Je 8/31/07, Bertilo:
> Sergio Pokrovskij:

>> Je 8/31/07, Bertilo:

>>> Jes. Kaj tiel fortikighas mia opinio, ke al la vorto "hieroglifoj"
>>> ni prefere lasu nur ties originan signifon: la Egiptaj signoj,
>>> kiaj ajn ili estis.

>> Mi ne komprenas tiun "tial".

> Tial, ke "hieroglifoj" shajnas esti klara kaj uzebla vorto nur kiam
> ghi simple nomas (kiel origine) la Egiptaj signojn.

Tio certe ne estas klara kaj uzebla implicaĵo.  Por mi kiel ruso
"hieroglifo" pli probable implicas skribon ĉinan aŭ japanan (ĉar en la
moderna mondo pli aktualajn), ol la skribon egiptan.  La restoracio
"Hieroglifo" en mia urbo estas la plej multekosta restoracio ĉina, kaj
absolute neniu mia samurbano supozus, ke ĝi povus esti egipta.

Tamen tio estas implico trudata de la moderna kunteksto.  Koncepte la
ideo ja estas "vortosigno".

> Tiam ghi ne diras ion ajn pri la karaktero de tiuj signoj.

Tiam ĝi nepre malakordas kun la rusa koncepto -- kaj egale kun la
difino de la PIV-oj.

> Ghi simple nomas ilin, simile kiel "Latina skribo" nomas la Latinan
> skribon sen diri, chu ghi estas alfabeta au logografia au alispeca.

"Latina skribo" nepre nomas alfabetan skribon, plejofte la
novlatinan.  Kaj "egiptaj skriboj" estis multaj kaj konsiderinde
malsamaj.  Iuj el ili mi nepre ne nomus "hieroglifaj".

> Kiam oni provas uzi "hieroglifa" kiel karakterizon, tiam ghi
> bedaurinde montrighas signifi tre diversajn aferojn por diversaj
> homoj. Au tiel nun shajnas al mi. Chu ghi indikas, ke la skribo
> estas bilda? Chu ke ghi estas multegsigna? Chu ke chiu signo
> simbolas morfemon au eble vorton? Chu ion alian?

Ĝi certe signifas, ke la skribo estas nek silaba, nek alfabeta.  Mi
volonte akceptus vian "logografo"n, sed la saman ideon eblas egale
bone esprimi per la pure esperantaj rimedoj: "vortosigno".  Eble tio
estas la plej bona solvo, kiu evitigas al ni la problemojn de la ŝajne
internaciaj pseŭdoterminoj.

>> Ŝajnas ke por vi hieroglifa estis nur la hieratika formo (kiu
>> analogias al la antikva praformo de la ĉina skribo); el tio baldaŭ
>> evoluis la formo demotika -- egale tute simile al la evoluo ĉina;
>> kaj el tiu simileco vi konkludas, ke endas rezervi vorton
>> "hieroglifo" al la egiptaĵoj -- kial?  Mi atendus konkludon malan.

> Mia propono estas, ke "hieroglifo" nomu chiujn el tiuj Egiptaj
> skribosignoj, kiam ili estis Egiptaj. Ne gravas, chu oni tiam
> parolas pri la origina tre bildaj variantoj, au pli pli postaj
> malpli bildaj.

Mi vidas nenian sencon en tia vorto.  Vi solvas neekzistantan
problemon: IEL AJN difini la vorton "hieroglifo" (sed tiel, ke ĝi laŭu
vian uzon gepatrolingvan).  Tamen min interesas UTILA vorto.  En kiu
situacio viasenca "hieroglifo" estus utila?  Al mi ŝajnas, ke vi
inventas manieron por ĝin dece enterigi.

--
Sergio

Rispondere a