Yury Finkel wrote: > 2008/10/20 [EMAIL PROTECTED] <[EMAIL PROTECTED]>: >> Do plenigu la jenan ekzercon: >> >> .... estas ano de la nederlanda etno, .... estas logxanto (civitano) de >> Nederlando. >> .... estas ano de la sud-afrika etno, .... estas logxanto (civitano) de >> Sud-Afriko. >> .... estas ano de la gvinea etno, .... estas logxanto (civitano) de >> Gvineo > > Nu, ankaux Esperanto ne estas perfekta. Sed simple en tiuj okazoj ni > ne parolas pri etneco, nur pri civitaneco. > > Cetere, "sudafrika etno" ne ekzistas, ekzistas zuluoj ktp (mi ne > memoras nomojn), krome mi ne scias, kiel nomigxas la nederlanddevena > etno de blankuloj, logxanta en Sud-Afriko... > > Kaj mi certas, ke ankaux Gvineo estas pluretna regno, kaj cxiu etno de > Gvineo havas (aux devas havi) sian propran nomon. > >> Mi supozas, ke via eta truko "ruso/rusiano" ne funkcias ĉe pli ol la >> duono de la ŝtatnomoj ... > > Gxi ne funkcias, kiam ne ekzistas aparta nomo de etno. Iufoje tia > aparta nomo ne ekzistas, cxar la regno mem estas pluretna (Usono ktp). >
Do, 'sviso, "brito," k. t. p. ne estas esceptoj sed anoj de klaso de senetnaj naciaj nomoj, kiel usonano, peruano, baratano. Pro tio, ke ne estas reguleco en nacilingvaj lando- kaj etnonomoj, en Esperanto neeviteble estas du klasoj de tiaj nomoj. "Albanetnano" estas unu solvo same kiel "svisgermano" estas alia solvo de problemo distingi etnecon de nacianeco. Eble "kosovalbano," "kosovserbo" estus pli bona solvo, aŭ almeanaŭ pli laŭ la regulo de jam dumlonge ekzistanta "svisgermano." -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
