Je 8/31/07, Harri:

[...]

> PS. Ĉi tion mi kapablis ekskribi nur ĉesinte ree ridegi pri la
> karakterize distinga sergiismo "kioj", kiun li kontrabandis ankaŭ
> en ReVon.

Ĝi ne estas speciale sergia, ankaŭ aliaj homoj ĝin uzas.

Mi ne intencis respondi -- sed dum ni estas ĉe la hieroglifoj kaj
egiptaĵoj, estus interese demandi, kiel la apogantoj de la kio-tabuo
tradukus jenan dialogon el "Kelkaj vortoj kun mumio" de Edgar Allan
Poe (ne mia estas la traduko, vd
http://www.logoslibrary.eu/pls/wordtc/new_wordtheque.w.t?w=surfaco&l=eo
)

,----
| "Mi kredis," diris sinjoro Gliddon, tre humile, "ke la Skarabo
| estis unu el la egiptaj dioj".
|
| "Unu el la egiptaj kioj?" ekkriis la mumio salte stariĝante.
`----

--
Sergio

Rispondere a