Sergio Pokrovskij:

> Je 8/31/07, Bertilo:

>> Jes. Kaj tiel fortikighas mia opinio, ke al la vorto "hieroglifoj"
>> ni prefere lasu nur ties originan signifon: la Egiptaj signoj, kiaj
>> ajn ili estis.

> Mi ne komprenas tiun "tial".

Tial, ke "hieroglifoj" shajnas esti klara kaj uzebla vorto nur kiam
ghi simple nomas (kiel origine) la Egiptaj signojn. Tiam ghi ne diras
ion ajn pri la karaktero de tiuj signoj. Ghi simple nomas ilin, simile
kiel "Latina skribo" nomas la Latinan skribon sen diri, chu ghi estas
alfabeta au logografia au alispeca.

Kiam oni provas uzi "hieroglifa" kiel karakterizon, tiam ghi bedaurinde
montrighas signifi tre diversajn aferojn por diversaj homoj. Au tiel
nun shajnas al mi. Chu ghi indikas, ke la skribo estas bilda? Chu ke
ghi estas multegsigna? Chu ke chiu signo simbolas morfemon au eble
vorton? Chu ion alian?

> Ŝajnas ke por vi hieroglifa estis nur
> la hieratika formo (kiu analogias al la antikva praformo de la ĉina
> skribo); el tio baldaŭ evoluis la formo demotika -- egale tute simile
> al la evoluo ĉina; kaj el tiu simileco vi konkludas, ke endas rezervi
> vorton "hieroglifo" al la egiptaĵoj -- kial?  Mi atendus konkludon
> malan.

Mia propono estas, ke "hieroglifo" nomu chiujn el tiuj Egiptaj 
skribosignoj, kiam ili estis Egiptaj. Ne gravas, chu oni tiam
parolas pri la origina tre bildaj variantoj, au pli pli postaj
malpli bildaj.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a