Fri, 31 Aug 2007 08:32:32 +0200, "Russ Williams" <[EMAIL PROTECTED]> 
skribis:


> origine, jes, sed ili ekde longe abstraktigxis suficxe de oni tute ne
> rekonus la plejmulton kiel bildojn de homoj, bestoj, ktp... sed cxiuj
> rekonas egiptajn hieroglifojn kiel evidentajn konkretajn bildojn.

Jes, malnovegiptaj hieroglifoj estas konkretaj bildoj, sed ili signifis 
konkretajn objektojn nur en la frua periodo de ilia ekzisto, poste ili 
rolis kiel literoj, signifante aŭ sonojn, aŭ silabojn (aŭ mikse).

Al mi, tio iom similas situacion pri la latina/cirila/greka skribo: la 
literoj devenas de la finikia skribo, kie ĉiu litero estis ligita al 
objekto. «D», se mi ne eraras, signifis «domon» ktp (komparu kun la cirila 
«Д» kaj la greka «Δ»). Do, ankaŭ niaj literoj estis ideografaĵoj. Sed nun 
tiu ligo ja ne ekzistas plu!

Amike,

Dmitri Gabinski
   

--------
Собрались в отпуск? Поиск туров - ТУТ: http://tourism.tut.by

Rispondere a