2008/10/20 [EMAIL PROTECTED] <[EMAIL PROTECTED]>: > Do plenigu la jenan ekzercon: > > .... estas ano de la nederlanda etno, .... estas logxanto (civitano) de > Nederlando. > .... estas ano de la sud-afrika etno, .... estas logxanto (civitano) de > Sud-Afriko. > .... estas ano de la gvinea etno, .... estas logxanto (civitano) de > Gvineo
Nu, ankaux Esperanto ne estas perfekta. Sed simple en tiuj okazoj ni ne parolas pri etneco, nur pri civitaneco. Cetere, "sudafrika etno" ne ekzistas, ekzistas zuluoj ktp (mi ne memoras nomojn), krome mi ne scias, kiel nomigxas la nederlanddevena etno de blankuloj, logxanta en Sud-Afriko... Kaj mi certas, ke ankaux Gvineo estas pluretna regno, kaj cxiu etno de Gvineo havas (aux devas havi) sian propran nomon. > Mi supozas, ke via eta truko "ruso/rusiano" ne funkcias ĉe pli ol la > duono de la ŝtatnomoj ... Gxi ne funkcias, kiam ne ekzistas aparta nomo de etno. Iufoje tia aparta nomo ne ekzistas, cxar la regno mem estas pluretna (Usono ktp). -- Yury Finkel *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html *** I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
