Je 8/31/07, Bertilo: > Sergio Pokrovskij: [...]
>> Tiam vi devas akcepti ke ankaŭ la normale uzata skribo de la >> antikvaj egiptoj ne estis hieroglifa. > Jes. Kaj tiel fortikighas mia opinio, ke al la vorto "hieroglifoj" > ni prefere lasu nur ties originan signifon: la Egiptaj signoj, kiaj > ajn ili estis. Mi ne komprenas tiun "tial". Ŝajnas ke por vi hieroglifa estis nur la hieratika formo (kiu analogias al la antikva praformo de la ĉina skribo); el tio baldaŭ evoluis la formo demotika -- egale tute simile al la evoluo ĉina; kaj el tiu simileco vi konkludas, ke endas rezervi vorton "hieroglifo" al la egiptaĵoj -- kial? Mi atendus konkludon malan. > Se ne, ni almenau provu interkonsenti pri difino. La ghisnunaj > vortaroj jam havas difinon. Sed ghi shajne ne taugas... Mi supozas, ke ĝiaj aŭtoroj celis ne tiom precizon, kiom rekoneblon: estas plej facile veki la ideon pri la hieroglifoj egiptaj aludante al la efektaj signoj hieratikaj; la reston oni lasas al la ĝenerala klero de la uzanto. Mi iom konas tian supraĵan stilon, oftan en la francaj vortaroj; ĝi sufiĉe bone funkcias kiam ĝi estas adresita al publiko sufiĉe uniforme instruita per strikte normigita lerneja programo. Sed kiam 1. Oni tro serioze traktas la skize-aludajn difinojn, kaj 2. Oni havas iom malsamajn lernejajajn tradiciojn, tio povas rezultigi miskomprenojn. (Fakte, ankaŭ la tradukoj Zamenhofaj en UV ofte estis tre proksimumaj, kaj la rusaj iam malkoheras kun la germanaj -- ekz-e ĉe "abio" ktp.) -- Sergio
