--- On Mon, 12/29/08, Wieland Pusch wrote:

[...]

> De tio mi povas konkludi, ke en la franca "à" egalas al "a" por
> ordigo.

Jes, preskaŭ.  Samgrade kiel a kaj ä en la germana.

> Due, ke spaco ne kalkulas en ordigo. Tio estas strange laux mia
> kompreno (por germano). Cxu oni vere tiel ordigas en la franca aux
> en aliaj aux en cxiuj lingvoj? Aux cxu estas eraro?

Tiel estas por la angla kaj por la franca.  Sed nepre ne por la rusa,
kie la spaceto estas signifa (kaj antaŭas ĉiun literon).

> En la sama dosiero:
> à contre-courant: kontraŭflue
> à-côté: flankaĵo, komplemento
> à côté de: apud, flanke de

> Do "-" egalas al spaco kaj ne kalkulas?

Jes.  Jen similaj ekzemploj el la Albault-vortaro:
,----
| abbé
| a, b, c
| abscès
...
| adjuvant
| ad libitum
| admettre
`----

Cetere, ĉi-supre la tradukistoj devus uzi <ind>, por konformigi la
indekson al la franca tradicio:

à <ind>côté</ind> de

T.e. la kombinoj kun la PREPOZICIO à aperu ĉe la substantivo:

à côté => ĉe "côté"
à propos => ĉe "propos",

sed la konmetaĵoj "à-côté" kaj "à-propos" ordigendas kvazaŭ "ACOTE"
kaj "APROPOS".  Sed ĉi tio estas tasko precipe por la tradukistoj
(enŝovi la mankantajn IND-ojn).

-- 
Sergio





      

Rispondere a