Sergio: >--- On Fri, 12/19/08, mjb0_wanadoo wrote: > > > Sergio: > > >> Pli Äusta estus diri, ke mankas la difino de "latva etno". > > > Por povi tion aserti necesus konscii, ke "latva etno" estas io alia > > ol "latva" + "etno", t.e. "etno rilata al/de latvoj". > >Ial oni (kaj ankaÅ vi) speciale difinas en matematiko, kio estas >"matrica adicio" kaj "polinoma funkcio", kvankam la terminoj estas >mempriskribaj.
Mempriskribaj? Cxu vi dirus, ke "matrica multipliko" estas mempriskriba termino? Per simpla kunmeto de la signifoj de la vortoj aperantaj en la koncernaj terminoj, oni jes povas havi imagon, divenon pri ilia signifo, sed konkrete kaj fake scii, pri kio temas, certe ne (vd la difinojn). Same oni ne povas koni la botanikan specifecon de "blanka abio" aux la zoologian specifecon de "norda cervo" per simpla analizo de la konstitigaj eroj. Se temas pri "latva etno", la afero estas alia. Temas pri oportuno por la vortaristo: cxu unue difini "latvo", "Latvujo" aux "latva etno", kaj poste derivi la aliajn terminojn. Mi tute konsentas, ke oni povus elekti difini unue la etnon... krom ke tiu difinado estas preskaux neebla. Mi restas konvinkita, ke difinado per la geografia lando estas la plej simpla, ideologie neuxtrala maniero pritrakti tiujn demandojn. Kaj mi ripetas, ke ecx se la lando sxangxigxis laux la jaroj, tio ne gxenas: en okazo de bezono oni enkonduku la diversajn stadiojn kaj precizigu la datojn. > > Gxuste tial "Latvujo" derivigxas de "latvo". Gxuste tial ilia gento > > estas iel "cxefa", nomdona. Nun Latvujo estas realo pli facile > > kaptebla kaj difinebla ol "latvo". Estas tute nature difini latvoj > > per referenco al Latvujo. > >Sekve de tio, se oni kredos vian difinon oni probable supozus, ke en >la 14a jc la latvoj estis germanoj -- Äar en tiu epoko tiu lando havis >germanojn kiel "Äefgenton" (t.e. kiel regantan genton). Äar via >difino estas interpretebla tiel ke "latvoj" estas tiu gento, kiu en >koncerna momento estas "la Äefa" en tiu lando. Vi ludas per historio por havi la finan vorton. La difino "cxefgento de Latvujo" nemiskompreneble referencas al la artikolo "Latvujo", kiu prezentas la nuntempan Latvujon. Ke tiu teritorio iam estis parto de Germana Imperio havas neniun pravigon interveni en la diskuto, krom por konfuzi. > > Diri, ke latvo estas ano de la gento, kiu donis sian nomon al > > Latvujo, neniel subkomprenigas, ke latvoj ne ekzistis, kiam Latvujo > > ne ekzistis. > >La difino tamen ne tiel estas vortigita. Denove vi estas konfuzita aux provas konfuzi la leganton. > > Iam fondigxis iu regno Latvujo, kies nomo devenas de la gento de > > latvoj. Evidente latvoj ekzistis antaux la fondo de Latvujo kaj > > ekzistos post gxia fondo, versxajne ankoraux post gxia malfondo: la > > difino neniel malebligas tion. > >Neniel tio evidentas. Äu brazilanoj aÅ usonanoj ekzistis antaÅ la >fondo de siaj respektivaj regnoj? Kiu parolas pri tiuj? La diskutfadeno ekskluzive parolas pri la UJ-landnomoj. Kore, Marc
