Sergio: > Mi ne intencis respondi -- sed dum ni estas ĉe la hieroglifoj kaj > egiptaĵoj, estus interese demandi, kiel la apogantoj de la kio-tabuo > tradukus jenan dialogon el "Kelkaj vortoj kun mumio" de Edgar Allan
> | "Mi kredis," diris sinjoro Gliddon, tre humile, "ke la Skarabo > | estis unu el la egiptaj dioj". > | > | "Unu el la egiptaj kioj?" ekkriis la mumio salte stariĝante. Ho, parolanta mumio! Nun eblas ricevi aŭtentikan ateston: bonvolu tuj demandi ĝin (lin, ŝin?), kion ĝi opinias pri taŭgeco de "hieroglifo" por nomi la ĉinsignojn. Harri
