Saluton al cxiuj.

La ReVo priskribas komon, punkton, dupunkton nur kiel parto de la frazo sed ne 
en la uzo kun la nombroj.

Fakte, sxajnas al mi ke (retumante) ne ekzistas komuna maniero por uzi ilin 
kun nombroj kaj numeroj.

Mi trovis:

1,000
1'000 (kun apostrofo)
1.000
por la miloj

1,000,000.00
1.000.000,00
1'000'000,00 (kun apostrofo kaj komo por decimaloj)
por la valuto

1.25
1,25
por la decimala nombrosistemo

12.30
12:30
12,30
por la horo

123-456-789
123-456789
123-45 67 89
123/456789
123/456 789
123.456.789
123.456789
123.45 67 89
por la telefonnumero

kaj multajn malsamajn manierojn por la dato (kun punktoj, oblikvoj, deklivoj, 
streketoj...)

Cxu la Akademio sugestas komunan manieron por tio?

Laux la ReVo, cxu ni povas aldoni al la priskriboj pri matematika interpunkcio 
kaj (en iu "rimarko") pri la dato, la telefon-numeroj kaj la valuta 
skribsistemo? 



Punktumita via :)

Antonio Codazzi

P.S.
Pri la krampoi: ReVo entenas nur la "kunigajn krampojn"... sed ilin ne estas 
la "kurbaj krampoj"... fakte la unuaj estas uzataj en la ekvaciaroj kaj la 
duaj en la ekvacoj.

Rispondere a