Saluton Alexander Shlafer: >> Russ: > > Ne en la angla; laux mia sperto, anglalingvanoj kutime diras "january > > 8th", ne "the 8th of january" (krom por soni pli formale), do kutime > > skribas "january 8, 2008", do 01-08-2008. (Krom tiuj, kiuj emas uzi > > ISO-norman 2008-01-08, kiel mi ofte faras. :) > > Alexander Shlafer: > Tiu cxi estas unu el la situacioj, kiam paroli pri "la" angla estas > misgvide. Ekz., la lingvo-variajxoj usona kaj brita cxi-rilate malsamas. > Miasperte nur en la usona angla oni skribus, ke la naskigxotago de > Zamenhof estas 12/15/2008.
Fakte mi diris "kutime" kaj ne "cxiam". :) Cxiukaze, en Euxropo, jam de kelkaj jaroj, ni celas "samnormigi" la dat-manieron... Tamen, se mi ne eraras (mi studis la anglan antaux multaj jaroj), la malnova dat-maniero de la brita estas la sama de la usona. (alia ekzemplo... sed pri alia temo... estis la "nuntempa" (se ne antauxa) malsameco de signifo inter la brita kaj la usona pri la vortoj "kalsono" kaj "pantalono" :) ) Januare via... -- dott. Antonio Codazzi
