Je 8/29/07, Vastalto (HIROTAKA Masaaki):
[...]
> En japana-japana vortaro oni arangxas kapvortojn laux kanaa skribo kun
> postmetitaj ideogramoj. En japanaj fakvortaroj kaj enciklopedioj oni
> arangxas ideograme skribitajn kapvortojn laux (subkomprenata) kanaa ordo.
Dankon. Sekve, por ke la japanaj indeksoj havu tian ordon, necesas
fari inverse ol oni antaŭe proponis: necesas indiki kanaaĵon unue, kaj
la ideogramon due (kiel klarigon, <klr>). Tiam la tradukoj aperos en
la kanaa ordo, kaj -- se <klr> havos la atributon "amb", t.e. se la
traduko aspektos tiel:
<trd lng="jp">KANAAĴO<klr tip="amb"> [IDEOGRAMO]</klr></trd>
tiam kaj en la traduko, kaj en la indekso ni vidos
kanaaĵo [ideogramo]
kaj la ordo estos kanaa.
Evidente, tiu ordo estas alia ol por la ĉina. Tie, kiom mi scias, oni
ordigas la ideogramojn laŭ (iel kalkulita) nombro de la strekoj en la
ideogramo (supozeble la unikodaj numeroj iel spegulas tiun ordon?).
--
Sergio