--- On Mon, 10/20/08, esperanto.spamcop.net wrote:

> Yury Finkel skribis je 2008-10-20 14:29:

>> Vidu, tiaspecajn esprimojn oni inventas gxuste cxar etnaj lingvoj
>>  (ne nur la okcidentaj, sed - mi estu justa - fojfoje ankaux la
>>  rusa) ne havas adekvatan rimedon por esprimi tion, kion oni
>>  bezonas. Sed Esperanto ja havas tian rimedon!

> Ĉu?

> Do plenigu la jenan ekzercon:

> .... estas ano de la nederlanda etno, .... estas logxanto (civitano)
> de Nederlando.

Jes, "Nederlando" estas malregulaĵo, escepto el la sistemo de
Esperanto.  Tamen ĝi klare sentiĝas kiel difekto:

,----
| La radikparta -lando (Irlando, Nederlando) estas abunde menciata en la
| artikolaro. Plurfoje menciatas la retroderivaĵo “nederoj” (ĉiam
| malaprobe). La eblon reguligi Irlandon (nacilingve Éire) per ejro →
| Ejrujo, Ejrio mencias neniu.
| 
| Ĉar la aŭtoroj konfuzas etnon kun ŝtataneco, neniu rimarkas la
| difekton de tiuj formoj: mankas la nomoj por la koncernaj
| “ĉefgentoj”. Frisoj, kiuj estas nederlandanoj (nederianoj) laŭ sia
| ŝtataneco, ja ne estas nederlandanoj (nederoj) laŭ sia etno.
`----[ http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm ]

> .... estas ano de la sud-afrika etno, .... estas logxanto (civitano)
> de Sud-Afriko.

Ne ekzistas "sudafrika etno".  Ne ĉiu lando estas nomata laŭ etno:

,----
| LA MONDOPARTA PRINCIPO
| 
| La tradicia sistemo de Esperanto estas bazita sur empiria observo
| (kiun la nuna Akademio kaj la artikolaro ignoras): en Eŭrazio la
| gravaj regnoj plejparte havas nomon derivitan de etno (kiel derivilon
| la Fundamento uzas uj-; do, “uj-nomon”); dum en “la Nova mondo” regno
| ofte havas nomon derivitan de loka geografiaĵo. (Tio ne estas hazarda;
| la novmondaj landoj plejparte estas ekskolonioj, kies antaŭkolonia
| ŝtateco ne ekzistis aŭ iĝis senspure detruita.)
| 
| BW negas ĉian tian principon (p. 14):
| 
| Tiu divido laŭ du kategorioj esence estas arbitra. Aparteno al la
| uj-kategorio diras nenion ajn pri la koncerna lando kaj ties popolo
| (Hm … laŭ mi, oni rajtas konkludi ke temas pri lando malnovmonda. Ĉu
| ekzistas moderna uj-noma lando novmonda? — S.P.) … Multaj provis trovi
| aŭ elpensi ian sistemecon en la klasado, sed tio plejparte estis vana.
| 
| “Birmo”, kiun sampaĝe BW prezentas kiel modelan ekzemplon pri ne-uja
| landonomo, loklingve estas nomo de la plej granda etno de la koncerna
| regno. Se oni sekvus la mondopartan sistemon (birmo → Birmujo; aŭ
| eble, laŭ alia prononcmaniero, mjanmo → Mjanmujo), eblus konstati, ke
| “el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj”.
`----[ http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm ]

> .... estas ano de la gvinea etno, .... estas logxanto (civitano) de
> Gvineo

En ambaŭ okazoj temas pri la mondoparta principo:

,----
| Laŭ la mondoparta principo, ĉe la landoj de la antaŭkoloniisma epoko,
| alivorte tiuj de la “antikve civilizita mondo”, t.e. Egiptujo,
| Etiopujo kaj la landoj de Azio kaj Eŭropo, la radikoj prefere estas
| etnaj: franco → Francujo / Francio. Dum en la resto de la mondo
| peretna landonomado ne ekzistas; tial Usono → usonano, Aŭstralio →
| aŭstraliano. La afero do funkcias egale ĉe -uj kaj ĉe -i.
`----[ http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm ]

> ktp ktp

> Mi supozas, ke via eta truko "ruso/rusiano"

Interalie, ĉiu tiun "etan trukon" instruas la Fundamento de Esperanto.

> ne funkcias ĉe pli ol la duono de la ŝtatnomoj ...

Temas pri la landoj nomitaj laŭ etno -- kaj tio ne aplikiĝas al la
landoj nomitaj laŭ urbo (Alĝerio, Babilonio ...), rivero (Jordanio,
Niĝerio...), monto (Kamerunio), dezerto (Namibio), persono (Kolumbio,
Saudio) ktp ktp.  Mi koncedas, ke tiuj lastaj (la ekskolonioj) estas
pli multenombraj ol la laŭetne nomitaj landoj.  Sed por ili la
problemo ja ne estas: ĉe ili oni ne konfuzas la etnon kun la
civitaneco.

Do, en sia aplikregiono, tie kie la problemo aktualas, "la eta truko
Fundamenta" ja funkcias por la plej gravaj kaj oftaj okazoj.

-- 
Sergio



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a