Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-24 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:



On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 
2.3.


Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka 
tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en 
Ubuntu.


Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo 
nialingva, ĉu?


Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan 
agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam 
instalita la literumilo Esperanta.


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Outline Numbering

2007-10-24 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 24 Oct 2007, at 07:55, Yves Nevelsteen wrote:



cxu tio signifas ke eblas anonci (ekzemple en Libera Folio) ke OpenOffice
2.3 estas oficiale disponebla en Esperanto?


Mi ankoraŭ hezitas, ĉar ni ankoraŭ ne multe testis, kaj jam malkovris 
almenaŭ unu sufiĉe gravan problemon (la malapero de Heading pro la 
sama traduko de Title).


Grava rimarko.

Laŭ mi, ni estas ankoraŭ en testperiodo, kaj 
mi volas eviti grandan fanfaronon ĝis kiam ni estas sufiĉe kontenta kaj 
fiera pri la kvalito de la produkto.


Tiu problemo pri Heading kaj Title estas laŭ mia impreso la sola ĝis 
nun trovita problemo, kiu donas kialon nun tamen ne rekomendi efektivan 
uzon de nia traduko. Sed tiu problemo ja estas tre grava.


Do, por respondi al la demando -- *se* la Gutsy-a versio enhavas 
ĉapelojn, kaj do sufiĉe bele aspektas, ni povas anonci, ke tiu linuksa 
sistemo enhavas *la plej lastan testversion*. Mi ne ŝatus diri pli ol 
tio aktuale.


Eĉ la plej lastan testversion, kiu estas jam iom uzebla, sed kiu 
ankoraŭ enhavas kelkajn gravajn mankojn, kiuj povas doni efektivajn 
problemojn en reala uzado ... aŭ simile - do kun efektiva averto 
kontraŭ uzado (nur pro tiu damna Heading-Title-problemo).


Ni ja ne volas, ke oni poste plendu, ke nia traduko detruis dokumentojn.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj

2007-10-04 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 4 Oct 2007, at 07:42, Yves Nevelsteen wrote:


Mi ripetas mian komencan proponon uzi rastrumerojn anstataŭ 
bitbilderojn

en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)



+1.


En ordo, t.e. +1. Sed eble ni povas en kelkaj bone elektitaj
lokoj aldoni  (bildopunktoj) post rastrumeroj.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj

2007-09-27 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:


interese: bildopunkto aperas en la retejo de Renato Corsetti
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_P



ĉu ni uzu tion?


Al mi plachas bildopunkto. El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj

2007-09-27 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:



Al mi plachas bildopunkto. El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.



Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.


Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo estas 
for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne havas 
svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion nuntempe. 
Antaŭdankon.


Nu, eble mi povas fari tion. Sed kiel do ŝanĝi?
Menciiĝis la jenaj terminoj:

 - bit map
   - bildopunkta bildo???

 - bitmap font
   - ???-a tiparo

 - bitmap pattern
   - ???-a ŝablono

 - bitmap scaling
   = - ???

 - pixel editor
   - bildopunkta redaktilo

 - pixel mode
   - bildopunkta reĝimo

 - pixel pattern
   - bildopunkta ŝablono

 - pixel size
   - bildopunkta grando

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: [eo-dev] nurlega / nurskriba

2007-09-25 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Cxu ekzistas diferenco inter nurlega/nurlegebla kaj
nurskriba/nurskribebla, au cxu temas pri eraro?
Cxu nurlega dosiero au nurlegebla dosiero ktp?



nurlegebla estas konstruata laux la tre akceptata verb+ebl
nurlega estas lingve akceptebla kaj temas pri regximo, modo:
nurlega dokumento estas dokumento en kiu oni nur legas.


Bona analizo.


Mi preferas konsistan uzadon, kaj la mallongeco de nurlega/nurskriba placxas 
al mi.


Ankau al mi.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-20 Thread Bertilo Wennergren

Leo De Cooman:


Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne?
Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 
klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin?


Eble oni ŝtelis al vi la nombran klavaron. (Aŭ eble vi havas 
tekokomputilon, kiu tute ne havas apartan nombran klavaron.)


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


Bertilo Wennergren wrote:



Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda. 


Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo 
AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.


Interese. Jen iom da klarigoj:

  http://en.wikipedia.org/wiki/AltGr_key

Bedaŭrinde tiu klavo ja estas menciita en niaj tekstoj. Jen
ekzemplo el helpcontent2/source/text/shared/guide.po:

  \\switchinline select=\\\sys\\\caseinline
  select=\\\UNIX\ \\emph\\All Unix systems:\\/emph\\ (Alt
  Graph) as additional compose key. The (Alt Graph) key can work in
  $[officename] like the Compose key, if you set the environment
  variable SAL_ALTGR_COMPOSE. The (Alt Graph) key must trigger a
  mode_switch, so, for example, xmodmap -e \keysym Alt_R =
  Mode_switch\ must be set. First press (Alt Graph), then the first
  modifier, then the second modifier. The characters are combined as
  described on a Solaris system in the file
  /usr/openwin/include/X11/Suncompose.h. \\/
  caseinline/switchinline\\

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Alinestilo Titolo

2007-09-18 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Mi ne certas, kaj eble eraras, sed eble estas nun jena situacio



Title = titolo
Subtitle = subtitolo
Heading = titolo
Heading 1 = ...
Heading 2 = ...



Laŭ mi nun la duobla nomo titolo kaŭzas ke unu alinestilo perdiĝas.
Ĉu iu povas memstare kontroli tion?


Mi ĵus testis. Vi pravas. Detruiĝas la stilo Heading, aŭ pli
ekzakte Überschrift, ĉar mi uzis Germanan OOo por fari la
teston.

Mi kreis dokumenton en Germana OOo, en kiu mi uzis kaj la
stilon Titel (= Title) kaj la stilon Überschrift (= Heading), 
donante al ambaŭ stiloj klare rekoneblajn fonkolorojn ruĝan kaj verdan 
respektive.


Poste mi malfermis tiun dokumenton per mia Esperanta OOo (en alia 
komputilo). En ambaŭ loko en tiu testodokumento uziĝis tiam la stilo

Titolo (= Title/Titel). Ambaŭ lokoj ricevis la saman fonkoloron.
Fuŝ'!


Tiuokaze mi proponas
Title = ĉeftitolo


La afero nepre riparendas. La propono Ĉeftitolo ŝajnas tute
bona. La Franca lingvo havas similan problemon. Ŝajnas, ke oni
solvis tion per Titre principal por Title, kaj Titre por 
Heading. Do, ni povas fari same: Ĉeftitolo kaj Titolo.


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tenu al?

2007-09-17 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


Tio estas mia kulpo.
(1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je je en tiuj kazoj. Mi malpravis.


Nu, mi ne treege entuziasmas pri tiuj je-oj, kiuj nun komencis aperi.
Sed mi preferas je al al... ial ... en Alklaku je 'Malfermi...' 
k.s. Tamen al mi plej plachas la simpla Alklaku 'Malfermi...'.


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Do ni venas al interkonsento traduki la klavojn...


Almenaŭ ŝajnas, ke ni ĝenerale emas al tradukado de tiuj
klavaj nomoj/indikoj.


Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Alt = Alt


Jes.


AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
1. Cxu aperas en OO?


Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr).
La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke
alternate graphic estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo.
Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.


Backspace = Retropasxo


Jes.


Ctrl = Stir


Jes.


Del = Forigi


Jes. (Parenteze mi ankoraŭ daŭre hezitas inter Forigi kaj Forviŝi, 
kiam mi tradukas...)



End (vd. Home) = Fine


Ĉu ne Fino?


Esc = Esk


Jes.


Enter = Enigi


Jes. (Aŭ Enigo?)


Home (vd. End) = Poz1 (kiel germanlingve),  Komence


La Komputada Leksikono donas Hejma klavo.
Komenco (aŭ eble Komence) tamen spontane pli plaĉas al mi.


Ins = Enmeti


Jes.


PgDn = PInfr / PSub
PgUp = PSupr


PInfr ne estas akceptebla. Sed PSub apud PSupr eble
ne estas tre konvena solvo.

La Komputada Leksikono donas PĝSub kaj PĝSup, kiuj
estas eĉ pli interkonfuzeblaj. Cetere jen la koncerna
paĝo en KL:

  http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/KLAVAROJ.html#Klavaroj

Jen el tiu paĝo:

NOMOJ DE SAGOKLAVOJ

ANGLE  ESPERANTAJ VORTOSIMBOLO KAJ LEGADO
Left   Livenliven, maldekstren
Right  Dren dekstren
Up Supren   supren
Down   Subensuben, malsupren
Home   Hejmen   hejmen
EndFinenfinen, al la fino
PgUp   PĝSuppaĝe supren; paĝosupren, al la paĝosupro
PgDn   PĝSubpaĝe suben; paĝosuben, al la paĝosubo

NOMOJ DE REĜIMKLAVOJ

ANGLE E-A NOMO   ESPERANTA LEGADO, KLARIGO
Alt   Altalternativa registrumo
BackSpace Retropaŝo  kp «Dren» (Nomoj de sagoklavoj)
Break Bremso halt[et]iga klavo
CapsLock  Ĉeffiksiĝema ĉeflitera registrumo
Ctrl  Stir   stira registrumo
DeleteForviŝututan linion, ekranon — aŭ signejon
Del   Viŝviŝu (unu signejon)
Enter En enen-klavo, ĉaretreveniga klavo
Esc   Eskeskapa klavo
Ins(ert)  Dis(ŝovu)  baskulŝaltilo de disŝovreĝimo
NumLock   Nombra fiksiĝema nombra registrumo
Shift Supra  supra registrumo, kp «Ĉef»
Tab   Tabtabo, taba klavo


Shift = Maj


Jes.


Tab = Tab


Jes.

Aŭ ĉu ni aliĝu al la proponoj de KL?
Eble kun kelkaj esceptoj...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Tenu al?

2007-09-16 Thread Bertilo Wennergren
Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de 
helpcontent2/source/text/swriter/guide.po:


  Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\item
  type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ [...]

Tiu tenu al estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla
hold down. Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke.

Laŭ mi estu:

  premu kaj tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\

aŭ eble plej simple:

  tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\

Cetere mi vidis plurloke ankaŭ Elektu de umo kun la signifo Elektu
umon. Mi tion sisteme korektis. De apenaŭ iam ajn povas esti taŭga
surogato por N-finaĵo.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Unuecigado de nia alklaka lingvajho

2007-09-15 Thread Bertilo Wennergren

Mi rimarkis, ke la uzo de alklaki/klaki estas neunueca
en nia traduko. Mi trairis ĉiujn dosierojn kaj provis unuecigi
laŭ la jenaj modeloj (kiuj laŭ mi estas la plej ĝustaj):

  Alklaku tion aŭ jenon...
  Alklaku la bildsimbolon...
  Alklaku la langeton \\emph\\Agordi\\/emph\\
  Alklaku \\emph\\Forigi\\/emph\\.
  Alklaku en la vorto...

Mi do forigis ĉiujn formojn similajn al la jenaj:

  Klaku tion aŭ jenon...
  Alklaku al bildsimbolo...
  Klaku al \\emph\\Forigi\\/emph\\.
  Alklaku al \\emph\\Forigi\\/emph\\.
  Klaku en la vorto...

Mi konsilas fari tiel en la plua tradukado.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Unuecigado de nia alklaka lingvajho

2007-09-15 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:

Kaj kio pri Alklaku \\emph\\Dosiero\\/emph\\? Tia sen akuzativa 
esprimo povus signifi ke Dosiero estus la subjekto. Mi preferas la 
jenan: Alklaku menueron \\emph\\Dosiero\\/emph\\ aŭ Alklaku al 
\\emph\\Dosiero\\/emph\\.


Kiam mi trairis la dosierojn, mi elektis uzi la simplan varianton
Alklaku \\emph\\Dosiero\\/emph\\. Sed mi rekonas, ke tio
iafoje (almenaŭ teorie) povas esti iom problema.

La elturniĝo Alklaku menueron \\emph\\Dosiero\\/emph\\ estas
tamen bona. Sed prefere kun la:

  Alklaku la menueron \\emph\\Dosiero\\/emph\\

La varianto Alklaku al... ial tute malplaĉas al mi.
Mi pli emas je Alklaku je... en tiaj okazoj. (Kaj
mi esperas, ke neniu mencios na ... Oj, mi mem
akcidente tion faris! Pardonu!)

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Por klavpremoj menciataj (precipe en la helptekstoj):
Ctrl = Ktrl


Ĉu vere Ktrl? Mi mem emas je Stir. (kun aŭ sen la punkto...).
Fakte Kontrolo en tia sencu estas Anglismo. Oni ja celas Control
en la senco de rego aŭ stiro.

(Alternativo estas konservi Ctrl, ĉar supozeble ĝuste tiel tekstas
sur preskaŭ ĉiuj klavaroj en la mondo.)


Shift = Maj
Enter = Enigi (enigoklavo kie eblus)


Do, se Enigi aŭ Enigo, tiam logike ankaŭ Stir(.), ĉu ne?


Tab = Tab
Alt = Alt


Ŝajnas bone.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:


mi konsentas ke control key estas stirklavo kaj ke pli logika
mallongigo de tio estas Stir.



Mi ja demandas min ĉu homoj komprenos pri kiu klavo temas; eble indas
en certaj lokoj minimume en akompana ŝpruchelpa teksto aldoni Ctrl
inter krampoj.


Tio povas esti inda (el pure praktika kaj pragmata vidpunkto).

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:

Mi antaŭ nur mallonga tempo lernis la nomon de tiu ĉi klavo en 
Esperanto; kvankam Stir. estas sufiĉe logika traduko de Ctrl, mi 
eble pli emas konservi simple Ctrl. Kiel diris Bertilo, tio jam 
vidiĝas sur plej multaj klavaroj -- almenaŭ ciu, kiun mi vidis. Estus 
interese scii kion oni trovas sur tiu klavo en klavaroj ĉinaj, japanaj, 
rusaj, ktp. antaŭ ol fari decidon pri tio.


En Koreujo oni legas Ctrl sur tiu klavo.

Ni tamen memoru, ke Makintoŝaj komputiloj nomas la klavojn tute alie.
Ĉu ni devas fari apartan tradukon por Makintoŝuloj??!!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj

2007-09-12 Thread Bertilo Wennergren
Mi jhus korektis amason da grafiko(j) al grafikajhoj en niaj 
dosieroj. Mi atentigas, ke la vorto grafiko estas nur nomo de

artokampo au tekniko. Grafika kreajho (= desegno) estas nepre
grafikajho.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Grafikoj / grafikajhoj ?

2007-09-07 Thread Bertilo Wennergren

Mi ĵus hazarde vidis la jenon en
ŝanĝoraporto pri trunk/OOoEoTerminaro.po:

 msgid Importing graphics
 msgstr Importado de grafikoj

Ni uzu grafikaĵoj, ĉu ne?

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Fwd: vortaro Esperanto

2007-06-28 Thread Bertilo Wennergren

Marcos Cramer:


  Kio pri gramatika ilo por atentigi la tajpanton pri mankaj akuzativoj?



 Tia ilo ne ekzistas.



Ja ekzistas la Esperantilo de Artur Trzewik, kiu enhavas gramatikan
kontrolilon, kvankam ankoraŭ ne perfektan.


Jes, ĝi ekzistas. Sed ĝi estas ankoraŭ apenaŭ vere uzebla (almenaŭ tiel
estis, kiam mi ĝin laste esploris), kaj - se mi ne eraras - ĝi ne estas uzebla
ene de OpenOffice.org.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Fwd: vortaro Esperanto

2007-06-26 Thread Bertilo Wennergren

Ros' Haruo:


Kio pri gramatika ilo por atentigi la tajpanton pri mankaj akuzativoj? La
petmesagxo de Klaus Spielvogel evidentigas la bezonon.


Tia ilo ne ekzistas.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-06-13 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Bertilo Wennergren:


Eble mi povos tamen parte spioni kaj eĉ kontribui per tujmesaĝilo aŭ 
simile dum la renkontiĝo. Ĉu?



Bedauxrinde; eble ni jam povas intersxangxi adresojn tiurilate.
Skype interreta telefonado: joop_eggen
Yahoo! tujmesagxilo: joop_eggen(a)yahoo.de


Skajpon mi ankoraŭ ne provis. Diablo scias, ĉu ĝi funkcias en Linukso.

Sed tujmesaĝile mi atingeblas kiel [EMAIL PROTECTED] aŭ kiel 
[EMAIL PROTECTED].


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-06-12 Thread Bertilo Wennergren

Mi skribis:


Tre povas esti, ke mi povos ĉeesti.


Sed tamen bedaŭrinde ne. :(

La precipa kialo, ke mi devas forelekti la renkontiĝon de la skipo, 
estas genuproblemoj, kiuj pli kaj pli graviĝas. Simpla 20-minuta promeno 
jam estas iom problema al mi. En Septembro mi estos operaciita. Tial mi 
ne kuraĝos tro moviĝi aŭ vojaĝi en Julio kaj Aŭgusto, kaj mi devas 
rezigni pri iuj aferoj.


Eble mi povos tamen parte spioni kaj eĉ kontribui per tujmesaĝilo aŭ 
simile dum la renkontiĝo. Ĉu?


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj

2007-05-20 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:

se mi bone komprenas, dummy text havas la saman signifon kiel 
placeholder

text
Ĉar placeholder tradukiĝas kiel lokokupilo, verŝajne dummy text povas
tradukiĝi kiel lokokupila teksto.


Lokokupila teksto, aŭ eble pli elegante lokokupa teksto, tute ne 
estas malbona propono.


Ankaŭ rembura teksto (antaŭe menciita) estas pripensinda.


Mi ne certas ĉu tio validas ankaŭ por dummy data (lokokupilaj datumoj?)
kaj dummy variable (lokokupila variablo), sed verŝajne jes. Ĉu?


lokokupaj datumoj, lokokupa variablo

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-18 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


Laŭ mi forigante estas la plej klara priskribo de la situacio.


Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento: Forigante 
la katon, mi stariĝis. Mi kredas, ke ĝi malfacile staras sole por 
indiki ĉefan agon de iu frazo.


Prave. ...ante normale indikas ian cirkonstancon, malĉefaĵon, apud
la vera centra informo. Uzado de nura E-participa fragmento do malofte
faras bonan sencon.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-17 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


Mi opinias ke foriganta la dosierojn estas pli bona stile ol forigado
de dosieroj. La angla emas ofte substantivigi. En pli kompleksaj frazoj
la diferenco estas eĉ pli evidenta. Ekzemple,
provado de forigado de dosieroj estas malpli klara ol provanta forigi
dosierojn.


Se temas pri mesaĝo de la programo, ke ĝi tiumomente estas okupita
pri forigado de la dosieroj, tiam la plej bona formo estas:

  Forigas la dosierojn.

Mi pensis, ke pri tio ni jam havas klaran interkonsenton.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj

2007-05-13 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:

Mi ne scias kio estas drop-down menu -- kiel ĝi malsamas de iu ajn 
alia menuo? Menuo, en iu ajn GUI, kutime aperas momente ĝis kiam la 
uzanto elektas ion el ĝi, kaj poste malaperas. Nur por indiki tiun 
agmanieron oni aldonas drop-down al listo -- por indiki, ke tiu 
listo aperas dumtempe kaj malaperos post elekto. Laŭ mi, oni ne bezonas 
indiki tion por menuo, ĉar menuoj ĉiam agas tiel, do pull-down menu 
precize samas kiel iu ajn alia menu. Ĉu ne?


Kredeble vi pravas. Tamen oni povas rigardi ankaŭ ordinaran liston
kiel menuon. Tia menua listo povas ekz. ĉeesti en flanka kolumno
de TTT-paĝo aŭ simile. Sed por niaj celoj tio apenaŭ gravas.


cetere: ĉu iu havas ideon kiel traduki opt-in / opt-out list?



Ne! Nur hezitema propono: permeso donita / permeso supozita.


Malfacile...

Eble listo mem-al-elekta, listo mem-for-elekta. Kredeble
necesas serĉi ne memklarigajn difinojn, sed terminojn almenaŭ
parte lernendajn. Mi pensas, ke ankaŭ opt-in/opt-out estas tiaj.
Mi dubas, ke ili vere estas tuj kompreneblaj eĉ por denaskuloj.
Oni komprenas ilin laŭ kunteksto kaj laŭ lernado per multa uzo.


Ĉu mi bone komprenis ke
- access = aliro (ebleco) / atingo (fakto)
- multi-access = pluratinga
- random access = hazarda atingo
- remote access = defora atingo
- restricted access = limigita aliro
- sequential access = laŭvica atingo
- write-access = registro-aliro


Ankoraŭ ne estas tre klare la malsamo inter aliro kaj atingo, eĉ 
leginte la klarigojn de Bertilo. Kiam write-access estas nur aliro 
kaj ne atingo kiel la aliaj access-oj supraj?


Mi pensas, ke la Angla access uziĝas jen por eblo, jen por
fakto. En iuj konkretaj terminoj kun tiu vorto, temas ĉiam
nur pri eblo, en aliaj eble nur pri fakto, kaj en ankoraŭ aliaj
eble pri ambaŭ. (Aŭ eble mi deliras...)

Ankaŭ aliro povas estas ambaŭsenca. Sed laŭ mi atingo
ĉiam indikas fakton. Neniam ĝia senco estas atingeblo.

Se temas pri eblo, oni povas krei jenspecajn frazojn:

  Li provis uzi sian X-aliron, sed pro iu kial ne sukcesis.

  Devas ekzisti X-aliro, sed nun tamen ni/ĝi... ne
  atingis X-on.


- access database = atingi datumbazon



Krom se temas pri datumbazo en formato .mdb  :o)


Nun leginte la diversajn ekzemploj kun access, mi
komencas emi al aliri/aliro en ĉiuj okazoj! Tiele
ni evitos la problemon, ĉu temas pri eblo aŭ fakto.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)

2007-05-10 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 10 May 2007, at 08:27, Yves Nevelsteen wrote:



Mi preferas interaga.


Ankaŭ mi.


Access = atingi - aliri
Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon  aliri 
domon; li
do konsilas ankaŭ por access uzi la tradukon aliri kaj ne 
atingi. Mi

ne certas.


Kio precize estas la malsamo inter atingi domon kaj aliri domon? Laŭ 
mia kompreno, se oni atingas ion, oni sukcese tie alvenas, sed aliri 
estas simple iri en direkto, laŭ kiu oni eventuale atingus la domon.


Estas tamen diferenco. Atingo signifas fakton (iu efektive atingas),
dum aliro kutime signifas nuran _eblon_. Se ekzistas atingo de
la Reto, tiam efektive oni komunikas iel kun la Reto. Sed se ekzistas
aliro al la Reto, tiam ekzistas nura eblo de komunikado (la kanalo
ekzistas preta por uzo, sed eble oni ĝin ne uzas). Certe estas nura
konvencio, ke aliro havas tian signifon. Devus esti alireblo, sed
ial aliro uziĝas por tio. Sed atingo ne ekhavis tian specialan
signifon.

Jam ĉe Zamenhof estis tiel:

  En kio konsistas la unua premio? demandis la lumbriko, kiu estis
  tro longe dorminta kaj nur nun alvenis. En libera aliro al brasika
  ĝardeno!

Almenaŭ mi tiel interpretas la aferon...

Se mi ne eraras pri tio, mi dirus, ke internet access signifas atingo 
al interreto (t.e. sukcesa 'alveno' al interreto) ne simple paŝoj en 
tiu direkto.


Laŭ mi temas pri eblo atingi la Interreton. Eble oni neniam Interretas,
sed tamen havas Internet access.


Dummy = falsa - formala
En OOoEoTerminaro aperas falsa. Sed dummy text ne estas falsa teksto,
ĉu? KompLeks konsilas formala, ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis 
pli taŭgan alternativon)


Eble ŝablona teksto, se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu 
rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.


Ne malbone. Ĵus venis al mi en la kapon la propono ŝtopa (teksto).
Sed eble provizora trafas sufiĉe ĝuste.

Ankaŭ eblas la genia solvo duma!! Unu el la signifoj de duma
estas provizora, intertempa!!! (Tio estas preskaŭ same bona kiel
mia iama harstariga propono arejo por array. Ja temas pri ia
ejo [nu eble pli ĝuste ujo...] por aro!)


Global settings = malloka agordaro??
global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?


Ho, mi neniam pensis pri tio. Ĉu globala estas esperanta vorto, sufiĉe 
vasta rekonata?


Globala ne estas (bona) Esperanta vorto. Ĉu ne taŭgas ĝenerala?


Cxu post / majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/Sxtato en
\sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda, sed 
laŭ mi gravas elekti kaj unuecigi.


Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj 
konsentas?


Diablo scias...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)

2007-05-10 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 10 May 2007, at 23:58, Joop Eggen wrote:



Ho, trovis alternativan tradukon por dummy:
dummy (text) = [proponite] ŝtopa (teksto) = pseŭda teksto


Pseŭdo ja ankaŭ signifas ne-reala. La vortaro ankoraŭ mencias imita; 
tamen tiuokaze mi preferus ŝtopa.


Pseŭdo ne taŭgas, laŭ mia sento, ĉar pseŭdo-teksto ne estas reala 
teksto; ĝi estas io alia, kiu ŝajnas esti teksto, sed ne estas.



Mia prefero restas kun ŝtopa.


Mi ĝojas pro la akcepto de mia inventaĵo. :)

Nura noteto: pseŭda estas nebona formo. PSEŬDO- estas (neoficiala) 
prefikso, kaj ties fina o estas parto de la prefikso, ne O-finaĵo

(komparu kun la o de la prefikso BO-). Tial la A-formo devas esti
pseŭdoa, ne *pseŭda*.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-09 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 9 May 2007, at 14:31, Bertilo Wennergren wrote:


Vi povas aldoni escepton por w kaj ankaŭ por c, ĉar apenaŭ iu ajn 
Esperanta vorto havas ĉapelan literon sekvatan de c. Tio ne solvos

ĉion, sed almenaŭ iom kontribuos.



Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita .sxxc.


Mi celis, ke ni uzu ambaŭ. Kiam ni trovos tiajn okazojn en la
tekstoj, ni aldonu la duan ikson por protekti. Sed en la
konvertoprogramo povas tamen esti kelkaj protektaj esceptoj
pri ...xw, ...xy, ...xq, ...xc, ...xz k.z., ĉar ni
eble ialoke tamen estos forgesintaj aldoni la protektan
duan ikson.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r103 - trunk/sw

2007-05-05 Thread Bertilo Wennergren

Tim:


 #: swslots.src#FN_CNTNT_TO_NEXT_FRAME.sfxslotinfo.text
 msgid To Next Frame
-msgstr Al la Sekva Kadro
+msgstr Al la sekvanta kadro


Bone, ke vi minuskligis tiujn frazojn, sed mi nebule memoras pri diskuto 
pri sekva/sekvanta kaj mi kredas, ke la konkludo estis, Ni preferu la 
pli mallongan 'sekva'.



Bertilo, kio estas via opinio pri tio?


Mi estas vigla porbatalanto por la vorto sekva.


@@ -644,7 +644,7 @@
 # Akceptis Joop Eggen
 #: swslots.src#FN_LINE_DOWN.sfxslotinfo.text
 msgid To Line Below
-msgstr Al Cxi-suba Linio
+msgstr Al cxi suba linio



Ĝuste, bone.


Ĉu ne pli bone, kaj pli simple/normale, Al la suba linio?
Sed fakte eblas ankaŭ Al la ĉi-suba linio (= Al la
linio, kiu troviĝas ĉi-sube / sub tio ĉi).


 #: swslots.src#FN_START_DOC_DIRECT.sfxslotinfo.text
 msgid Directly to Document Begin
-msgstr Rekte al Dokumenta Komenco
+msgstr Rekte al komenco de dokumento


Same kiel ĉi supre -- jam diskutiĝis la uzo de formoj kiel dokumenta 
komenco, kolumna fino, k.s. kaj kvankam estas iom pli kutime en 
parola Esperanto diri komenco de la dokumento, estas neniu kialo 
malpermesi la alian formon, kaj pro ĝia mallongeco ĝi estas preferinda 
en tiuj kazoj.


Ĉiuokaze, en normala lingvaĵo estu tie unu aŭ du la-oj:
al la dokumenta komenco / al la komenco de la dokumento.
Sed tre ofte forestas en la Angla teksto difinaj artikoloj laŭ ia
telegrameca stilo. Mi ofte hezitas, ĉu imiti aŭ malimiti tion en
nia traduko. Tio estas ĝenerala problemo por ni. Mi emas aldoni la
mankantajn artikolojn, krom eble en tiaj okazoj, en kiuj vere
necesas plejeble mallongaj esprimoj.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-04-13 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:

Do, pri la renkontiĝo: la semajnfino de la 7a de julio elektiĝis, do mi 
nun konfirmas mian intencon ricevi grupon de personoj ĉe mi je tiu 
tempo. Bonvolu skribi ĝin sur viaj kalendaroj.


Kion pli precize signifas la semajnfino de la 7a de julio? Ĉu temos 
pri alvenado vendredon vespere, laborado dum sabato kaj dimanĉo, kaj 
poste forirado en lundo? (Tio ŝajnas esti la plej favorpreza varianto,

se oni flugas el Germanujo.)

Tre povas esti, ke mi povos ĉeesti. Sed multo dependas de tio,
ĉu mi kaj mia edzino plu loĝos en Koreujo ĉi-aŭtune. Se jes, tiam
ni certe estos en Eŭropo somere. Sed se ne, tiam ni kredeble restos
en Koreujo tra la somero por povi viziti la UK-on en Japanujo en
Aŭgusto, kaj nur poste veni Eŭropon. Eble daŭros ankoraŭ monaton
ĝis ni scios certe, kiu el la du ebloj validos.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-11 Thread Bertilo Wennergren

Tim:


On 9 Apr 2007, at 05:21, Donald Rogers wrote:



Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la
deponejo? Mi supozas ke ni iru al trunk, sed mi ne rekonas la nomojn
de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe?


La dosieroj estas same kiel ni uzis antaŭ antaŭe.  :o)  Ĉe 
Rosetta/Launchpad, ili havas propran sistemon, pli-malpli laŭaplikaĵan 
(Verkilo, Kalkulilo, Prezentilo, ktp.) sed ĉie alie oni havas unu 
.po-dosieron por ĉiu fontkoda dosiero, kun la sama nomo, kiel tiu lasta. 
Ankaŭ la arbara strukturo spegulas tiun, de la C-fontkodaj dosieroj.


Tian aranĝon ni uzis antaŭ ol ekuzi Rosetta, kiam ni interŝanĝis 
.zip-arkivojn per Yahoo-a retgrupo. Nun ni tien revenas, sed kun 
SVN-deponejon, por aŭtomate fari la laboron, kiu forrabis dekojn da 
horoj de mia vivo!


Mi kredas vin, kvankam mi daŭre havas la impreson, ke mankas amaso da 
dosieroj. Eble la kialo simple estas, ke mi tute ne komprenas, kiel 
orientiĝi en tiu amaso da dosieroj kun misteraj nomoj. Se mi ekzemple 
volas prilabori la menuojn de Writer, kiel mi trovu la koncernan 
po-dosieron? Al mi ŝajnas, ke nun temas pri divenludo. Ĉu ie haveblas 
ŝlosilo?


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-04 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


Helpita de Clayton Smith, ni nun havas SVN-deponejon ĉe ikso.net:
http://svn.ikso.net/openoffice/


Tio estas tre bona evoluo. Mi jam prove iom redaktis tiamaniere, kaj
tio estas ege pli bona ol la antaŭa sistemo. Sed oni ja devas iomete
lerni pri uzado de SVN-programo kaj pri redaktado de PO-dosieroj. Sed
tia lernado estas tre inda. Oni povas tiujn sciojn poste utiligi por
multaj aliaj projektoj.

Se vi jam scias uzi SVN, ne hezitu elŝuti iun dosieron kaj denove 
eklabori. Ĉio kontrollegindas; iom korektindas; multo tradukendas. 
Ĉiukaze, enmetu komentojn ĉie, kie ili povus klarigi viajn pensojn pri 
via traduko. Tio multe helpos al venontaj kontrollegantoj.


Mi ankoraŭ ne aldonis multe da tiaj komentoj. Ĉu vi celas la mesaĝon,
kiun oni aldonas al enmeto-komando (commit)? Aŭ ĉu vi celas, ke ni
aldonu apartajn komentojn en la PO-teksto mem?

Se vi ankoraŭ ne scias uzi SVN, ĝi ne estas tre malfacila, almenaŭ por 
nia sufiĉe simpla uzado. Mi rekomendas, ke vi serĉu svn introduction 
tutorial aŭ ion similan en via lingvo, kaj provu programon kiel 
TortoiseSVN por faciligi la aferon.


Mi sukcese uzas la du programojn KBabel (kun KBabel Catalog 
Manager), kaj kdesvn. Per la unua mi redaktas PO-dosierojn, kaj per 
la dua mi ilin administras. La administrado konsistas plejparte el 
elprenado (elŝutado) de dosieroj el la servilo, kaj el enmetado 
(alŝutado) de miaj kontribuoj.


Plej multaj (ŝajne) uzas PoEdit por redakti PO-dosierojn, sed mi trovis, 
ke en mia sistemo (Kubuntua Linukso - do kun KDE) KBabel estas pli bona. 
Sed PO-dosierojn oni ankaŭ povas redakti tute bone per ĉia ajn redaktilo 
de plata teksto, ekz. Vimo aŭ eĉ Notepad en Vindozo.


La administradon oni ankaŭ povas fari per simplaj komandoj en 
komandolinia interfaco. Tio funkcias tre bone, sed programo kiel 
kdesvn donas iom pli klaran superrigardon pri ĉio.


Mi tamen ankoraŭ ne estas tre multe-scia pri svn-umado. Mi ekzemple 
ankoraŭ ne spertis okazon de kolizio, t.e. kiam du homoj samtempe ŝanĝis 
la saman lokon en dosiero. Tiam, je provo enmeti la ŝanĝojn en la 
deponejon, oni devas ricevi averton, ke du redaktoj kolizias. Tiam oni 
devas iel elturniĝi (ordinare post diskutado kun la alia redaktinto). Ju 
pli multaj ni estos, kaj ju pli multe ni redaktos, des pli baldaŭ iam 
okazos tia kolizio. Tio estas normala afero, kaj ĝuste por helpi pri 
tiaj aferoj oni uzas versikontrolajn sistemojn (kiel ekz. svn).


Mi lernis ĉion, kion mi scias pri tiaj aferoj en la jena TTT-paĝaro:

  http://svnbook.red-bean.com/

Rimarku, ke la teksto tie haveblas ankaŭ en aliaj lingvoj ol la Angla, 
sed ankoraŭ ne en Esperanto. Vidu en la piedo de la enirpaĝo. Sed - kiel 
kutime - kredeble nur la Angla versio estas ĝisdata.


Pacienca tralegado de la plej gravaj partoj de tiu paĝaro estas tre 
rekomendinda.


[Se iu ŝatus verki esperantlingvajn instrukciojn pri baza uzado de SVN, 
tio estus tre bonvena kontribuo.]


Mi kaptas la okazon prezenti mian pioniran provon krei bazan terminaron 
pri versikontrolado (Tim jam havas tiun listeton):


  branch = branĉo, krei branĉon
  check in / commit = enmeti
  check out = elpreni
  cleanup = purigi
  export = eksporti
  import = importi
  merge = kunfandi
  repository = deponejo
  resolve (conflicts) = solvi (konfliktojn)
  revert (changes) = malfari (ŝanĝojn)
  revision = revizio
  trunk = trunko
  unversioned = sen versikontrolo
  update = ĝisdatigi
  version control = versikontrolo
  versioned = kun versikontrolo
  version = versio
  working copy = laborkopio

Amike,

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-04-03 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 3 Apr 2007, at 02:08, Bertilo Wennergren wrote:



Tim Morley:

**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian paĝon



Kiun ĉi vikian paĝon? Adreson mi ne trovis.


En la mesaĝo sendita (kaj en tiu ricevita de mi per la listo) estis 
ligilo al tiu ĉi paĝo:

http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo


A ha. Vi sendis HTML-an mesaĝon. La ligilo aperas nur en la HTML-a 
prezento. Mia retpoŝta programo tamen montras al mi nur la tekstan 
version de la mesaĝo. Nur kiam mi ĵus rigardis la fontokodon de via

mesaĝo, mi retrovis la mankantan adreson.

HTML-aj mesaĝoj estas ofte ĝenaj (eĉ riskaj), kaj tial mi (kaj
multaj aliaj) ne legas tiajn mesaĝojn. Bonŝance via mesaĝo enhavis
ankaŭ tekstan version.

Sed ne gravas: Mi ĵus enmetis miajn datojn en la vikipaĝon.

Amike,

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-04-02 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian paĝon


Kiun ĉi vikian paĝon? Adreson mi ne trovis.

Tamen, estas sufiĉe granda nombro de ni en Eŭropo, kaj mi proponas 
gastigi vin dum (eble ĝis kvar- aŭ kvintaga) semajnfino en la venontaj 
monatoj. Mi loĝas apud Cambridge en Anglio -- facile atingebla per 
trajno de Londono, aŭ de la londonaj flughavenoj Stansted kaj Luton.


Estus tre bele. Mi volonte venos, se mi entute povos.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-03-12 Thread Bertilo Wennergren
En Decembro ni parolis ĉi tie pri la havebla (tre provizora) versio de 
la Esperanta interfaco de OpenOffice.org. Mi tiam sukcesis ĝin instali, 
sed ŝajne mi estis la sola.


Mi nun denove ĝin instalis (ĉar mi ĉiuokaze reinstalis mian tutan 
Linukson, ĝisdatigante ĝin al Kubuntu 6.10 [Edgy Eft]). La rezulto 
ankoraŭ ne estis pli bona, sed ĉi-foje mi notis precize, kiel oni faru.

Jen la klarigoj:

KIEL INSTALI OPENOFFICE.ORG-ON KUN ESPERANTA INTERFACO EN
UBUNTU/KUBUNTU/XUBUNTU

Rimarku tuj, ke la havebla Esperanta interfaco estas treege
provizora kaj mankohava. Ĝi funkcias, sed ankoraŭ restas multego
da netradukitaj partoj, kaj multaj el tiuj partoj, kiuj ja estas
tradukitaj, estas korektendaj.

Elŝutu la plej ĝisdatan version de Ooo (kredeble 2.1):

  http://download.openoffice.org/index.html

Rekomendinda elŝutmaniero (tre rapida, kiam mi uzis ĝin):

  http://distribution.openoffice.org/p2p/

La elŝutaĵo estas pakita dosiero, kiu enhavas aron da
RPM-dosieroj (kiujn necesos konverti al DEB-formato).

Malpaku la dosieron, ekzemple per la jena komando:

  tar zxvf OOo_*.tar.gz 

Se vi ne havas jam la konvertoprogramon alien, vi devas ĝin
unue instali, ekzemple per la jena komando:

  sudo apt-get install alien

Sed vi ankaŭ povas uzi paketadminstran programon kiel Adept aŭ
Synaptic.

Malfermu konzolon kaj navigu al la dosierujo, en kiu troviĝas la
RPM-dosieroj, kiujn vi antaŭe malpakis.

Lanĉu tie la jenan komandon:

  sudo alien --keep-version *.rpm

Tiu komando tradukas la RPM-dosieron en DEB-dosierojn, kiujn
Ubuntu/Kubuntu/Xubuntu povas uzi. Tiu tradukado povas daŭri tre
longe.

Kiam la tradukado estas finita, vi unue _malinstalu tiun version
de OpenOffice.org, kiun vi jam havas en via sistemo_, ĉar la nova
versio ne povas bone kunekzisti kun la nova. Faru tion tre zorge
per paketadministra programo. Kredeble necesas uzi ankaŭ purge
(tio plene forigas la malnovajn dosierojn).

Poste instalu la novan version per la jena komando (en la
dosierujo, en kiu troviĝas la nove kreitaj DEB-dosieroj):

  sudo dpkg -i *.deb

Poste necesas ankoraŭ instali paketon, kiu provizas aliron al
OpenOffice.org per la kutimaj menuoj de Ubuntu aŭ Kubuntu (pri
Xubuntu mi malcertas). Aparta paketo por tio troviĝas en
subdosierujo nomata desktop-integration. Iru en tiun
subdosierujon, kaj tie forviŝu (aŭ alinomu) ĉiujn DEB-dosierojn,
krom tiu, kiu nomiĝas iel kun debian-menus. Poste instalu tiun
paketon per la jena komando:

  sudo dpkg -i *.deb

Nun vi povas trovi la novan version de OpenOffice.org en la
kutima startomenuo de Ubuntu/Kubuntu.

Por instali Esperantan interfacon vi elŝutu dosieron de la jena
adreso:

http://oootranslation.services.openoffice.org/pub/OpenOffice.org/2.1.0rc2/

(Eventuale ekzistas tie pli novaj versioj ol 2.1.0.rc2. Iru unu
nivelon pli supren, kaj kontrolu.)

En tiu dosierujo vi elektu la jenan dosieron:

  OOo_2.1.0rc2_20061201_LinuxIntel_langpack_eo.tar.gz

Elŝutu ĝin kaj malpaku ĝin. Tio kresos pliajn RPM-dosierojn.
Traduku ankaŭ tiujn per alien same kiel vi antaŭe faris. Kaj
poste instalu ilin same.

Kiam vi poste startigos OpenOffice.org-on, vi povas elekti
Esperantan interfacon en la menuo Iloj - Agordoj - Lingvaj
agordoj - Lingvoj - Uzula interfaco.

Pliaj klarigoj (en la Angla) troviĝas en la jena paĝo, kiu ankaŭ
enhavas klarigojn aparte por uzantoj de Xubuntu:

  http://bodmas.org/blog/?p=545

Bonan ŝancon!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kiel testversio!

2006-12-02 Thread Bertilo Wennergren

Mi skribis:


Tim:



 Mi ĵus ricevis la novaĵon, ke la frukto de nia kunlaboro nun
 elŝuteblas ĉe la retejo de OpenOffice.org.  :o))



Nu, bedaŭrinde tio ne estis tre plaĉa sperto. :( Pro ia kialo
restas _multego_ da netradukitaj ĉenoj. En pli-malpli ĉiu
menuo estas pluraj eroj en la Angla.


Mi provis ŝanĝi al rc1 de la lingvopaketo (unue mi uzis rc2),
sed tio ne ŝanĝis ion.

Mi krome por komparo instalis Germanan lingvopaketon (rc1), kaj
ĝi montriĝis perfekta (kiom mi povis vidi). Ĉio estas en la
Germana.

Estas iom stange pri rc1 kaj rc2. Se oni elŝutas la Anglan
programon de la paĝo indikita de Tim, oni ricevas rc1. Sed en
la loko de la lingvopaketoj troviĝas ankaŭ plenaj programoj en
diversaj lingvoj, kaj tie haveblas kaj rc1 kaj rc2 de tiuj
programoj. Mi nun provos instali la plenan Germanan programon
(rc2), kaj poste mi aldonos Esperanton al ĉi paketo. Eble
tio donos pli bonan rezulton.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-07-23 Thread Bertilo Wennergren

Saluton!

Mi ĵus kreis instalilon por miaj Esperantaj makrooj por
OpenOffice.org. Nun instalado fariĝis infane facila:

 http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj

Ĝuu!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-07-17 Thread Bertilo Wennergren

Saluton!

Mi jhus alshutis tute novan version de mia paketo kun Esperantaj
makrooj por OpenOffice.or. La makrooj estas profunde reverkitaj. Nun,
se teksto estas markita, la makrooj tushas nur la markitan tekston.
Krome aldonighis
makrooj por la kodosistemo de la programo Chapelilo.

http://bertilow.loka/komputo/openoffice.html#makrooj

Ghuu!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-05-19 Thread Bertilo Wennergren

Mi skribis:


TIm:



  Cxu eblus facile aldoni konvertadon al html-formato kiel mi faris
  en la retpagxo http://users.pandora.be/esperanto/fleja/enhavo/
  computer/konvertilo.html ?



 Tio ja estus valora aldono al la makrooj, ĉu ne?



Facile aldonebla.


Mi ĵus alŝutis novan version de mia makro-paketo. Ĝi enhavas du
pliajn makroojn al kaj de HTML-aj numeraj signoreferencoj.

 http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj

Ĝuu!

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-05-17 Thread Bertilo Wennergren

TIm:


 Cxu eblus facile aldoni konvertadon al html-formato kiel mi faris
 en la retpagxo http://users.pandora.be/esperanto/fleja/enhavo/
 computer/konvertilo.html ?



Tio ja estus valora aldono al la makrooj, ĉu ne?


Facile aldonebla.

Bertilo


Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-09 Thread Bertilo Wennergren

Jen kelkaj korektindaĵoj en la teksto:

 falsigita - falsita

 malkovri kiuj - malkovri, kiuj

 instalita je komputilo - instalita en komputilo

 la interreton - la Interreton

 instali piratmalkovrilojn je hejmaj komputiloj
 - instali piratmalkovrilojn en hejmajn komputilojn

 tre simila en eblecoj - tre simila laŭ ebloj

 Per OpenOffice.org 2, eblas fari ĉion
 - Per Openoffice.org 2 eblas fari ĉion

 montris ke - montris, ke

 10-foje malpli - 10-oble malpli

 86% de uzantoj - 86% el la uzantoj / 86% da uzantoj

 Vi rajtas uzi tiom longe kiom vi volas
 - Vi rajtas uzi ĝin tiel longe kiel vi volas

 Kune, ni povas helpi - Kune ni povas helpi

 lauxlegxe - laŭleĝe

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-09 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko Agu
laŭleĝe. Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du
pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi
troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo Novaĵoj.
http://eo.openoffice.org/kial.html


Tamen ankoraŭ korektu la jenon:

 Microsoft lanĉis ofensivon por certigi ke ĉiuj ekzempleroj de sia
 programaro estu laŭleĝaj.

 - ... de ĝia programaro ...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Tim:


Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis
en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ
tiu tre baldaŭ ripariĝos.


Mi estas sufiĉe certa, ke ooo-base estis plene tradukita antaŭe.
Nun mankas en ĝi 512 mesaĝoj.


Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari
same de tempo al tempo.


Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi
Launchpad-on. Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi
mesaĝojn. Se aldone nin daŭre minacos perdo de la datumoj...

Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo?

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?


Cvana laŭ http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana;.

Se lingvo mankas en http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html;,
oni povas serchi en http://www.geocities.com/ikeldv/etnoglosaro.html;.


3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]


locale estas lokaĵaro


4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]


Okcident-Eŭropa. La interkrampaĵon ni ne traduku.


4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne
estas Norvega.]


Ne uzu Ŭesta!

Nordic ĉi tie ŝajnas celi la landaron Svedujo, Norvegujo, Danujo kaj
Finnlando. Tiam traduku per Skandinavujo (aŭ Skandinavio).
Finnlando estas parto de Skandinavujo laŭ ties plej vasta difino. Unu
alternativo estas Nordio, sed al Nordio apartenas ankaŭ Islando.
Alia alternativo estas Nord-Eŭropo aŭ norda Eŭropo, sed tio estas
ankoraŭ pli vasta.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


 5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia
 PO-dosiero sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio.
 Signifo?]
 ...
 Jen klarigo pri la signifo:
http://realworldstyle.com/hang_punct.html


Jen alia:

http://www.markboulton.co.uk/journal/comments/five_simple_steps_to_better_typography_part_2/


 Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon
 por la interpunkcioj.



Mi atendas ideojn.


Ĉu eble negativa interpunkcimarĝeno?

Aliflanke, se oni legas en la helpo de Ooo, ŝajnas, ke hanging
punctuation praktike estas io sufiĉe limigita en Ooo. Temas nur pri
komoj kaj punktoj fine de linio, kaj (kial?) nur en tekstoj en Aziaj
lingvoj.

Tiu nocio (nova por mi!) egege similas al tio, kion la Germanoj
nomas optischer Blocksatz. Tute hazarde (sen ajna rilato al nia
nuna diskuto) mi ĵus legis pri optischer Blocksatz en diskuto pri
OpenOffice.org:

 http://www.oooforum.org/forum/viewtopic.phtml?t=35707

Ankoraŭ mi ne scias, kiel nomi tion en alia lingvo ol la Germana.
Kiel en la Angla? Kiel en Esperanto? Mi ankaŭ ne scias, ĉu eblas uzi
optischer Blocksatz en OpenOffice.org. Ŝajne ne...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj

2006-04-25 Thread Bertilo Wennergren
Mi komentas nur tiujn terminojn, pri kiuj mi mem havas klaran opinion.

Leo De Cooman:

  162 Start on click - Starti je alklako / Startigi per alklako?
 Startigi per alklako

je alklako (au pro alklako)

  179 Quarter spin - Kvaronturno
 Turnkvarono? Kvarona turno? / revolucio?

Normalas kvaronturno.

  180 Half spin - Duonturno
 Turndunono? Duona turno? / revolucio?

Normalas duonturno.

  223 Trigger - Ekagi
 sxalti? aktivigi? Altempigi (en oscilografo)?

Kredeble ekigi.

  263 Rewind when done playing - Rebobeni kiam spektita
 Rebobeni post spekto / spektigo / finiĝo?

rekurigi...

  287 On click - Je alklako
 Per alklako?

je alklako (au pro alklako)

  2255 Kanxi Radicals
 Kancxiaj Radikoj? Radikaloj?

La baza vorto estas simple China signo.
La China esprimo hànzì signifas lauvorte Chinsigno.
La Japana vorto Kanji signifas lauvorte Chinsigno.
En la Korea oni parolas pri Hanja, lauvorte Chinsigno.
(Chiuj tri variantoj China, Japana kaj Korea skribighas per
la samaj du Chinaj signoj.)

Kredeble radikalo estas akceptebla vorto por la koncernaj bazaj
elementoj de Chinaj signoj, sed pri tio mi malcertas.

  2256 Ideographic Description Characters - Ideografiaj
  Priskribosignoj

Jes.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] ooo-math: traduko de angle bracket k.a.

2006-04-18 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 #271 angle brackets: angulaj krampoj; ortaj krampoj? vere ili ne
 estas ortaj - nur sugesto

El PIV2005:

  kramp/o [...] rondaj (( )), angulaj ( ), rektaj ([ ]),
  kunigaj ({ }), malferma, ferma krampo, ekkrampo, finkrampo

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-04-11 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 Joop Eggen wrote:

 Mi trovis informon pri operacioj seek kaj tell. Temas pri
 streams. Laŭ mia kompreno seek movas virtualan kursoron al
 dezirata pozicio, dum tell diras kie la virtuala kursoro situas.
 Do, kiel diri diru kie la kursoro situas en unu vorto? pozicio?
 Ĉu la alilingvaj teamoj tradukis ĝin?

Tio sonas kiel teknikaĵoj, kiujn uzanto de Ooo neniam bezonas legi
nek kompreni. Se estas tiel mi proponas ne traduki tiujn vortojn,
sed eble nur meti ilin inter citilojn, almenaŭ nun provizore.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard

2006-04-08 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi
 ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej
 kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus
 esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj
 preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ
 mi, ne.

Verŝajne plej ofte estas ĝuste tiel, kiel vi diras.

 Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por
 nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en
 la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.
 Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo
 estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj
 esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas
 komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco.

 Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas
 malferma al plua diskuto.

Kredeble la okazoj, kiam normala vere tute konvenus, estas tre
malmultaj. Tial kredeble vi pravas. La uzantoj do ĉiuokaze devos
lerni almenaŭ proksimume kompreni, kion signifas defaŭlta, kaj
tial ne havos sencon ĝin eviti en tiuj malmultegaj okazoj, en kiuj
tio eblus.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard

2006-04-07 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia
 OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj?
 Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.)

Bona demano. Malfacila demando.

Unu konsidero povas esti, ke kredeble multaj ordinaraj uzantoj tute
ne scias, kion signifas defaŭlta. Tial povas esti inde preferi
normala, kiam ne nepre devas esti defaŭlta.

La Angla default estas, se mi ne eraras, pli vastasenca ol la
Esperanta defaŭlta, kiu estas nura faktermino komputa. Estus
malbone, se la uzantointerfacon de la Esperanta Ooo komprenos nur fakuloj.

Kredeble sufiĉe ofte normala bone trafas, kaj tiam - laŭ mia opinio
- indas ĝin uzi.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


[eo-dev] Duobla - Duopa

2006-04-03 Thread Bertilo Wennergren
En pluraj lokoj en la Terminaro mi trovis la vorton duopa,
kie mi atendis trovi duobla, ekz.:

  msgid Double
  msgstr Duopa

  msgid Double Arrow
  msgstr Duopa Sago

  msgid Double Dot
  msgstr Duopa Punkto

  msgid Double Lines
  msgstr Duopaj Linioj

Ĉu temas pri konscia elpensaĵo aŭ pri simpla eraro?

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Set

2006-04-02 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Indas noti, ke la vorto set estas tiu, kiu kutime okupas la plej
 grandan spacon en anglaj vortaroj, ofte pluraj paĝoj nur por tiu eta
 vorto. Ĝi havas tiom grandan nombron* da signifoj kaj diversaj uzoj,
 ke ĝia senco en izolita frazo ofte estas nedivenebla. Ne estas tre
 mirinde, do, ke ni havas problemojn traduki ĝin.

 *Ĉu mi devintus akuzativigi grandan nombron ĉi tie, aŭ ne?

Jes, nepre.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Kiel traduki extension

2006-04-01 Thread Bertilo Wennergren
Joop Eggen:

 Mia persona prefero estas kromnumero, sed ankaŭ numersufikso
 ne estas malbona.

Prave. Ambaŭ estas tute bonaj.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


[eo-dev] Set

2006-04-01 Thread Bertilo Wennergren
En la Terminaro mi trovis la du jenajn aferojn:

  msgid Set defaults
  msgstr Agordi defauxltojn

  msgid Set Input Mode
  msgstr Agordi Enigan Moduson

Ŝajnas al mi, ke la du set havas malsamajn sencojn. En set
defaults temas efektive pri agordado de la defaŭltoj: oni elektu,
kiaj ili estu. Sed en Set Input Mode temas laŭ mia kompreno pri
ŝaltado de la eniga moduso (hmm... tio estu reĝimo, ne moduso!):
oni povas elekti, ke eniga reĝimo estu aktiva. Ne temas pri elektado,
kiel funkciu la eniga reĝimo.

Estu do:

  msgid Set defaults
  msgstr Agordi defauxltojn

  msgid Set Input Mode
  msgstr Sxalti Enigan Regximon

Ĉu ne?

Eble estas aliaj similaj okazoj. Do, ni atentu pri la aktuala senco de
la verbo set.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] 'po'

2006-03-29 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 Bertilo Wennergren wrote:

 Fakte eĉ ne unu fojon li uzis akuzativon post po. Mi ja donas
 unu tian ekzemplon en PMEG. Mi ĝin citis laŭ la Oficiala Verkaro,
 sed mi ĵus trovis la efektivan originalan tekston, kaj tie la
 N-finaĵo ne aperas!

 Dankon pro tiu informo. Nun mi certe ne uzos akuzativon kun po. Mi
 scivolas ĉu kaj kial iu korektis tiun frazon de Zamenhof.

Certe temis pri neintenca fusho, char en tiu sama Oficiala Verkaro
redaktita de unu persono, aperas multaj aliaj similaj po-frazoj, en
kiuj oni ne aldonis tian N-finajhon.

Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-03-29 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

 Kiel ni traktu la jenajn?
 OpenDocument file #1393 ktp

Kredeble ni devas trakti OpenDocument kiel propran nomon
ne-Esperantigindan. Do: OpenDocument-dosiero k.s.

 wildcard - ĵokero (laŭ KL)

Certe.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-28 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon

 PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu
 ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?

Nenio aparte ŝoka pri tio. Ĉi-kaze (aŭ ĉikaze) = en tiu ĉi kazo.
Tamen klasike oni uzu okazo: en tiu ĉi okazo = ĉi(-)okaze. La
vorto kazo havas origine nur signifon gramatikan, juran kaj medicinan.
Sed multaj uzas ĝin nun pli vaste. Mi ne konsilas tion imiti, sed
temas pri tre ofta nuntempa uzo, kaj tial mi tion ankaŭ ne kondamnas.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places?

2006-03-28 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara
 esprimo ekzistas?

Estante iom stulta pri matematikaj fajnaĵoj, mi ĵus sendis demandon
pri tio al Sergio Pokrovskij kaj Marc Bavant, kiuj estas specialistoj.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Tradukdemando:

2006-03-28 Thread Bertilo Wennergren
Joop Eggen:

 Ankaŭ ekzistas la oficiala:
 medium = datumportilo

Jes. Jen ankoraŭ io alia: disko, disketo, memorbastoneto... =)

Estas kapoturne kiom da diversaj signifoj ekzistas por la vorto
medium/media! Tio certe ne faciligas nian tradukadon. :(

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Konfigur(ajh)o

2006-03-26 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Sed laŭ viaj, karaj skipanoj, ĉu konfiguri = agordi aŭ ne?
 Antaŭdankon pro la respondoj.

Ŝajnas al mi, ke temas pri la samo, kaj ke agordi devas sufiĉi.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


Re: [eo-dev] Aliaj tradukoj: ne nepre fidindaj

2006-03-25 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Bertilo: mi petas, ke vi re-rekonfirmu por ni, ke la germana traduko
 Resume ohne Fehler havas la nuran signifon Daŭrigi... kaj ne
 Vivprotokolo Antaŭdankon.

Mi demandis al mia edzino, kiu re-re-rekonformis, ke Resümee
signifas nur resumo au vivprotokolo kaj nenion alian. Pri
daŭrigi tute ne povas temi. Se iu skribis Resume ohne Fehler au
Resümee ohne Fehler, tio nepre estas fuŝega traduko.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


[eo-dev] User-defined

2006-03-20 Thread Bertilo Wennergren
En la Terminaro mi trovas plurajn okazojn de Per uzulo difinita k.s.
por User-defined.

Mi pensas, ke tio estu De uzulo difinita, chu ne? La uzulo ja ne
estas ilo por la difinado, sed tiu, kiu difinis. Do io estis difinita
(fare) de la uzulo (per Ooo...).

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] NUNA STATO KAJ VENONTECO DE LA PROJEKTO (estis: ooo versio 2.0)

2005-11-21 Thread Bertilo Wennergren
Tim Morley:

 Pri grando/grandeco, largxo/largxeco ktp. laux mi ne vere gravas ;
 tio estas demando pri cxiutaga uzado de Esperanto, ne farenda decido
 pri faka termino, do mi tutkontente akceptus ambaux.

Estas prave, ke en la chiutaga lingvo oni ne chiam distingas inter
grando kaj grandeco. Tamen estos bone, se en la traduko de Ooo vi
provos apliki la jenan distingon:

  grando = dimensio tia kaj tia
(grandon havas kaj grandaj aferoj, kaj mezgrandaj, kaj malgrandaj)
Mi mezuris la grandon de la objekto.
(Sekve ne uzighas la vorto malgrando.)

  grandeco = la eco esti granda (ne malgranda)
(nur grandaj aferoj havas grandecon)
Min imponis la grandeco de la objekto.
Min surprizis la malgrandeco de la objekto.

Simile pri largho, longo, alto k.a.

Tio kredeble signifas, ke en la tradukado de Ooo uzighu precipe
grando, largho, longo kaj alto. Ja ne malbonas, ke la uzindaj
vortoj estas malpli longaj ol la neuzindaj.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Malklaraj terminoj

2005-03-22 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

 Krom tio, Bertilo, cxu vi vidas aliajn dubindajxojn?

Ne.

 Kaj kion vi
 opinias pri tiuj terminoj, pri kiuj mi ne donis opinion en mia 
 kolumno de la tabelo?

Mi opinias, ke la terminoj en la kolumno OOo:Eo uzas estas
preferindaj. Gratulon pro bona laboro!

-- 
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]