Mireille: > Laux mi ni nepre devas sekvi ISO normojn kaj ne inventi ion ajn. > pri la horoj: 12:30 > pri la datoj: 2009-01-03
laux mia impreso tiuj jam estas iom oftaj en esperantio. f_sophia: > > La ReVo priskribas komon, punkton, dupunkton nur kiel parto de la frazo sed > > ne en la uzo kun la nombroj. > > Fakte, sxajnas al mi ke (retumante) ne ekzistas komuna maniero por uzi ilin > > kun nombroj kaj numeroj. ... kaj same laux persona impreso la plej ofta esperanta uzo estas ia euxropa mezumo: 1 000 por mil 1,25 por dekuma valoro ... ankaux por telefonnumero ekzistas ia normo, mi ne memoras kiadevena: +landokodo (ellasebla komenco)xxxxxxxx kiun oni povas eventuale interspacigi laux naciaj kutimoj (xx xx...). > > Laux la ReVo, cxu ni povas aldoni al la priskriboj pri matematika > > interpunkcio jes, ni povus difini ilin per senco kaj subsenco, iel simile al: punkto: signo tia kaj tia... a) uzata en ordinara skribo por... b) uzata en nombroskribo por... > > kaj (en iu "rimarko") pri la dato, la telefon-numeroj kaj la valuta > > skribsistemo? en la nuna stato de revo mi ne vidas tauxgan lokon por tiaj rimarkoj. efektive la akademio, pmeg (pluse al http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/matematiko.html) aux alia rekomenda instanco povus interesigxi... jxeromo
