Sergio:
| La franca revolucio havis similan inspiron: ĉiuj francujanoj estu | francoj.
Ĝuste, kaj tiam tio ŝajnis al kelkaj progresa afero.
La rajto ricevi lernejan edukon en sia gepatra lingvo ne estas privata afero.
Certe ne.
la Brituja plurismo, konservinta la kulturan memon de la konstituantaj subregnoj ŝajnas al mi pli respektinda.
Sed Irlando estas alia rakonto.
Estas tamen interese, ke kiam la rusa caro provis imiti la gloran politikon francan, kaj rusigi la polojn ktp, la francoj estis inter la plej akraj kritikantoj. Kial tia hipokriteco?
Pro politikaj motivoj certe. Amike Renato
