Karaj amikoj,

mi kredas, ke Wolfram forgesis anonci, ke li ferias dum semajno. Gxis
la 3a de januaro. Do revoservo ne laboras.

En la franca indekso http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/lx_fr_a.html
momente estas tiel:

accuser: akuzi
à ceci près que: krom ke,
acédie: spleno
à ce que je sais: laŭ mia scio
acéracées: aceracoj

De tio mi povas konkludi, ke en la franca "à" egalas al "a" por
ordigo.
Due, ke spaco ne kalkulas en ordigo. Tio estas strange laux mia
kompreno (por germano). Cxu oni vere tiel ordigas en la franca aux en
aliaj aux en cxiuj lingvoj? Aux cxu estas eraro?

En la sama dosiero:
à contre-courant: kontraŭflue
à-côté: flankaĵo, komplemento
à côté de: apud, flanke de

Do "-" egalas al spaco kaj ne kalkulas?

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[email protected]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a