Je 2/6/08, Bertilo:
> Teodoro Sankaro skribis:

>> Tamen, mi ne kontrauxdiras tion, ke en la fruaj tagoj "amiko"
>> uzigxis genre.

> Tio ne estas nepre tute klara.

> Jen Zamenhofa frazo por pripensi:

>    "Estimataj SINJORINOJ kaj sinjoroj! - Ne havante la eblon
>    partopreni persone en la unua jarkonveno de la Londona Klubo
>    Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al chiuj
>    partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi,
>    ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj AMIKOJ de la ideo de
>    lingvo internacia, kaj mi ghojas kun vi pro la belaj fruktoj,
>    kiujn via energia laborado donis en la dauro de la foririnta
>    jaro."
>    (el Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la
>    fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 1904)

> Tie la vorto "amikoj" klare inkluzivas ankau sinjorinojn. Se tie
> estus ekzemple PATR/ au FIL/ anstatau AMIK/, oni certe ne dirus
> "patroj" au "filoj" inkluzivante la sinjorinojn. AMIK/ do ne
> estis por Zamenhof same vira kiel ekzemple PATR/ kaj aliaj klare
> viraj radikoj.

Kp en "Esenco kaj estonteco":
,----
| Kio estus kun ni, fieraj REGxOJ de la mondo, se ni ne povus lingve
| komunikigxadi unuj kun aliaj ...
|
| Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la HOMOJ, tiuj cxi REGxOJ
| de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la monda
| inteligenteco, tiuj cxi DUON-DIOJ, en la dauxro de tutaj miljaroj
| vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn ...
`----

Evidente, cxi tiu "regxoj" rilatas ankaux al la inoj.  Simile la
nespecifa "dioj" normale rilatas ankaux al la diinoj -- kvankam mi
nepre ne dirus ke "Ateno estas la dio de sagxo":

,----
| La longaj diverskoloraj tapisxoj, kiujn sxi mem faris kun siaj
| servistinoj, kaj en kiujn sxi enteksis la bildojn de siaj CxEFAJ DIOJ,
| de Odin, de Thor KAJ DE FREIA, estis nun pendigitaj kiel
| murornamajxoj;
`----[ Filino de la marcxa regxo ]

Kiom mi komprenas, Freia (mi tamen transskribus "Freja") ja estas
diino.

> Simile ech en la Fundamento:

>    Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn AMIKOJN.

> Mi estas sufiche certa, ke Zamenhof tie ne pensis nur pri viroj,
> sed pri viroj kaj virinoj egale. Tia uzo ne eblas kun vere viraj
> radikoj kiel FRAT/ kaj KNAB/.

Gxi ja eblas pri la fratoj ("Cxiuj homoj estas fratoj") kaj pri patroj
("Niaj patroj parolis tiel" ktp).

> Kaj jen el "Marta":

>    La mastrino de tiu loghejo renkontadis shin chiam ghentile,
>    paroladis al shi AMIKE, ech kore.

> "Amike", ne "amikine". Io tia ne eblus kun "patre" au "frate".
> Tiam nepre estus "paroladi patrine" au "paroladi fratine", se
> parolas virino.

Mi ja povas diri ke du gefratojn ligis "vere frata amo"; mi povas
paroli pri "regxa gvardio" de regxino, pri "dia majesto" de diino ktp.

--
Sergio

Rispondere a