[eo-dev] Re: Esperanta traduko de OpenOffice.org

2011-02-14 Thread Joop Eggen
Mi baldaŭ faros novan version, kaj sendos ĝin kaj al OOo, kaj al LibreO. Bedaŭrinde mi devas atendi ĝis la semajnfino. Tiam ni vidos. Mi provos ricevi publikan listigon de E-o. Dependas iom de la aktualeco de nia tradukstato. Solvo por la momento: OpenOffice sub Linukso ne estas problemo. Sub

[eo-dev] Demandoj pri OpenOffice.org kaj LibreOffice

2011-02-08 Thread Joop Eggen
Saluton Donald. Unue, mi kontaktis la novan skipestron de LibreOffice, Michael Moroni, per du frazetoj (sciigo pri OOo-teamo kaj kion li opinias pri kunlaboro) kaj li respondis: Saluton Joop kaj pardonu min por la malfruo sed mi ne povis uzi mian komputilon. Dankon por via retmesaĝo. Sincere,

[eo-dev] Nova subversio OOo 3.20 mejlsxtono 19

2010-06-06 Thread Joop Eggen
Mi aktualigis, tradukis la kelkajn malmultajn mankantajn, kaj sendis novan kompilitan version al OOo, per la jena raporto: http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=112162 Nia versinumero en Subversio: 1087. Nia versio estos rekonebla per la jeno: En la anstataŭa dialogo antaŭe staris

[eo-dev] OOO320_m15_ooo

2010-04-18 Thread Joop Eggen
Mi ĵus prenis la novan 3.20 antaŭversian mejlŝtonon 15. Transprenis niajn aktualajn tradukojn. Restas kelkaj tekstoj kie Oracle substituos Sun; mi faros, ĉar havas kopion de la malnovaj tekstoj. Mi esperas ke ne estu problemoj pri \ kaj aliaj kodaj aĵoj. Estas ankaŭ novaj tekstoj tamen. Aliaj

[eo-dev] [dev] Plu: [Issue 108048] First correct l10n

2010-01-20 Thread Joop Eggen
Saluton, skipo! Bedauxrinde ni ne sukcesis la lastan version por 3.2, kiu ja estas lancxenda cxi-monate. Fakte ili do ekde la limdato por 3.2, la 18-a/19-a de decembro, ne aktualigis. Mi vidis, ke ili interalie kromokupis sin pri la interreta redaktado per Pootle. Tamen la transiro al 3.3 nek

[eo-dev] Slider = Sxovilo?

2009-12-16 Thread Joop Eggen
Mi pensis pri skalilo asocie al rulumskalo (scrollbar), sed tradukis laŭ komputeko per ŝovilo (uzata en KDE): [en] slider, [nl] schuifregelaar, [de] Schieberegler, [fr] curseur. Versio 3.2 estos publikigata iam en januaro. Do mi ne havas grandan esperon rondigi la helpon, tamen ĝia traduko

Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?

2009-12-16 Thread Joop Eggen
Slider ŝanĝas valoron per kontinua skalo, do skalas iun econ. Tamen tio estas tre nerekta interpreto de skalilo. Ŝovilo tamen iritas min pro ties nefundamenteco: ĝi ne estas ilo por ŝovi, sed havas butonon kiun oni ŝovas, por efiki ion. (Do ne por efiki la ŝovadon de tiu butono). Ŝovregilo,

Re: [eo-dev] Elŝuto de plej lastatempa OOo e n Eo — de kie?

2009-12-14 Thread Joop Eggen
Jen estas mejlsxtona versio, kiu do ne estas la plej lasta, tute tradukita kaj iom korektita. Mi ankaux tre scivolas pri la plej lasta versio. http://ooo.services.openoffice.org/pub/OpenOffice.org/cws/upload/localization/localization37fix/ (Atentu ke vi rulumas malsupren preter 3.2.0 al 3.2.6)

[eo-dev] Cxi tiu fazo preta!

2009-12-10 Thread Joop Eggen
Krom la helptekstoj ĉio estas preta. Mi sendos novan dosieron eo.sdf al OOo. Intertempe jam statistikoj pri la helptekstoj je la fino de ĉi tiu mesaĝo. Ne listigitaj estas tute tradukitaj dosieroj. Entute ni jam estas ĉe 73%, do la duono de la helpo jam estas preta. Logike estus kontinui per

[eo-dev] 75%

2009-12-10 Thread Joop Eggen
Mi auxtomatigis kelkajn markojn ..., nome ahelp, image, link, switchinline kun interna alt, caseinline. Tio liveris ekstrajn 1791 cxenojn, tiel ke ni atingas nun 75,3%. Fakte jam estas tro da ripetitaj, diversaj tradukoj; kaj eble cxi tiu auxtomatismo iom helpas. Ni fakte povus preventi

Re: [eo-dev] Swivel

2009-12-05 Thread Joop Eggen
Dankon, swivel=giri pli tauxgas laux mi; mi korektos --- Donald Rogers dc1...@clear.net.nz schrieb am Sa, 5.12.2009: Von: Donald Rogers dc1...@clear.net.nz Betreff: Re: [eo-dev] Swivel An: dev@eo.openoffice.org Datum: Samstag, 5. Dezember 2009, 2:35 Joop Eggen wrote: Temas pri efekto; en

[eo-dev] Swivel=?

2009-12-04 Thread Joop Eggen
Temas pri efekto; en officecfg/registry/data/org/openoffice/Office/UI.po Mi elektis swivel=pivoti. Ni jam atingis 96%; ankoraŭ 1218 ĉenoj. __ Do You Yahoo!? Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen

[eo-dev] Title/Heading

2009-12-02 Thread Joop Eggen
Mi kredas ke mi gxuste korektis la ununuran lokon kie Title ne estas Titolo sed la stilo Cxeftitolo. (Rememoru la stilo Heading(1, 2, 3,...) estis elektita Titolo). __ Do You Yahoo!? Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen

[eo-dev] Stato

2009-12-01 Thread Joop Eggen
Mi rericevis protokolon de OOo. En la helpcontent2 multaj eraroj en la uzo de markoj ... estis konstatataj. Mi kontrolis kaj vidis ke ni iam devos provlegi la tuton. Mi nun korektis cxiujn erarojn. Tamen probable dormas kelkaj auxtomate netroveblaj mistradukoj, kie oni ekz. kopiis de alia

Re: [eo-dev] persone - novaj statistikoj

2009-11-27 Thread Joop Eggen
Pri la lasta mesaĝo; mi intencis sendi nur al Donald, ĉar lia nova redaktilo Lokalize ne listigas la statistikoj de la tradukoj. Precipe: ne kontentu pensante ke nur 7% restas. Tio estas 2381 farendaj tekstoj por versio 3.2; kaj la helptekstoj sekvos poste por versio 3.3 (Writer kaj Calc tie ja

[eo-dev] commit = enmeti? konfirmi?

2009-11-24 Thread Joop Eggen
En la suba frazo mi unue simple volis uzi enmeti. Tamen la enhava signifo tiam tre nebuligxas. Cxu konfirmi cxe la signifoparo commit/rollback ne pli tauxgas? [connectivity/source/resource.po] Please commit row '$position$' before update rows or insert new rows. Aliaj novaj terminoj: Omit =

Re: [eo-dev] Nova literumkontrolilo por esperanto

2009-11-17 Thread Joop Eggen
Bonvenon, Marek! Estas tre gxojige, ke vi trovis vian vojon al OpenOffice.org. Mi kredas ke cxiuj el la Esperanto-teamo bonvenigas integrigon de via literumkontrolilon. Bedauxrinde mi (malgraux programisto) ne scias ion ajn pri la integrigo de literumkontolilo en OOo. Se neniu pli sperta

[eo-dev] Po-dosieroj de versio 3.20m2 en Subversio

2009-11-02 Thread Joop Eggen
La estonta versio de OpenOffice estas 3.2 (Nun oni donas 3.1). Post la Subversia versinumero 845 mi instalis la 3.2 dosierojn. Mi tuj faris unu eraron, forgesis la konverton al la iks-notado. Mi esperas ka cxio nun estas korekta. Morgaux ni povos traduki por liveri tute esperantigitan OOo-n. Joop

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-10-31 Thread Joop Eggen
--- Donald Rogers dc1...@clear.net.nz schrieb am Do, 29.10.2009: Von: Donald Rogers dc1...@clear.net.nz Betreff: Re: [eo-dev] Okazas io! An: dev@eo.openoffice.org Datum: Donnerstag, 29. Oktober 2009, 23:04 Joop Eggen wrote: ...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova

[eo-dev] Okazas io!

2009-10-29 Thread Joop Eggen
Saluton, ĉiuj. Mi longe nenion faris, pro ŝanĝo de laborloko kune kun longaj labortagoj, kaj malsano. Nun mi reaktivas, kaj aspektas ke ni povas atingadi efektivajn rezultojn. Mi prenis niajn tradukojn, kiuj ja estas por versio 2. La aktuale tradukenda versio estas 3.2, kun limdato de morgaŭ.

Re: [eo-dev] Re: Quality assurance on your supported version

2009-08-15 Thread Joop Eggen
Saluton Tim, mi kreos tempon, se necese. Mi estas fakte tre okupata profesie en nova firmao, sed tio ĉi lasas sin kombini pro tekkomputilo kiu akompanas min hejme kaj oficeje. Dimanĉe mi komencos esplori. Joop --- Tim Morley t_mor...@argonet.co.uk schrieb am Sa, 15.8.2009: Do, Joop, ĉu vi havos

Re: [eo-dev] Versio 3.1

2009-06-10 Thread Joop Eggen
Dankon, Tim. Unue mi ŝanĝis ĉi-monate al nova firmao, kaj ĝis hodiaŭ fakte estis ege okupata. Do mi nun efektive kontinuos. Dum la semajnfino mi provos esplori la tuton, ludi kun la skriptojn k.t.p., rigardi al la retlokoj. Por ne tro multe promesi, mi nun silentas, Joop

[eo-dev] Stato (2)

2009-02-06 Thread Joop Eggen
Relegante pri Pootle mi konsciis, ke mi ne havas ideon, kiel ekzakte ni ĝisdatigas niajn fontojn, kaj ke Pootle tion ne plisimpligas. Tamen la videbleco kiel lingvoteamo almenaŭ estus pli granda.

[eo-dev] Stato

2009-02-05 Thread Joop Eggen
ni devus unue aktualigi. Nu, ĉu meritas, ĉu ne? Joop Eggen

Re: [eo-dev] Prelego pri OOo dum Internacia F estivalo en Düsseldorf Germanio, jarŝanĝe 2008-2009

2008-10-30 Thread Joop Eggen
Dankon Tim, pro la reagoj. De: Tim Morley Vi ne diris en kiu lingvo vi faras tiun prezentaĵon; ĉu ĝi fariĝos al esperantlingva publiko, aŭ al vialingva publiko ĉe esperanteca evento, aŭ ĉu temas nur pri OOo kaj tute ne pri Esperanto? Dum la E-o-aranĝo Internacia Festivalo en Germanio

[eo-dev] OpenOffice versio 3.0 eldonita hodia ŭ

2008-10-16 Thread Joop Eggen
Halo, ni vivas. Pri 3.0 en Ubunto oni estu pacienca. Jacob, por klarigi: ni longe laboris en teamo, kaj la tekstaro estis impona. Ni ankoraŭ traduku duonon de la helptekstoj, kiuj do ne estas publikigataj. La helptekstoj formas duonon de la tekstaro. Do ni kontinuu. Ĉi-momente ni vintrodormas

AW: [eo-dev] kongrui usklecon

2007-11-07 Thread Joop Eggen
Bertilo Wennergren: Mi pensas, ke oni celas Atenti usklecon. Plej bone, en la germana (ne nepre en OOo) Groß-/Kleinschreibung beachten gxuste tiel esprimas tion. Jetzt Mails schnell in einem Vorschaufenster überfliegen. Dies und viel mehr bietet das neue Yahoo! Mail -

Re: [eo-dev] kongrui usklecon

2007-11-07 Thread Joop Eggen
match case = uskleco kongruu Bone, ecx proksima al la originalo; mi en aliaj programoj jam vidis usklecodistinga aux ion tian. Propra ideo, samuskleca, aspektas (subjektive, unuavide) acxa. Jetzt Mails schnell in einem Vorschaufenster überfliegen. Dies und viel mehr bietet das neue

[eo-dev] Publikigo de OOo 2.3

2007-10-24 Thread Joop Eggen
Gxis kiam oni povas legi kaj elsxuti la Esperantan version cxe openoffice.org, publika anonco nur kauxzus fruston. Same, mi ne mencius Linukson, cxar la plejmultaj havas Vindozon. Fine la lastaj kvalitkorektoj estas farendaj. P.S. Gratulojn de mi kaj Rumi al la floranta familio de Tim.

[eo-dev] Outline Numbering

2007-10-23 Thread Joop Eggen
Je dim, 2007-10-21 at 22:15 +1300, Donald Rogers skribis: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. ... Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-) Ankaŭ en mia Ubuntu mi tre ĝuas la E-an OO 2.3. Nur la Linuksa menuo montras OpenOffice.org Prezentajxo

[eo-dev] Re: to browse

2007-10-02 Thread Joop Eggen
Do ni venas al iomgrada konsento, lasi ĉion, kiel estas. browse = foliumi Ĝenerale provlegado kaj konsidero de dubindaj terminoj gravas, sed akcepteblaj terminoj eble ni lasu. Plua tradukado de la ĉiuspecaj helptekstoj eĉ pli gravas, ĉar la helpo jam sufiĉe multe montras por esti uzebla

AW: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj

2007-09-27 Thread Joop Eggen
Lauxlitere pixel = picture element = bildero, bildpunkto (probable pli klara). Mi ne tute konsentas pri bitmap=rastrumo; povus esti rastruma bildo kelkfoje. bitmap (image) = bildpunkta, rastruma vector (image) (kiel svg) = vektora Windows bitmap (*.bmp) = ...? Mi preferetas bildpunkton.

AW: [eo-dev] nurlega / nurskriba

2007-09-25 Thread Joop Eggen
De: Yves Nevelsteen [EMAIL PROTECTED] en la traduko de OOo.org ni uzas nurlega kaj nurskriba. Ankaux en Komputada Leksikono aperas nurlega, do bone. Sed en gxi aperas nurlegebla memoro, ne nurlega memoro. KDE kaj pluraj aliaj uzas nurlegebla. Cxu ekzistas diferenco inter nurlega/nurlegebla

Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-09-25 Thread Joop Eggen
Mi nek retrovis skali nek skaligi en PIV kaj kelkaj aliaj vortaroj, tamen jes en ReVo. Rim. por la tradukado: En la angla ĝi estas kaj transitiva kaj netransitiva: the application scales well = la aplikaĵo ĉe pligrandiĝo/pli alta ŝargiteco bone kondutas / la aplikaĵo je diversaj skaloj bone

AW: [eo-dev] Tenu al?

2007-09-17 Thread Joop Eggen
); kun au sen la? (Mi denove demandas, char mi ja ne tre shatas aldoni butonon/menueron - ghenerale.) Joop Eggen __ Yahoo! Clever: Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen. www.yahoo.de/clever

[eo-dev] Unuecigado de nia alklaka lingvajho

2007-09-16 Thread Joop Eggen
\\.) kompare al iu restoracio: Ni vizitis Nigran Cignon por vespermanĝi. La avantaĝo estas, ke ni ne bezonas inventi iun novan informon, ĉar eble ja temas pri butono aŭ hiperligio. Joop Eggen Wissenswertes zum Thema PC, Zubehör oder Programme. BE A BETTER INTERNET-GURU! www.yahoo.de/clever

[eo-dev] Klavpremoj

2007-09-14 Thread Joop Eggen
Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, k.t.p. Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj. Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumenton. Fakte OO mem portas

AW: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Joop Eggen
operaciumo kun Esperanto estas Linukso. Tie Ktrl ŝajnas venkinta super Stir. Mi ne ŝatus ŝanĝi tion. Tamen Vindozo estas pli disvastigata. Ĉu linuksanoj povas deklari siajn opiniojn? Ĉu ekzistas Linuksa uzado de Stir? Joop Eggen Machen Sie Yahoo! zu Ihrer Startseite. Los geht's: http

Re: [eo-dev] Shvebaj helpotekstoj en la Angla!

2007-09-05 Thread Joop Eggen
. Tamen ankaux estas konsiderinda progreso. Do ni kontinuu. Malgraux tio mi tre gxojis pri la jxusa versio. Post iom da lacigxo mi nun denove dauxrigos la tradukadon. Cxu la definitivaj retpagxoj jam devas esti preparataj? Joop Eggen Yahoo! Clever: Stellen Sie Fragen und

[eo-dev] Korektoproponoj pri la testversio

2007-08-10 Thread Joop Eggen
Saluton, En nia komuna dokumento cxe google, http://docs.google.com/Doc?id=dghh2r98_19d2v4dninvite=hnvwf75mi metis la jenan komencon de korektproponoj. Ankaux ie mi vidis butonon kun uvo (eble Antauxa?); povus ecx esti, ke mi estus la origina auxtoro, cxar hejme mi ordinare tajpas cxapele.

[eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-22 Thread Joop Eggen
Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon: ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata. Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3, oni povus konsideri tradukmemoron, en

Re: [eo-dev] major/minor -- cxefa/??

2007-07-19 Thread Joop Eggen
Tim: Sed nun mi pensas: ĉu malcxefa ne estus pli bona ol kroma? Ĝi certe estas pli klara kiel kontraŭo de cxefa, ĉu ne? Mi multe pli preferas kroma ol malcxefa. Eble sub- aux suba (dokumento/versio) estus pli ordinarlingvaj ol kroma aux malcxefa, kaj mi komprenas la gxustecon cxe malcxefa

AW: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-18 Thread Joop Eggen
restas - kio? Pardonu, netradukitaj elementoj; antauxe mi fintradukis multajn. vere ne bone svage tradukitaj En trunk/sc/source/ui/src.po estas tiaj svage markitaj tradukoj. Donald donis ekzemplojn, mi ankaux memoras PNG = JPG ;). Donald: pri listo de novaj dosieroj: Se vi uzas poEdit, gxi

[eo-dev] nova brancxo

2007-07-16 Thread Joop Eggen
Mi konstatis svage markitajn tradukojn kun \\n en E-o, kaj \n en la angla. Tamen unu svaga traduko ne estis gxusta, %PRODUCTNAME document kompreneble estas ...-dokumento. Oni do krome kontrollegu. Joop __ Wissenswertes zum Thema PC, Zubehör oder

AW: [eo-dev] Fwd: vortaro Esperanto

2007-06-25 Thread Joop Eggen
Mi pasintan semajnon elsxutis zipdosieron de literumilo kun iu eo_EO.dict kaj eo_EO.aff; kiel ekz. it_IT.dict/aff. Mi tamen ne (tuj) sukcesis, kaj cxesis. Povus esti sxangxo de formato; kaj mi jam volis sercxi pli aktualan version. Joop __ BE A BETTER

Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la ski po

2007-06-13 Thread Joop Eggen
Saluton! Bertilo Wennergren: Eble mi povos tamen parte spioni kaj eĉ kontribui per tujmesaĝilo aŭ simile dum la renkontiĝo. Ĉu? Bedauxrinde; eble ni jam povas intersxangxi adresojn tiurilate. Skype interreta telefonado: joop_eggen Yahoo! tujmesagxilo: joop_eggen(a)yahoo.de Joop

AW: [eo-dev] nova vortlisto OpenOffice por la nederlanda lingvo

2007-06-08 Thread Joop Eggen
De: Yves Nevelsteen [EMAIL PROTECTED] ne rilatas al la esperantlingva versio de OOo.org, sed por la antaŭenigo de OOo.org en nia regiono estas tre grava novaĵo kaj mi pensis ke povus ankaŭ interesi vin: hodiaŭ aperis malfermitkoda listo por nederlandlingva literumilo kun pli ol 140.000

Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-03 Thread Joop Eggen
La dosiero readlicense_oo/docs/readme.po havas kelkajn problemetojn diskutindajn. Krom dosiero readme tradukita kiel Legumin la jeno estas raportita: # (pofilter) unchanged: please translate #: readme.xrm#ooo_readme.Welcome.A4.b.readmeitem.text msgid

Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-03 Thread Joop Eggen
Ĉu reŝanĝi al CDE? # (pofilter) acronyms: acronyms should not be translated: CDE #: readme.xrm#ooo_readme.CDE.dxy.asas.readmeitem.text msgid Deinstalling a Network Installation Under Common Desktop Environment (CDE) msgstr Malinstali Retan Instalajxon sub Komuna Labortabla Medio (KLM)

Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-03 Thread Joop Eggen
Dankon Tim, pro la respondoj pri la komentoj de pofiltrilo. Ĝenerale pofilter estas agrabla maniero por finkontroli tradukojn: oni trovas sufiĉe multajn eraretojn, eĉ se ofte nur pri interpunkcio. Joop __ Kennt man wirklich jeden über 3 Ecken? Die

[eo-dev] Termino dock/undock

2007-05-26 Thread Joop Eggen
Sesfoje aperas: dock = endokigi undock = eldokigi docking window = doka fenestro Unufoje: dock = albordigi undock = debordigi Do mi ŝanĝos la unuopan aperon, sed eble iu volas rekonsideri la tradukon. Joop __ Yahoo! Clever: Sie haben Fragen? Yahoo!

AW: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r274 - trunk/helpcontent2/source/text

2007-05-23 Thread Joop Eggen
- Ursprüngliche Mail De: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] following Ne forgesu, ke ni konsentis pri sekva anstataŭ sekvanta. Jes, eĉ hezitis ĉu krom next ankaŭ following. +msgstr \\ahelp hid=\\\.uno:PickList\Enhavas komandojn aplikeblaj en la tuta dokumento.\\/ahelp\\ Jes estu

AW: AW: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-18 Thread Joop Eggen
De: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Kiel vi nombris tiujn 'poentojn'? Kion ili reprezentas? Klopodo pli ekzakte esprimi mian preferon, rare tio ja estas 100%-a. Laŭ mi forigante estas la plej klara priskribo de la situacio. Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento:

[eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-09 Thread Joop Eggen
Jen x-skriba escepto, kiun mi vidis: SXW... (StarOffice Writer formato laŭ mi). Atentu ankaŭ pri SxW. Joop Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen Sie´s mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail

AW: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-09 Thread Joop Eggen
De: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita .sxxc. Mi ankaŭ jam pripensis pri xx por kompletigi la x-skribon. Tamen kontraŭe al LaunchPad, ni nun laboras per limigita skipo, kaj probable per iu po-redaktilo. Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ

AW: [eo-dev] kelkaj demandoj pri uzataj terminoj

2007-05-04 Thread Joop Eggen
Saluton, Mi ĝojas pri via aktiveco. Unue ekzistas OOoEoTerminaro.po, kiu provizis bazan tradukliston. Mi esperas ke vi trovis ĝin, ĉar eble tio estas pli facila por tiaj traktitaj kazoj. Miaj opinioj reage al la afable formulita terminkritiko de Yves: license = licenckontrakto - permesilo : mi

[eo-dev] Finaj rezultoj de sinkronigo

2007-04-20 Thread Joop Eggen
En la antaŭaj statistikoj mi eraris pri la tradukiteco. (Faris informpeton SELECT DISTINCT eo anstataŭ SELECT eo WHERE NOT eo = ''). Jen la vera listo, mi pardonpetas pri la HTML-formato de la retletero. Mi proponas forigi ĉiujn .pot po-ŝablonojn (malplenajn po-dosierojn), tiel ke elpreno de la

[eo-dev] Korekta tabelo kun tradukiteco

2007-04-20 Thread Joop Eggen
Pardonu pri la fuŝita tabelo, mi redonas ĝin, ĉar ĝi ja estas utila por trovi tradukendajn dosierojn. po_dosiero - elementoj - tradukitaj - svagaj avmedia/source/framework - 13 - 13 - 0 avmedia/source/viewer - 5 - 5 - 0 basctl/source/basicide - 155 - 155 - 0 basctl/source/dlged - 3 - 3 - 0

[eo-dev] Amasa sinkronizo de LaunchPad kun nia subversia deponejo

2007-04-19 Thread Joop Eggen
Mi transprenis la traduklaboron el LaunchPad/Rosetta de Ubuntu al nia subversia deponejo, post version 24. La aktuala preta versio nun estas 35. En version 19 nur ekzistis la jena tradukiteco: entute: 57.922 tekstoj anglaj:46.302 unikaj anglaj: 43.873

Re: [eo-dev] RENKONTIGXO de la skipo

2007-04-13 Thread Joop Eggen
Jen mia konfirmo por la semajnfino je la 7a julio. Joop - Yahoo! Clever - Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen.

Re: [eo-dev] Fwd: Esperanto packs in Ubuntu

2006-10-13 Thread Joop Eggen
Saluton, Arnold! Linukso bezonas minimume du diskpartojn: swap malgranda (eble 512MB) por eventuale meti labormemoron sur la disko, kaj normale granda por la sistemo. Se vi sub Makintoŝo farus tiujn diskpartojn, Ubuntu povus reformati la diskpartojn per sia propraj dosiersistemaj formatoj (swap

[eo-dev] OOo kaj Kubuntu

2006-07-04 Thread Joop Eggen
Certe iuj el vi jam rimarkis la jenon. La decido uzi la x-skribon por OOo havas reciprokan kromefikon kun la resto de Ubuntu, kie oni uzas la plenan unikodon. LaunchPad donas liston de alilokaj tradukoj. Tiu listo do nun estas a#265;a miksa#309;o. --- ooo-help-schart (malgranda dosiero) estas

Re: [eo-dev] ooo-help-smath gettext-formato

2006-05-28 Thread Joop Eggen
Mia KBabel opinias la sekvantan sintakson erara (deklivo plus linifino): | #: helpcontent2/source/text/smath/01/03091100.xhp#par_id3150263.29.help.text | msgid lceil, \\ | ceil | msgstr Ĉu tio estu: | msgid lceil, \n | ceil aŭ | msgid lceil, \\nceil ? Ĉar temas pri msgid, ĉi tiu

[eo-dev] 100% preta

2006-05-16 Thread Joop Eggen
Nun ĉio estas fintradukita. Mi korektis miajn funkcinomojn post reserĉo de la funkcispecifoj. Alia punkto. Por fari el OpenOffice.org plena pakaĵo la entajpado de la ĉapelitaj literoj ja ofte bezonas iun rimedon. Por mia Linukso neniu problemo. Por Vindozo eble ankoraŭ problema - kiuj solvoj

RE: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)

2006-05-12 Thread Joop Eggen
Nur sugestoj: 3609 bound controls - limaj regiloj?ligitaj regilojProbable temas pri "data binding" do tekstujo kies enhavo tuj iras al rikorda kampo. 4156 Hyphenate without inquiry - Vortodivido sen enketo (Leo) ...sen konfirmo ? (Donald)sen demandoKonfirmo estas en ordo, eble pli bela; mi

[eo-dev] Terminoj: interest, rate, interest rate

2006-05-11 Thread Joop Eggen
Laŭ mi "rate" ne ĉiam koncernas interezon, krome vortkombino aperis.Do:interest = interezorate = ?interest rate = intereza ...Por "rate" mi trovis "interezo" [ooo], "kvanto" [TTT].Ĉu eble "periodsumo", "periodaĵo" [neologisma], "partsumo", ("sumero")? Jetzt mit Yahoo! Messenger Tickets zur

Re: [eo-dev] Terminoj: interest, rate, interest rate

2006-05-11 Thread Joop Eggen
Dankon, Leo, mi estas uzinta vian proponon, kaj kontinuos. JoopLeo De Cooman [EMAIL PROTECTED] schrieb: Cxu "procento"? "interest rate"= intereza procento ? Leo Keine Lust auf Tippen? Rufen Sie Ihre Freunde einfach an. Yahoo! Messenger. Jetzt installieren .

[eo-dev] Tradukhelpilo

2006-05-10 Thread Joop Eggen
u iu jam laboras kun 'Traduku' sub firefox?Krom la kanonika vortlisto OOoEoTerminaro.po surbaze de kiu ni tradukas, mi us hodia estis oje surprizita de la fajrovulpa kromaplikao Traduku. Elektu precipe longan frazon, elektu "Traduku" el la sprumenuo kaj rapide akiru krudan tradukon.Nur atentu la

Re: [eo-dev] Tradukhelpilo

2006-05-10 Thread Joop Eggen
La fuŝa, rapide aŭtomata traduko en Ubuntu ne koncernas nin.Jen ekzemplo de la kapablo de Traduku. Mi esploros ties teknikajn detalojn.After years of unofficially tolerating piracy as a means of securing market share, Microsoft is now going on the offensive to make sure copies of its software

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-04 Thread Joop Eggen
Nu, mi tamen opinias ke temas pri alineo kie la unua linio ne havas krommargxenon, kaj la subaj linioj havas.Laux http://www.wsu.edu/~brians/errors/hanging.html: Bibliografioj kutime estas skribataj uzante "hanging indents", kie la unua linio etendas gxis al la maldekstra margxeno, sed la resto de

[eo-dev] progresas...

2006-04-28 Thread Joop Eggen
Mi vidis ooo-writer iom supre de la aliaj ooo-aj pakaĵoj. Krome ĝi ŝajnas 0% tradukita. Ĉu eble LaunchPad-eraro? Mi volis diri ke mi ĝojus pri kuntradukado de aliaj pri la lastaj kelkaj pakaĵoj, precipe ooo-calc kaj ooo-draw. Joop

Re: [eo-dev] RE: List Box / Combo Box

2006-04-06 Thread Joop Eggen
Combo box estas kesteto kun v-butono dekstre; mi povus akcepti fallisto por ĝi. Rare oni eĉ povas tajpi en la kesteto. List box povas esti plurlinia, unukolumna tabelo, eble kun vertikala rulumlistelo. Krome oni povas elekti pli ol unu elementon. Por mi (elekt-)listo aŭ io tia. Je Vendredo, 7.

Re: [eo-dev] Legend

2006-04-01 Thread Joop Eggen
Mi nur volis fari konstaton: legend probable etimologie devenas de io legenda, legendaĵo. ___ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de -

Re: [eo-dev] Kiel traduki extension

2006-04-01 Thread Joop Eggen
Mia persona prefero estas kromnumero, sed ankaŭ numersufikso ne estas malbona. ___ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de - To

Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-03-31 Thread Joop Eggen
Je Vendredo, 31. Marto 2006 01:41, Tim Morley skribis: On 30 Mar 2006, at 00:42, Donald Rogers wrote: OpenDocument file #1393 ktp Konsentite kun Bertilo -- tio estas propra nomo netradukenda. Monikers #1127 supozeble Nomoj Tute korekte. Mi tamen jam tradukis en common kiel nomigo - eble

Re: [eo-dev] Tradukdemando:

2006-03-28 Thread Joop Eggen
media player Ankaŭ mi serĉis pro nekontenteco. Mi trovis argumento pro play = ludi. 1. Ludi baladon, ludi instrumenton estas tute korekta. 2. Naciaj lingvoj uzas ludi kiel la angla play: prezenti, reaŭdigi rikordon, montri. (NL spelen, DE abspielen). Mi trovis turnilo (diskoturnilo). Ne tre

Re: [eo-dev] Tradukdemando:

2006-03-28 Thread Joop Eggen
Ankaŭ ekzistas la oficiala: medium = datumportilo Je Merkredo, 29. Marto 2006 03:53, Bertilo Wennergren skribis: Min surprizis tiu vorto mediato, kiun mi tute ne konis. Min ech pli surprizis, ke la Guglo oni ghin ech uzas! Chiuokaze ghia signifo estas amaskomunikilo, t.e. gazeto,

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Joop Eggen
Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto. Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis: On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote: Joop Eggen: Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo Mi uzis plurfoje Helpanto en la traduklaboro. Ĉu ne temas

Re: [eo-dev] Pliaj konsiloj

2006-03-18 Thread Joop Eggen
1. Unu fenomeno. Mi unufoje elŝutis la .po-dosieron, korektis kaj denove alŝutis. Temis ke iel linifinon aperis dufoje (en linioj 2400 k. 2700) en ĉeno: \n Temis probable pri \r kiu iel eniris. 2. La OO-traduko estas altkvalita, konsekvenca, senfuŝa, bone administrata. Pri la traduka