Sergio Pokrovskij: > Je 8/31/07, Bertilo:
>> Tial, ke "hieroglifoj" shajnas esti klara kaj uzebla vorto nur kiam >> ghi simple nomas (kiel origine) la Egiptaj signojn. > Tio certe ne estas klara kaj uzebla implicaĵo. Por mi kiel ruso > "hieroglifo" pli probable implicas skribon ĉinan aŭ japanan (ĉar en la > moderna mondo pli aktualajn), ol la skribon egiptan. Tie shajne tamen aperas iom da pravo en tio, kion Marc skribis, nome, ke tia uzo en Esperanto estas Rusismo. Shajnas al mi, ke en aliaj lingvoj oni nur malvolonte inkluzivas la Chinan skribon en la nocio hieroglifoj, dum en la Rusa lau mia impreso la tendenco estas rigardi la Chinan skribon kiel la plej tipan ekzemplon de hieroglifoj. >> Tiam ghi ne diras ion ajn pri la karaktero de tiuj signoj. > Tiam ĝi nepre malakordas kun la rusa koncepto -- kaj egale kun la > difino de la PIV-oj. Prave. Ni evidente vane serchas internacian koncepton ligitan al la vorto "hieroglifoj", krom la kerna kaj origina. Tial mi volas reiri al la origina signifo, kiu iasence estas komunajho por chiuj. >> Kiam oni provas uzi "hieroglifa" kiel karakterizon, tiam ghi >> bedaurinde montrighas signifi tre diversajn aferojn por diversaj >> homoj. Au tiel nun shajnas al mi. Chu ghi indikas, ke la skribo >> estas bilda? Chu ke ghi estas multegsigna? Chu ke chiu signo >> simbolas morfemon au eble vorton? Chu ion alian? > > Ĝi certe signifas, ke la skribo estas nek silaba, nek alfabeta. Nu, ekzistas ankau skriboj trajtaj, almenau teorie. La Korea skribo estas skribo alfabeta kun kelkaj frapaj trajtaj elementoj. Oni povas krei skribon pure trajtan, sed ghi certe ne estus hieroglifa. Fakte oni uzas tiajn sistemojn por transskribi gestolingvojn de surduloj. Eble oni povas elpensi ankorau aliajn variantojn. Difini "hieroglifa skribo", kiel skribo nek silaba, nek alfabeta, shajnas al mi iom neoportuna vojo. Cetere ni povas komenci similan diskuton pri la vorto "alfabeto". Lau iuj "alfabeto" estas chiu ajn skriba sistemo, dum lau aliaj nur foneme bazitaj skribosistemoj estas alfabetoj. Mi apartenas al la dua grupo, kaj tial min ege agacas, kiam mi legas pri "la China alfabeto", kiam temas pri la ordinaraj vortaj/morfemaj Chinaj signoj. Sed en PIV2005 la difino pravigas ghuste tian uzon. Lau mia memoro ni jam tushis tiun temon en la Akademio, kiam temis pri tio, chu oni povas diri "senalfabetulo" anstatau "analfabeto", kaj pri tio chu "alfabetigi" estas bona vorto por "legikapabligi". > Mi > volonte akceptus vian "logografo"n, sed la saman ideon eblas egale > bone esprimi per la pure esperantaj rimedoj: "vortosigno". Eble tio > estas la plej bona solvo, kiu evitigas al ni la problemojn de la ŝajne > internaciaj pseŭdoterminoj. Eble jes. "Vortosigno" kredeble estas la plej bona alternativo por komunlingva uzo. Por la China morfemo kaj vorto ofte koincidas, sed se oni pli proksime rigardas, oni tamen trovas multajn plurmorfemajn (kaj do plursignajn) vortojn en la moderna China. Tial fake kredeble "morfemsigno" estas pli trafa. Sed por la komuna uzo "morfemsigno" kredeble estas tro fakeca. >> Mia propono estas, ke "hieroglifo" nomu chiujn el tiuj Egiptaj >> skribosignoj, kiam ili estis Egiptaj. Ne gravas, chu oni tiam >> parolas pri la origina tre bildaj variantoj, au pli pli postaj >> malpli bildaj. > Mi vidas nenian sencon en tia vorto. Ghi estas praktike nur nomo. Mi pensas, ke chiuj krom Rusoj vidas multan sencon en tio, char la Egipta skribo estas la origina kaj ankorau plej tipa hieroglifa skribo. Mi vetas, ke plej multaj homoj, kiuj konas tiun vorton, unue chiam pensas pri la Egiptaj signoj, kiam ili renkontas la vorton "hieroglifoj". > Vi solvas neekzistantan problemon Problemo ja ekzistas, nome, ke homoj tre diversmaniere komprenas la vorton "hieroglifo". >: IEL AJN difini la vorton "hieroglifo" (sed tiel, ke ĝi laŭu > vian uzon gepatrolingvan). Tamen min interesas UTILA vorto. En kiu > situacio viasenca "hieroglifo" estus utila? Ne tre ofte ghi vere utilas, char oni povas diri simple "Egipta skribo" k.s. Mi ne bedaurus, se ghi tute malaperus. Vortoj, kiujn homoj tre diversmaniere komprenas, estas ofte nur malutilaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
