2009/1/8 f_sophia <[email protected]>:
> Mirejo:
>> Laù mi ni nepre devas sekvi ISO normojn kaj ne inventi ion ajn.
>> pri la horoj: 12:30
>> pri la datoj: 2009-01-03
>
> Jes, tio sxajnas al mi bona ideo, tamen... pri la dato... kutime oni uzas la
> saman ordon de la "parola" formo.
> Do... esperantlingve... la okan (tagon) de januaro (en la jaro) du-mil-naux...
> kaj sekve 08-01-2008.
> Same laux la angla... la franca... la itala... la germana... ktp.

Ne en la angla; laux mia sperto, anglalingvanoj kutime diras "january
8th", ne "the 8th of january" (krom por soni pli formale), do kutime
skribas "january 8, 2008", do 01-08-2008.  (Krom tiuj, kiuj emas uzi
ISO-norman 2008-01-08, kiel mi ofte faras. :)

Por fama pruvo, konsideru ke usonanoj nomas la atakon de la 11an de
septembro "9/11", ne "11/9".

kalendare,
russ

Rispondere a