Teodoro Sankaro skribis: > Tamen, mi ne kontrauxdiras tion, ke en la fruaj tagoj "amiko" > uzigxis genre.
Tio ne estas nepre tute klara. Jen Zamenhofa frazo por pripensi: "Estimataj SINJORINOJ kaj sinjoroj! - Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkonveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al chiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj AMIKOJ de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ghojas kun vi pro la belaj fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la dauro de la foririnta jaro." (el Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 1904) Tie la vorto "amikoj" klare inkluzivas ankau sinjorinojn. Se tie estus ekzemple PATR/ au FIL/ anstatau AMIK/, oni certe ne dirus "patroj" au "filoj" inkluzivante la sinjorinojn. AMIK/ do ne estis por Zamenhof same vira kiel ekzemple PATR/ kaj aliaj klare viraj radikoj. Simile ech en la Fundamento: Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn AMIKOJN. Mi estas sufiche certa, ke Zamenhof tie ne pensis nur pri viroj, sed pri viroj kaj virinoj egale. Tia uzo ne eblas kun vere viraj radikoj kiel FRAT/ kaj KNAB/. Kaj jen el "Marta": La mastrino de tiu loghejo renkontadis shin chiam ghentile, paroladis al shi AMIKE, ech kore. "Amike", ne "amikine". Io tia ne eblus kun "patre" au "frate". Tiam nepre estus "paroladi patrine" au "paroladi fratine", se parolas virino. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
