Sergio Pokrovskij kirjoitti:

 > >> Eble pli trafa estus, kiel menciite fine de la artikolo,
 > >> "leksogramo", "vortosigno".
 >
 > > "Morfema skribo" shajnas trafa. La unuopaj signoj tiam estas
 > > "morfemsignoj".
 >
 > Por ne evidentas, ke tio estus pli bona. Morfemo pensigas precipe pri
 > afiksoj kaj finaĵoj -- kioj la hieroglifoj ne ĉiam estas, ekz-e japane
 > ilin esprimas kanaaĵoj; kaj krome ankaŭ la radikoj -- sed iel

Nu, eble vin "morfemo" pensigas pri io, sed mi vetas ke ordinaran
lingvouzanton tiu vorto pensigas pri nenio. Ĝi estas io por lingvistoj.
En retaj forumoj troviĝas longaj debatoj pri ĝusteco de tiu aŭ alia
nomo por la ĉinaj skribsignoj, tio estas neniel aparte esperanta
problemo. Kaj unuanimecon oni malofte trovas.

Kio estus malbona en la simpla "ĉinsigno", signo kiun karakterizas
ĉineco, ĉinskribeco (kvankam iuj "ĉinsignoj" povas esti pure
japanaj). Ĉu ne la japana 漢字 (kanzi, kanji, kanĵi) estas ĝuste
tio: ĉin+sign? Kial "ĉinsigno" ne konvenus al ni?

Kaj la kanaoj, krom esti rondaj aŭ strekaj, ja tute nature ankaŭ
estas "(japanaj) silabsignoj"

Amike
Harri

PS. Ĉi tion mi kapablis ekskribi nur ĉesinte ree ridegi pri la
karakterize distinga sergiismo "kioj", kiun li kontrabandis ankaŭ
en ReVon.















 > duarange, dum en la koncernaj skriboj ŝajne temas precipe pri la
 > radikoj. Nu, en Esperanto ja ekzistas tradicio uzi la terminon
 > "vorto" por ajna "morfemo".
 >
 > > Por reveni al la vorto "hieroglifoj", mi devas diri, ke mi
 > > hezitas.
 >
 > > En iuj lingvoj (eble la plimulto) tiu vorto estas baze limigita
 > > al la malnova Egipta skribo, kiu funkciis esence tute same kiel
 > > la China skribo. T.e. chiu signo reprezentis morfemon plejparte
 > > pere de ties sono en la lingvo.
 >
 > > (Figure oni tamen uzas la vorton pli vaste, ech por indiki chian
 > > ajn strangan au nekompreneblan skribsignon. Ekstreman ekzemplon
 > > de tio mi trovis en "La Majstro kaj Martinelli" de Camacho: "La
 > > dezertaj kajoj prezentighis al la okuloj en kosmorama geometrio,
 > > markitaj per svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj.")
 >
 > Mi supozas ke jam en la greka "hieroglifo" havis tian sencon de
 > nekomprenebla, esotera signo; la vorto ja signifas "sankta signo".
 > La rusa vortaro donas uz-ekzemplon pri hieroglifo: "li ĉiam skribas
 > hieroglife" -- t.e. lia manskribo estas nelegebla; neniu ruso imagas
 > ke temas pri tio ke li desegnas bildojn.
 >
 > Cetere, laŭ Vikipedio,
 > ,----
 > | A hieroglyph is a character from a logographic or partly logographic
 > | writing system. The term originally referred to the Egyptian
 > | hieroglyphs, but is also applied to the ancient Cretan Luwian, Mayan
 > | and Mi'kmaq scripts, AND OCCASIONALLY ALSO TO CHINESE CHARACTERS.
 > `----
 >
 > > Sed en iuj lingvoj, ekzemple en la Germana, kaj shajne ankau en
 > > la Rusa, la vorto "hieroglifoj" ekhavis (ankau se oni ignoras
 > > figuran etendojn) baze signifon pli vastan ol tiu de la Egipta
 > > skribo. Ghi eksignifis "skribo, kiu plejparte konsistas el bildaj
 > > signoj".
 >
 > Ne nepre bildaj. Por la ĉefideo estas arbitreco kaj neanalizeblo.
 > Oni volonte diras, ke la angla skribo estas "hieroglifa", ĉar la
 > literblokoj kiel "ough" estas neanalizeblaj kaj oni devas trakti ilin
 > kiel arbitrajn tutojn. Tamen estas nenio bilda en la angla skribo;
 > tutsimple ĉiun vorton oni devas aparte lerni, kiel iun arbitran
 > kodaĵon alskcnw99ockj -- aŭ kiel ĉinan hieroglifon.
 >
 > > Tio ne signifas, ke la skribo estas idea. Tiuj bildoj
 > > povas havi pure sonajn valorojn. Temas nur pri la formo de la
 > > signoj. Tiu signifo ekloghis ankau en la chefaj Esperantaj
 > > vortaroj. Jen el PIV2005:
 >
 > > Skriba sistemo, kiu uzas figurojn de homo, bestoj vegetajhoj,
 > > objektoj, por prezenti ideon au sonon: 'egiptaj, meksikaj
 > > hieroglifoj'.
 >
 > Laŭ mi, difino simplisma.
 >
 > [...]
 >
 > > Se do rigardi tiun difinon en niaj plej prestighaj vortaroj kiel
 > > norman por Esperanto, tiam la jhus kritikita uzo tamen ne estas
 > > Rusismo. Mi tamen mem tre malfacile glutas tiun vastigitan
 > > signifon. Mi forte emas rezervi la vorton "hieroglifoj" por la
 > > Egipta skribo.
 >
 > Kial? Kaj kiel nomi aliajn similajn skribosistemojn, ekz-e la
 > amerikajn?
 >
 > > Sed eble mi malpravas.
 >
 > [...]
 >
 > > Se oni komparas la (originajn) hieroglifojn Egiptajn kun la China
 > > skribo, la kontrasto estas frapega. La Egiptaj signoj klare estas
 > > bildoj (kiuj tamen delongegege ne reprezentas ion lau sia aspekto),
 > > dum la Chinaj estas praktike tute abstraktaj grafikaj signoj. Se tio
 > > pravas, tiam chiuokaze la Chinaj signoj ne estas hieroglifoj.
 >
 > La egiptaj hieroglifoj havis plurajn formojn. Estis la monumentaj
 > ŝtonsurskriboj, la plej efektaj, kiujn oni sekve plej volonte represas
 > en la lernolibroj. Sed oni ne uzis tiun monumentan formon en
 > mastrumadaj notoj. Eĉ la pastra, "hieratika" skribo havis ankaŭ
 > formon kursivan; kaj en la normala vivo ĉiutaga estis uzata la
 > "dokumenta skribo" neniom bilda. Vd bildon en "Demotic Egyptian"
 > en Vikipedio
 > http://en.wikipedia.org/wiki/Demotic_%28Egyptian%29
 >
 > > Do, morfema skribo povas esti hieroglifa (kiel la Egipta), sed
 > > ghi ankau povas esti ne-hieroglifa (kiel la Kojnoskribo kaj la
 > > Tanguta skribo).
 >
 > Tiam vi devas akcepti ke ankaŭ la normale uzata skribo de la
 > antikvaj egiptoj ne estis hieroglifa.
 >
 > --
 > Sergio
 > 

Rispondere a