Sergio Pokrovskij:

> Je 8/31/07, Bertilo:

>> "Morfema skribo" shajnas trafa. La unuopaj signoj tiam estas
>> "morfemsignoj".

> Por ne evidentas, ke tio estus pli bona.  Morfemo pensigas precipe pri
> afiksoj kaj finaĵoj -- kioj la hieroglifoj ne ĉiam estas, ekz-e japane
> ilin esprimas kanaaĵoj;

Nu, la Japana skribo estas miksa skribo. Ghi konsistas el morfemaj 
signoj, t.e. Chinaj signoj, kaj el silabaj signoj, kanaoj. Chiu el la 
morfemaj signoj ja indikas morfemon.

>> Sed en iuj lingvoj, ekzemple en la Germana, kaj shajne ankau en
>> la Rusa, la vorto "hieroglifoj" ekhavis (ankau se oni ignoras
>> figuran etendojn) baze signifon pli vastan ol tiu de la Egipta
>> skribo. Ghi eksignifis "skribo, kiu plejparte konsistas el bildaj
>> signoj".

> Ne nepre bildaj.  Por la ĉefideo estas arbitreco kaj neanalizeblo.

Kredeble la difinoj tre varias. Mi pensas, ke la bilda difino estas
la pli ofta.

>> Se do rigardi tiun difinon en niaj plej prestighaj vortaroj kiel
>> norman por Esperanto, tiam la jhus kritikita uzo tamen ne estas
>> Rusismo. Mi tamen mem tre malfacile glutas tiun vastigitan
>> signifon. Mi forte emas rezervi la vorton "hieroglifoj" por la
>> Egipta skribo.

> Kial?

Precipe char tiel estas en la Sveda - tion mi konfesas.

> Kaj kiel nomi aliajn similajn skribosistemojn, ekz-e la
> amerikajn?

Se temas pri bildaj skriboj, "bilda skribo". Se temas pri morfema 
skribo, "morfema skribo". K.t.p. La signifo de "hieroglifoj"
shajas tro varii. Chiu celas ion alian: Nur la Egiptaj signoj; chiuj ajn 
signoj, kiuj konsistas el bildoj (simile al la Egiptaj); chiuj ajn 
signoj, kiuj iel devenas de bildoj; chiuj ajn signoj, kiuj estas parto 
de morfema skribo; chiuj ajn signoj, kiuj estas malfacile lerneblaj char 
tre multaj; k.t.p.

>> Se oni komparas la (originajn) hieroglifojn Egiptajn kun la China
>> skribo, la kontrasto estas frapega. La Egiptaj signoj klare estas
>> bildoj (kiuj tamen delongegege ne reprezentas ion lau sia aspekto),
>> dum la Chinaj estas praktike tute abstraktaj grafikaj signoj. Se tio
>> pravas, tiam chiuokaze la Chinaj signoj ne estas hieroglifoj.

> La egiptaj hieroglifoj havis plurajn formojn.  Estis la monumentaj
> ŝtonsurskriboj, la plej efektaj, kiujn oni sekve plej volonte represas
> en la lernolibroj.  Sed oni ne uzis tiun monumentan formon en
> mastrumadaj notoj.  Eĉ la pastra, "hieratika" skribo havis ankaŭ
> formon kursivan; kaj en la normala vivo ĉiutaga estis uzata la
> "dokumenta skribo" neniom bilda. Vd bildon en "Demotic Egyptian"
> en Vikipedio
> http://en.wikipedia.org/wiki/Demotic_%28Egyptian%29

Do, ech la originaj hieroglifoj ne estis chiam hieroglifoj! ... Lau unu 
el la multaj difinoj.

>> Do, morfema skribo povas esti hieroglifa (kiel la Egipta), sed
>> ghi ankau povas esti ne-hieroglifa (kiel la Kojnoskribo kaj la
>> Tanguta skribo).

> Tiam vi devas akcepti ke ankaŭ la normale uzata skribo de la
> antikvaj egiptoj ne estis hieroglifa.

Jes. Kaj tiel fortikighas mia opinio, ke al la vorto "hieroglifoj" ni 
prefere lasu nur ties originan signifon: la Egiptaj signoj, kiaj ajn ili 
estis. Se ne, ni almenau provu interkonsenti pri difino. La ghisnunaj 
vortaroj jam havas difinon. Sed ghi shajne ne taugas...

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a