Saluton Russ Vi skribis: > Ne en la angla; laux mia sperto, anglalingvanoj kutime diras "january > 8th", ne "the 8th of january" (krom por soni pli formale), do kutime > skribas "january 8, 2008", do 01-08-2008. (Krom tiuj, kiuj emas uzi > ISO-norman 2008-01-08, kiel mi ofte faras. :)
Jes, mi scias tion. :) > Por fama pruvo, konsideru ke usonanoj nomas la atakon de la 11an de > septembro "9/11", ne "11/9". Do... finfine... vi samopinias :) Fakte mi skribis... > > pri la dato... kutime oni uzas > > la saman ordon de la "parola" formo. [...] > > Same laux la angla... Kiel vi konfirmis. > la franca... la itala... la germana... ktp. Ve'! Eble la ekzemplo pri Esperanto kauxzis miskomprenon. Mi pardonpetas pro tio (mi devas esti pli zorga). Pri la itala dat-maniero, ekzemple, ni uzas la saman ordon de la dato en Esperanto, sed malsaman manieron. La nauxa (tago de) januaro (en la jaro) 2009 itallingve estas "il (giorno) nove (di) Gennaio (dell'anno) 2009" [9-01-2009], t.e. 9 estas la nombronomo de la tago (do estas cardinalo) kaj (pri la jaro) la italoj uzas la esperantan "de" anstataux "en". Nombreble via... :) -- dott. Antonio Codazzi
