--- On Tue, 1/6/09, Marc Bavant wrote:

[...]

> Mi ne scias, cxu tion celis la demandinto (ja interpunkcio en
> matematikaj skribajxoj estas vasta kaj komplika afero), sed se temas
> nur pri tiaj punktoj aux komoj, ni jam havas "onpunkto, onkomo".

Estas ankoraŭ unu diversnorma uzo: disigilo de cifergrupoj en longaj
nombroprezentoj.  En multaj landoj ĝi estas komplementa al la
on-signo: la anglalingvanoj uzas onpunkton (3.14) -- kaj sekve
grupkomon (du milionoj = 2,000,000); la uzantoj de onkomo (3,14)
kutime uzas gruppunkton (2.000.000).  Cetere, en la tradicio rusa pli
oftas grupspaceto (2 000 000), kutime malpli larĝa ol la spaceto
normala.

Tamen oni iam uzas ankaŭ substrekon (2_000_000), aŭ apostrofon (ekz-e
en la programlingvo Ada: 2'000'000).  Al mi ŝajnas, ke la substreko
estas la plej bona disigilo tiucela.

Tamen restas ankoraŭ unu problemo: po kiom da ciferoj en la grupo?  En
Eŭropo (kaj en Esperanto) la veraj numeraloj finiĝas je mil:

10° = unu
10^1 = dek
10² = cent
10³ = mil

Poste la eŭropanoj transsaltas ĝis 10^6, kaj la postaj potencoj jam
havas substantivajn nomojn kun tute alia gramatiko.  Tamen la
orientanoj estas je unu paŝo pli kleraj kaj havas ankoraŭ unu veran
numeralon (por 10^4).

Sekve ili grupas la ciferojn ne por 3 (mil = 10³), sed po 4 (10^4):
200_0000.

Nu, Esperanto tamen malhavas tian numeralon, tial la lingvo apartenas
al la 3-cifera speco.

-- 
Sergio





      

Rispondere a