Saluton > Yury Finkel > > Jes, ekzistas "belgoj", "britoj", "svisoj", kiuj ne signifas > etnanecon, sed gxuste civitanecon, sed mi cxiam perceptis tiujn > vortojn kiel _esceptojn_, sed ne kiel imitindajxojn.
En Esperantujo (aux almenaux en gxia pola parto) oni uzas vorton "polo" por esperimi homon de pola civitaneco aux nacieco. Estas jam malfacile aserti, ke pola etno vere ekzistas. Do, cxe diversaj formularioj, en parto nacieco, mi enskribus: polo. Ankaux cxe parto: civitaneco. Tamen mi tute ne scias al kiu etno mi apartenas. Kelkaj nomas sin poloj ecx se ili logxas ekster Polujo kaj nek naskigxis en gxi nek ecx gxin iam vizitis nek scipovas polan lingvon. Prave, pli gxiste estus skribi pri polujanoj aux pollnadanoj se oni konsideras logxantoj de Polujo. Kaj poloj estas tiuj, kiuj sentas sin parto de pola historio kaj kulturo aux pro sia deveno aux pro aliaj kialoj. Kaj tiel mi komprenas signifon de "polo". Mi tamen ne certas cxu ReVo estas bona loko por tion distingi - oni nur registras uzataj vortoj, cxu? Do, ankaux en uzataj okazoj. > Sergio Pokrovskij > > Tial la > okcidenta teorio estas speciale insulta rilate la polojn. LaĆ la > okcidenta vidpunkto Adam Bernard Mickiewicz estis ruso. Hmm, sxajnas, ke poloj ne havas okcidentan vidpunkton. En Polujo, Adam Mickiewicz estas konsiderata unu el plej eminentaj _polaj_ poetoj. Ecx se li mem skribis "Litovio, patrujo mia" en (laux poloj) lia plej plej elstara verko "Sinjoro Tadeo" ;) Kaj ne gravas cxu Litovio ekzistis (oficiale, sur mapoj) kiam li skribis tion, cxar oni tiam venas al punkto, kiam oni demandas "sur kies mapoj?", "oficiale agnoskata de kiu?" En la listo iam aperis diskuto pri Nikolao Kompernik, kaj jam tiam estis iuj duboj cxu li estis polo (videu ref cxe artikolo). Same ni povas diskuti cxu Zamenhof estis polo (aux pollandano), litovo (aux litovano), ruso (ruslandano), judo ktp. > Marc Bavant > > (3) La ekzemploj ne komencigxu per "..." (la tripunkto havas signifon nur > meze de ekzemplo, aux fine, se la citajxo aspektas nekompleta). La citajxo estas prenita de mezo de tre longa frazo, tial la komenca tripunkto. > (4) La ekzemploj komencigxu per minusklo (krom se temas pri vorto cxiam > majusklohava). Ecx se gxi estas la tuta frazo kopiita de donita fonto? > (5) La ekzemplojn oni apartigu per punktokomo, la lastan ekzemplon oni finu > per punkto, kaj la fontindiko aperu antaux la apartiga punktokomo aux la > fina fina punkto. Kiam la akceptado da artikoloj ekfunkcios. Nuntempe io paneis. > (6) La rimarko cxe "polo" ne tauxgas: vi ne rajtas referenci al > "polo-cxemizo" kaj "Marko Polo", kiuj ne ekzistas en la vortaro (des > malpli, ke ili estas facile enkondukeblaj). Ne tiel facile, kion pruvas la tuta diskuto. Tuj aperos vortoj, ke ja tio ne estu polo-cxemizo, sed poloo-cxemizo (ne gravas kiel oni la vorton uzas). > (8) La ekzemplo, laux kiu Vilno "nun apartenas al Polujo", ne estas aparte > bonvena, krom en historia kunteksto. En ReVo ne estas loko por longaj tekstoj. Tamen vi pravas - mi (aux iu alia) aldonos iom pli da informoj kiam la akceptado da artikoloj ekfunkcios. Dankon pro viaj eksplikoj. -- Sebastian
