Saluton,

> Marc Bavant:
> > Mi ne scias, cxu tion celis la demandinto (ja interpunkcio en
> > matematikaj skribajxoj estas vasta kaj komplika afero), sed se temas
> > nur pri tiaj punktoj aux komoj, ni jam havas "onpunkto, onkomo".
>
>>Sergio Pokrovskij:
> Estas ankoraŭ unu diversnorma uzo: disigilo de cifergrupoj en longaj
> nombroprezentoj.  En multaj landoj ĝi estas komplementa al la
> on-signo: la anglalingvanoj uzas onpunkton (3.14) -- kaj sekve
> grupkomon (du milionoj = 2,000,000); la uzantoj de onkomo (3,14)
> kutime uzas gruppunkton (2.000.000).  Cetere, en la tradicio rusa pli
> oftas grupspaceto (2 000 000), kutime malpli larĝa ol la spaceto
> normala.
>
> Tamen oni iam uzas ankaŭ substrekon (2_000_000), aŭ apostrofon (ekz-e
> en la programlingvo Ada: 2'000'000).  Al mi ŝajnas, ke la substreko
> estas la plej bona disigilo tiucela.

Sergio trafis pri la "cxelo de la demandinto" :)
Fakte, en cxiu "kurso" de esperanto, estas leciono pri la nombroj sed ne pri 
"internacia" maniero uzi ilin.

Mirejo:
> Laù mi ni nepre devas sekvi ISO normojn kaj ne inventi ion ajn.
> pri la horoj: 12:30
> pri la datoj: 2009-01-03 

Jes, tio sxajnas al mi bona ideo, tamen... pri la dato... kutime oni uzas la 
saman ordon de la "parola" formo.
Do... esperantlingve... la okan (tagon) de januaro (en la jaro) du-mil-naux... 
kaj sekve 08-01-2008.
Same laux la angla... la franca... la itala... la germana... ktp.


> Marc Bavant:
>  sed se temas nur pri tiaj punktoj aux komoj, ni jam
> havas "onpunkto, onkomo".

Dankon, Marc.
Dank'al via mesagxo, mi legis tiujn kapvortojn. Tamen, cxu ni povas aldoni 
ligilon al "on-signoj" en la kapvortoj "punkto" kaj "komo" (kutime, oni 
sercxas "punkton" kaj "komon"... se oni ne scias la vortojn "on-komo" kaj 
"on-punkto")?

Dankon al cxiuj.

Punkto-kome via...

-- 
dott. Antonio Codazzi

Rispondere a