Saluton, mi dankas al cxiuj kiuj partoprenis tiun interesan diskuton. Mi neglektis rigardi kiel "amiko" estas difinita en ReVo kaj malkovris hieraux la difinon raportitan de Masaaki, kiun mi dankas pro tio.
Gxi estas bona difino. Ne akcepteble estas ke oni diru ke "Amiko estas viro...". La lingvo Esperanto estas tia ke cxiu povas in-marki aux vir-marki vorton se la kunteksto de lia diro bezonas tion. Aliflanke, mi bedauxras ke la vorto "amikino" pensigas pri seksaj rilatoj. Por tio ekzistas la vorto "koramikino" aux la pli gxeneralaj "junulino" "virino" "amantino" kaj eble aliaj ne konataj de mi. Mireja
