Bertilo (citante Zamenhof-on):

>estimataj anglaj AMIKOJ de la ideo de lingvo internacia
. . .
>Tie la vorto "amikoj" klare inkluzivas ankau sinjorinojn. Se tie
>estus ekzemple PATR/ au FIL/ anstatau AMIK/, oni certe ne dirus
>"patroj" au "filoj" inkluzivante la sinjorinojn. AMIK/ do ne
>estis por Zamenhof same vira kiel ekzemple PATR/ kaj aliaj klare
>viraj radikoj.

Nu, mi konsentas ke en la plurnombro kaj en la adjektivaj formoj 
amik- fakte reprezentas kaj virojn kaj inojn ankau' en la Fundamento. 
Temas pri la g'enerala uzo de la viraj formoj kiel g'eneralaj formoj 
(kongrue kun la uzo de LI kiel g'enerala pronomo).

En la reto cetere oni trovas multajn "pra-patroj" en la senco de 
"pra-gepatroj", ekzemple:

"Iun tagon Peng fiere min alparolis: "Miaj prapatroj estis sklavoj."

kaj iom pli dube ankau' kelkajn formojn de "patroj" eble en tiu 
g'enerala senco. Mi diras "eble", c'ar en esprimoj de la speco "Kiam 
dio alparolis niajn patrojn en la dezerto...", eble tamen la 
verkintoj volis konsideri nur la virajn prapatrojn (tiam dio ne 
parolus al virinoj).

Tio estas tute kongrua kun la uzo en latinidaj lingvoj (Kiam niaj 
patroj elmigris al Usono....), en kiuj ec' estas malfacile redoni la 
koncepton "amikine" au' "instruistine".

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a