Dmitri Gabinski:

>> Se ne, ni almenau provu interkonsenti pri difino. La ghisnunaj 
>> vortaroj jam havas difinon. Sed ghi shajne ne taugas...

> tio estas nur unu flanko de la problemo. Kial do ni nomigu ĉinajn 
> simbolojn (uzatajnm, ne forgesu, ankaŭ per japanoj, koreoj kaj, se mi ne 
> eraras, tibetanoj)?

Ili estas Chinaj signoj.

> Ideografiaĵoj? Tro vaste. Hieroglifoj, se komprenataj 
> laŭ vi, estus subaro de ideografiaĵoj.

Ili ne estas entute ideografiajhoj. Ili estas, se uzi tiaspecan
vorton, logografiajhoj (au logogramoj). Tio egalas al mia propono
"morfema skribo".

> Do, oni uzu ankaŭ specifan vorton 
> por la ĉinaj skriberoj. Kandzioj? Tro japane. Pinjinoj? Tro ĉine.

Pinjinoj estus plene erara esprimo. Ili estas Chinaj signoj, kaj
Chinaj signoj estas logografiajhoj au logogramoj au morfemaj
signoj. Ekzistas ankau aliaj sistemoj de logografiajhoj, ekzemple
la hieroglifoj (t.e. la Egiptaj).

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a