--- On Thu, 1/8/09, f_sophia wrote: [...]
> Mirejo: >> Laù mi ni nepre devas sekvi ISO normojn kaj ne > inventi ion ajn. >> pri la horoj: 12:30 >> pri la datoj: 2009-01-03 > Jes, tio sxajnas al mi bona ideo, tamen... pri la dato... kutime > oni uzas la saman ordon de la "parola" formo. Ofte, sed ne ĉiam. La formala skribmaniero ne ĉiam bone akordiĝas kun la ĉiutaga dirmaniero. Tio evidentas jam ĉe la numeraloj: la nombron 97 la germanoj legas kiel "sep kaj naŭdek", dum por la francoj ĝi estas "kvaroble-dudek-dek-sep". Estas kutima ke demandante pri la dato oni plej ofte scias, ke nun estas januaro, kaj ke la jaro estas 2009a; do, la respondo "la 9a" plej ofte estas tute sufiĉa. Tial "la pezfina" (little-endian, http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/P.html#PEZFINA ) datformo, 10.01.2009 estas tiom ofta internacie (ankaŭ ruslingve). Tamen la "pezkomenca" (big-endian, http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/P.html#PEZKOMENCA ) ISO-a formo 2009-01-10 ja estas formale la plej trafa (ekz-e por la ordigo), kaj la malfacilaĵo ne estas pli granda ol legi "97" en la germana aŭ en la franca. Nur la usona "mezkomenca" (monatkomenca) formo estas klare malkonvena. Pli grava malavantaĝo de la okcidenta kalendaro estas la malracia maniero kalkuli la jarojn ekde la Kristnasko, kio malebligas skribi datojn pli fruajn. La ortodokse-kristana (aŭ la judisma) maniero nombri la jarojn ekde la Mondokreo estas formale multe pli bona, ĉar en tiuj kalendaroj ĉiuj datoj de la homa historio havas pozitivan jarnumeron. Cetere, la dekumaj megatagoj, kilotagoj kaj tagoj (egale kalkulataj ekde sufiĉe frua Mondokreo) estas ankoraŭ pli racia maniero (uzata en astronomio kaj geofiziko, laŭ Skaliĝera-ISOa versio de la ortodoksa kalendaro). Sed la homaro ofte elektas malraciajn variantojn. -- Sergio
