Yury Finkel skribis je 2008-10-20 14:29: > Vidu, tiaspecajn esprimojn oni inventas gxuste cxar etnaj lingvoj (ne > nur la okcidentaj, sed - mi estu justa - fojfoje ankaux la rusa) ne > havas adekvatan rimedon por esprimi tion, kion oni bezonas. Sed > Esperanto ja havas tian rimedon!
Ĉu? Do plenigu la jenan ekzercon: .... estas ano de la nederlanda etno, .... estas logxanto (civitano) de Nederlando. .... estas ano de la sud-afrika etno, .... estas logxanto (civitano) de Sud-Afriko. .... estas ano de la gvinea etno, .... estas logxanto (civitano) de Gvineo ktp ktp Mi supozas, ke via eta truko "ruso/rusiano" ne funkcias ĉe pli ol la duono de la ŝtatnomoj ...
