Salutas Vastalto el Japanio. Tio cxi estas mia unua mesagxo en cxi tiu listo.
Sergio skribis: >Eblus indiki la kanaan skribon kiel alternativan tradukon. Tio havas >la malavantaĝon, ke malpli evidentas, kiu kanaaĵo al kiu ideogramo >rilatas; sed tio eble estas pli ĝusta lingve (ĉar la kanaa formo povas >aperi en normala teksto, do temas pri pli ol helpa rimedo vortara); >kaj krome, tio havas la avantaĝon indeksan. Certe povas esti tiel. Tamen tio ne estas praktika al japanlingvanoj. Kiel Sergio menciis, ekzistas homonimoj en kanaaj skriboj de la japana. Kaj kvanto de homonimaj opoj superas onian toleremon. Ekzemple "し" [sxi/shi/si] havas almenaux kvin homonimojn: 1, "四" = kvar. 2, "詩" = poemo. 3, "死" = morto. 4, "市" = urbo. 5, "シ" = si (la sepa tono) Kaj tiu cxi ne estas eksterordinara kazo. Tial japanlingva vortaro sen ideogramaj skriboj estas tute ne uzebla. >La indekso estas grava konsidero: se vorto aperos kiel nura klarigo, >oni ne trovos ĝin per la indekso. Aliflanke, mi ne scias, kiel oni >aranĝas la japanajn vortarojn: ĉu la kanaojn kaj la ideogramojn oni >listigas intermikse? Aŭ eble estas apartaj indeksoj? En japana-japana vortaro oni arangxas kapvortojn laux kanaa skribo kun postmetitaj ideogramoj. En japanaj fakvortaroj kaj enciklopedioj oni arangxas ideograme skribitajn kapvortojn laux (subkomprenata) kanaa ordo. Ekzemple: 1, シ [sen ideogramo, cxar gxi estas alia speco de kanao]: sekvas difino. 2, し [四]: sekvas difino. 3, し [市]: sekvas difino. 4, し [死]: sekvas difino. 5, し [詩]: sekvas difino. (Fakte oni registris 14 kapvortojn por "し" en la vortaro cxe mia mano.) Amike Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
