Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?

2009-12-16 Thread Tim Morley

On 16 Dec 2009, at 12:56, Joop Eggen wrote:

Mi pensis pri skalilo asocie al rulumskalo (scrollbar), sed  
tradukis laŭ komputeko per
ŝovilo (uzata en KDE): [en] slider, [nl] schuifregelaar, [de]  
Schieberegler, [fr] curseur.


El la du terminoj, mi preferas ŝovilon, ĉar slider povas utili  
por pli diversaj aferoj ol nur skaligo.


Versio 3.2 estos publikigata iam en januaro. Do mi ne havas grandan  
esperon rondigi la helpon, tamen ĝia traduko progresas. Mi esperas  
ke estas en ordo inkluzivi la helpon, ĉu?


Jes, certe. La plimulto nun estas tradukita, do eventuala  
helpserĉanto plej verŝajne trovos helpon en la ĝusta lingvo. Ne  
utilas forigi ĉion pro manko de malgranda parto.


Mi memoras nebule ke antaŭe oni argumentis, ke duontraduko aspektas  
tro fuŝa.


Se nur malgranda kvanto estas tradukita, jes, tio aspektas iom fuŝa  
(kaj mi ne ŝatus, ke tuj evidentaj partoj de la interfaco restu  
netradukitaj). Tamen, se la granda plimulto estas tradukita, kaj  
ĉiuj ĉiutagaj, tuj-videblaj partoj estas bone faritaj, do kelkaj  
mankoj en la helpteksto — kion multaj uzas nur tre malofte — estas  
tute en ordo, laŭ mi.


Tamen sen granda aktiveco, pli granda teamo, ni eĉ perdus la  
impeton se ni ne publikigas ankaŭ la helpon. Kiaj estas la opinioj?


Mi taksas la aktualan laboradon tre kontentiga, kaj mi tre ŝatus vidi  
publikigitan, facile troveblan kaj elŝuteblan E-lingvan version  
k.e.p. baldaŭ. (Se estus kelkaj test-versioj antaŭe, por trovi la  
plej evidentaj eraroj, tio multe helpus!)


Do jen mia opinio. Ne hezitu konsenti aŭ malkonsenti, laŭ via plaĉo!


Tim




-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org



Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-04 Thread Tim Morley

On 2 Nov 2009, at 21:25, Donald Rogers wrote:

Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809  
http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809: support for msgctxt  
field

severity = wishlist


Mi konsilus, ke vi taksu ĝin pli ol wishlist. La fakto estas, ke  
OpenOffice.org (kaj sendube pli kaj pli da aliaj projektoj) nun uzas  
la nova dosierformato, kiun la aktuala versio de Lokalize eĉ ne  
kapablas malfermi. Ĝi do estas senutila ĝis kiam oni adaptas ĝin al  
la nova formato.


Wishlist estas por ne vere gravaj ideoj, kiuj estus bone se  
eventuale iu havus la tempon fari ilin. Sed tiukaze, tio estas pli  
proksima al showstopper, ĉar vi simple ne plu povas uzi la programon.



Tim



-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org



Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-04 Thread Tim Morley

On 29 Oct 2009, at 12:57, Joop Eggen wrote:


Bonvolu reagi kiel progresi kun la msgctxt-problemo.


Mia propono estus, ke ni simple uzu tekstoredaktilon (Emacs, vi,  
UltraEdit, Notepad++, a.s.) ĝis kiam aperas novaj versioj de niaj  
preferataj .po-redaktiloj.


Laŭ la retejo de poEdit, ĝi jam povas akcepti la msgctxt-aĵojn  
senŝanĝe (ekde la versio 1.3.8).



Tim





Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-04 Thread Tim Morley
Kaj mi volas nur aldoni, ke mi estas tre tre kontenta vidi denove  
agadon en tiu ĉi projekto. Ĝi estas tre kara al mi, eĉ se mi ne plu  
trovas la tempon por multe okupiĝi pri ĝi, do mi elkore dankas al  
Joop, Donald kaj la skipo pro la nova laboremo!



Tim




-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org



Re: [eo-dev] Versio 3.1

2009-06-09 Thread Tim Morley

On 9 May 2009, at 02:03, Joop Eggen wrote:

mi esperas - post tiom da paŭzo - ke mi retrovis la ĝustan  
dissendoliston.


Ĝuste, jes, malgraŭ la ĝisnuna manko de respondo.

Antaŭe mi diru, ke ĉio aspektas daŭrigebla, kaj kun rezultoj.  
Tamen mi faris iomete, kiun mi volas sciigi al la skipo.


Bonege. Daŭrigu, mi petas...  :o)

Mi eĉ sukcesis ĝisdatigi (nur ĉe mi hejme) version kun la novaj  
tekstoj.


Tre bone. Mi ne scias, ĉu vi malkovris mian skripton:
http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/gxisdatigi_po-ojn
aŭ ĉu entute ĝi nun helpus, sed ne hezitu alŝuti viajn ĝisdatajn  
dosierojn al la svn-deponejo.


Mi kunsendas ekranfoton sur kiu vi povas vidi kelkajn statistikojn.  
Ĉio ŝajnas relative pozitiva.


Mi bedaŭrinde ne ricevis la foton, sed mi tre feliĉas, ke ĝi bele  
aspektas.



Tamen kelkaj fenomenoj, kiujn mi ĝis nun konstatis:
En la tiea Esperantoversio (.sdf) kelkaj tekstoj finiĝas per  
eksklamsigno, kiel Kopii: $1!.


Ĉu en .sdf kreita de vi, aŭ ĉu ankoraŭ en la malnova kreita de mi?


La x-konverto ne okazis.


Provu tion:
http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/seniksigi

Oni nun uzas msgctxt ... anstataŭ msgid kun _:  
undo.src#STR_DELETE_UNDO.string.text\n (msgctxt + msgid = unika  
ŝlosilo por traduki).


Tre bone. Mi supozas, ke jam ekzistas skriptojn por konverti unu al  
la alia, verŝajne en la Translate Toolkit:

http://translate.sourceforge.net/wiki/toolkit/features
sed mi ankoraŭ ne kontrolis.

Krome al kelkaj _: ... tekstoj mankas fina \n kio ŝajnas eraro  
formanĝanta la tradukon.


Estas kondiĉo en .po-dosiero, ke fina \n devas okazi en ambaŭ  
msgid kaj msgstr, aŭ en neniu el la du. Se unu havas kaj la alia ne,  
tio estas eraro.


Tamen pri tio en la _: ... linioj, mi ne scias.

Pro tio mi ne povis plu uzi poEdit, kaj trovis gTranslator kaj  
precipe Lokalize adekvataj. Kompreneble oni ankaŭ povus  
retrokonverti la novan msgctxt.


Kiel simple Emacs-uzanto, mi ne ŝanĝos miajn kutimojn.  :o)

Mi ankoraŭ ne esploris, kiel resendi la po-dosierojn; mi demandas  
nun.


Se vi ankoraŭ ne ricevis respondon, mi povas doni al vi tiun de  
antaŭ kelkaj jaroj. Tiutempe, oni diris al mi, ke mi alŝutu ĝin al  
iu interreta loko mia, kaj kreu specife priskribitan cimraporton por  
doni al ili la adreson, kie ili trovu la dosieron. Jen ĝi:

http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=78638
Kopiu min en mesaĝoj pri tio, kaj mi povos aldoni komenton tie por  
indiki novan adreson vian se vi volas.


Krome ni en nia subversia deponejo devus fari branĉon 2.4 kun la  
malnovaj dosieroj.


Ĝuste.

Krome ni devas kontroli ĉu ĉiu redaktilo plu uzata jam regas  
msgctxt.


Ŝajne, ke poEdit ankoraŭ ne povas, sed vi jam menciis du, kiuj  
funkcias, kaj evidente iu ajn tekstoredaktilo sufiĉus.


Fine mi ŝatus eltrovi kiel partopreni kiel oficiala, menciata,  
videbla lingvo.


Estas du niveloj de tio. Ni jam estas agnoskitaj kiel unuanivela  
skipo -- nur post tio ni ekhavis la retejon http://eo.openoffice.org/  
-- sed por iĝi duanivela projekto, kiel granda lingvo, ni devas  
fari amason de quality assurance, kaj bedaŭrinde estas tio, kio  
malkuraĝigegis min pri la tuta projekto. Mi delonge provis ekkompreni  
kion ni faru, multe legante ĉi tie:

http://qa.openoffice.org/
sed finfine rezignis pri la tuto. Bonan ŝancon al tiu, kiu reprenas  
tiun rolon!



Tim





PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] OpenOffice versio 3.0 eldonita hodia ŭ

2008-10-30 Thread Tim Morley

On 16 Oct 2008, at 08:36, Joop Eggen wrote:


Halo, ni vivas.


Ankaŭ mi ankoraŭ ne mortis.  :o)  Ankaŭ mia intereso pri la  
projekto tute ne mortis, sed, kiel ĉiam, tempo mankas. (Mi kulpigas  
la infanojn!)


En OOoEoTerminaro.po la komune decidataj termintradukoj  estas  
listigataj.


Mi dirus, ke tio ne plu estas la plej bona fonto; ĝi ne nepre  
aktualiĝis kun la cetero de la dosieroj. Pli bone estas uzi http:// 
komputeko.net



Tim, ĉu meritus entrepreni tiun konvertprocezon mem?


Jes. Jes. Certe.


Mi ne disponas pri multa tempo, sed mi volontas.


Ne multa jam estas pli ol nenia, do jes, bonvolu. Se vi havas  
demandojn, mi provos helpi el mia memoro. Mia skripto gxisdatigi_po- 
ojn verŝajne helpos al vi, sed notu, ke pli oficiala (kaj verŝajne  
pli dependinda) samfunkcia skripto ekzistas en la translate-toolkit.  
Notu ankaŭ, ke la argumentoj listiĝas en malsama ordo en mia skripto  
ol en la oficiala.


Tiel ankaŭ la scipovo daŭre troviĝas en la teamo, eĉ kun notoj  
miaj. Dependas de la amplekso. Se vi bonvolus ripeti...


Mi tutkontente transdonus la taskon al iu alia, ĉar jam delonge mi ne  
havas la tempon priatenti tion.


Mi antaŭĝuas la revigligon de la grupo!


Tim





PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Prelego pri OOo dum Internacia Festivalo en Düsseldorf Germanio, jarŝanĝe 2008-2 009

2008-10-30 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 16 Oct 2008, at 08:51, Joop Eggen wrote:

Mi estas petita prelegi pri la simpla uzo de OpenOffice kiel  
alternativo por MS Word kaj kompanio. Kun emfazo pri la Verkilo.  
Sed Prezentilo ankaŭ ŝajnas utila.


Tre bone. Mi emfazus:
 -- la fakton, ke ĝi sufiĉe bone uzas MS-ajn dosierojn -- ne malpli  
fidinde ol la diversaj versioj de MS Office mem.
 -- la longdaŭron de la kreitaj dosieroj; ĉu vi jam provis malfermi  
dokumenton kreitan antaŭ 10 aŭ 20 jaroj? La malferma dosierformato  
multe helpas tiurilate, kaj tio gravas por iu ajn uzanto --  
registara, firmaa, eĉ unuopula.
 -- la familiarecon de la interfaco, kun sufiĉe multaj etaj  
plibonigoj, ekz. la nova zum-rulilo, la arigo de signo, alineo,  
paĝo en la menuo Formato, k.s. (Kion faraĉas Paĝa aranĝo sub  
la menuo 'Dosiero' en Word?!)


Mi faros iom da reklamo por OOo, bone ĉar ja nun estas version 3.0.  
Se iu povas kontribui ion, eĉ nur fragmenta verkaĵo, ĉiam tio  
bonvenas.


Tamen pri la E-o-versio mi inklinas diri ke ekzistas en beta-formo  
sub linukso, almenaŭ, tamen eĉ tio jam estas tro riska. Eble la E- 
o-versio ekmalaperas pro la 3.0-a versio.


Mi certe ne volas, ke ĝi malaperu, sed mi agnoskas, ke mi ne faris  
multon por eviti tion ĝis nun. Vi povas diri, ke antaŭa versio  
ekzistas en uzebla formo en Esperanto, kaj ke la 3.0 prilaboriĝas  
(se vi ja ekis la ĉi supre menciitan laboron antaŭ tiam!)


Mi ŝatus povi disdoni almenaŭ malnetan version sur KD. Kion vi  
opinias?


Se vi celas ĝeneralan publikon, neteknikemulojn, estus bone se la  
disdonotaj KD-oj aspektus iom profesia, ne nur KD-ROMo kun la mane  
surskribitaj vortoj OpenOffice.org -- bonega kaj senpaga! Se vi  
vendas la ideon pri ĝia egaleco kun la MS-aĵo, ĝi aspektu  
almenaŭ iom tia. (Jes, tio kostus iomete da mono, sed estus utila  
elspezo.



Tim


PS Vi ne diris en kiu lingvo vi faras tiun prezentaĵon; ĉu ĝi  
fariĝos al esperantlingva publiko, aŭ al vialingva publiko ĉe  
esperanteca evento, aŭ ĉu temas nur pri OOo kaj tute ne pri Esperanto?


-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.7 (Darwin)

iD8DBQFJCddF4qQfaYPSZYwRAtoZAJ9eo6TW8OcMlus02TPUXbgP+9uxcgCgg9+0
mRRo5GuzfM3yEk9J+JLNYqo=
=5O61
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] OOo versio 2.4.0 en.us disponeblas

2008-04-03 Thread Tim Morley

On 30 Mar 2008, at 00:18, Donald Rogers wrote:

Mi rimarkis ke OOo versio 2.4.0 disponeblas. Kiel tio infuas nian  
laboron? Ĉu la nova versio estos en Ubuntu 8.04? Ĉu ni devas  
rekomenci per nova dosieraro?


Pri Ubuntu, Joey scias multe pli ol mi, sed pri la traduko mem, ni  
devos ĝisdatigi niajn tradukdosierojn. Tio sendube svagigos kelkajn  
jam tradukitajn frazojn kaj aldonos kelkajn novajn netradukitajn, sed  
normale ne tro multaj.


Mi bedaŭras, ke mi iom neglektis OOo:Eo dum kelkaj monatoj, sed tre  
kontentas, ke Joop, Donald, Dominiko kaj aliaj daŭre kontribuadas. Se  
vi ne konscias pri al daŭra aktivado (kaj estas vere, ke tiu ĉi  
listo ne vidis multajn mesaĝojn lastatempe) vi uzu svn-klienton por  
rigardi la historion de la dosieroj ĉi tie:

http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/helpcontent2/source/

Post la venonta semajno aŭ du, kiuj estos iom ŝarĝitaj, mi intencas  
denove reveni al OOo:Eo, ĝisdatigi la .po-dosieraron en la deponejo,  
eble eĉ peti kompilon de test-versio de la programaro per kio oni  
povos facile identigi frazojn en la menuoj kun tiuj en la .po-dosieraro.


Ĝis baldaŭa reskribo!


Tim





PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: AW: [eo-dev] nested

2008-03-09 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 9 Mar 2008, at 07:08, Donald Rogers wrote:

ĉu la stiloj devas esti strikte hierarkiaj, aŭ ĉu stiloj povas  
superkuŝi unu la alian? Tio ne estas permesata de XML, sed de OOo?

ekzemple: bla ibla bbla/ibla/b bla bla...


Laŭ mia kompreno, la hierarkio de stiloj temas ne pri apliko de la  
stiloj al teksteroj kiel vi montras ĉi supre, sed al la difino de  
tekstostiloj mem (ekz. Teksta korpo, Titolo 1, Titolo 2, ktp.)  
Uzanto povas difini stilon, kiu baziĝas sur (ekz.) la stilon Titolo  
1 sed kun kelkaj ŝanĝetoj, do oni povas diri, ke tiuj stiloj estas  
hierarkiaj.


Tiel almenaŭ mi komprenas la aferon.


Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.7 (Darwin)

iD8DBQFH09Tx4qQfaYPSZYwRAkSiAKDDPS8ICoGXlbqXfeqtWuvBgB8t9wCgm6zV
KwLcRmi9X3Z5ugkBORjdZH4=
=sDfk
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:


On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org  
versio 2.3.


Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de  
kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta  
lingvoversio en Ubuntu.


Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo  
nialingva, ĉu?



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHH0IZ4qQfaYPSZYwRAr1kAJ9IovTWm33Um62DshOxDGZ8AsXCSQCfYJOB
BHqicrXeykzFWWO6sRlboxY=
=k0Oz
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Re: to browse

2007-10-03 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 2 Oct 2007, at 07:54, Yves Nevelsteen wrote:

mi antaŭe uzis lokan foliumilon, sed pluraj esperantistoj
(inter ili Bertilo) atentigis min ke devus esti dosieresplorilo


On 2 Oct 2007, at 15:02, Bertilo Wennergren wrote:

Mi tamen havas nenion kontrau foliumado de dosieroj. Kaj foliumi
kaj esplori estas tute en ordo por mi.


Ŝajnas, do, ke estas pluraj ebloj, kaj ne vere ĝenas, ke plu  
ekzistos pluraj ebloj.


Mi konsentas kun Joop:

On 2 Oct 2007, at 15:26, Joop Eggen wrote:

Do ni venas al iomgrada konsento, lasi ĉion, kiel estas.
browse = foliumi



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHBBCq4qQfaYPSZYwRAm+1AJ9lPJ4yhLbn2CrpNfn3Tfg4+fBL3QCg9LXf
YhHcDWwd4dB8Re5tf9c1/DI=
=6O/k
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] to browse

2007-10-01 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 29 Sep 2007, at 16:29, Yves Nevelsteen wrote:


Pluraj esperantistoj al mi sciigis ke oni
neniel foliumas dosierojn en dosierujo.


Mi neniel komprenas kial ne. Se oni foliumas la paĝojn (la foliojn)  
de libro por serĉi ion en ĝi, ŝajnas al mi tute akcepteble etendi  
tiun signifon al dosieroj -- oni foliumas dosierojn por trovi tion.  
(Ke dosieroj estas en dosierujoj ne povas esti problemo, ĉu?)



Oni ilin ĉu esploras, ĉu traserĉas.


Ankaŭ tiuj vortoj estas tute akcepteblaj, sed kial forpuŝi foliumi?

Se oni ne foliumas en dosierujo, logike to browse a folder  
tradukiĝas do

kiel esplori (dosierujon). Ĉu?


Mi ne kontraŭus tion kiel tradukon, sed ne komprenas kial ni bezonas  
peni fari la ŝanĝon.



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHAMR64qQfaYPSZYwRAjmLAJ0dgwitAt1cVnGAV4BCmKag6jECwwCgsG7O
F1AYQ/X9smFAViyUio3h8w0=
=Who2
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj

2007-09-27 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:


Al mi plachas bildopunkto. El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.


Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.

Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo  
estas for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne  
havas svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion  
nuntempe. Antaŭdankon.



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFG/A/04qQfaYPSZYwRAjSZAJ9UMzsqybsoi1X61YPffEfD2Tf4HACfeHTO
bl2aBp/aC1yJwL5jn23/FBc=
=J8ka
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-17 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 17 Sep 2007, at 18:45, Arnold Victor wrote:


ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi?
-...
- eniga klavo
- enmeta klavo


Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj?


Se mi ne eraras:
eniga klavo = enter key
enmeta klavo = insert key


Tim


-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG7v4W4qQfaYPSZYwRAtOhAJwNorG/fDHsuKZ2vNdQjL6pEhMOuQCgraaA
fMKvIqcRJjx7SM+nzMUwYcc=
=t59L
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)

2007-09-13 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 14 Sep 2007, at 01:30, Arnold Victor wrote:

OpenOffice funkcias per X11 en Makintoŝo mem, sed la ĉapelitaj  
literoj de Esperanto kaj tuta unikodo skribeblas laŭ makintoŝa  
maniero.


Mi konsentas kun ĉio, kion skribis Arnold pri la makintoŝaj  
klavaroj, sed volas aldoni komenton pri la ĉi supra informo.


OOo ja funkcias per X11 en Makintoŝo, jes... sed ankaŭ ekzistas  
NeoOffice, alia versio de OOo, kiu aspektas kaj agas multe pli  
makintoŝece. Ankaŭ verkiĝantas vere makintoŝa versio de OOo mem,  
kvazaŭ NeoOffice ne ekzistus. Mi ankoraŭ ne vere komprenas kial...



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG6eHX4qQfaYPSZYwRAnnqAKCd4XN9Rw9jqqewjCFQUjio1I9gUQCfV3+j
JKk7wGdLoAz6q+yEBwJ5KyM=
=kRJU
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Nova testversio, nun kun ĉapeloj!

2007-09-05 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 5 Sep 2007, at 07:16, Donald Rogers wrote:


Kiam la dosieroj en SVN havos ĉapelitajn literojn?


Laŭ mia plano, neniam. Ni (almenaŭ, mi!) uzas tro da iloj, kiuj  
malbone traktas unikodon, ke estus tro peniga ĉapeligi nian fonton.


Mi havas skripton, kiu kreas la dosieron GSI_eo.sdf, t.e. tio, kion  
bezonas la kompilantoj de OOo, kaj tiu skripto prenas niajn x-ajn  
dosierojn kiel fonton kaj donas bele ĉapelitan GSI_eo.sdf.


Krome, la daŭra uzo de x-oj en la laborkopioj signifas, ke ĉiuj  
povas prilabori la dosierojn per iu ajn maŝino sen okupiĝi pri  
tajpado de esperantaj literoj (kaj tiun eblon mi jam uzis plurfoje  
ĉisomere, dum mi vojaĝis).



Tim




-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFG3oxn4qQfaYPSZYwRAtHoAKDN5BS4Jnj2Cl7ualRh+oTr1NfNswCdEPks
a8CqhdVdBSxU11+l7j4Opbo=
=sKRy
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Nova testversio, nun kun ĉapeloj!

2007-09-04 Thread Tim Morley

La unua testversio, kiu enhavas ĉapelitajn literojn ĵus aperis.  :o))

Linuksuloj elŝutu de ĉi tie:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m227/Build-1/OOo_SRC680_m227_LinuxX86-64_install_eo_rpm.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m227/Build-1/OOo_SRC680_m227_LinuxX86-64_install_eo_rpm.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m227/Build-1/OOo_SRC680_m227_LinuxX86_install_eo_deb.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m227/Build-1/OOo_SRC680_m227_LinuxX86_install_eo_rpm.tar.gz


Makintoŝuloj elŝutu de ĉi tie:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m227/Build-1/OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg


Vinzoluj... prenu bieron kaj atendu por malkovri ĉu oni kreos  
testversion ankaŭ por vi aŭ ne...


Tiu ĉi versio inkluzivas ankaŭ ĉiun korekton, kiun ni faris ĝis  
nun, sed dum la unuaj dek minutoj de uzo mi jam renkontis tri aliajn  
erarojn, do restas multo de kontrollegado.


Bonan daŭrigon al ĉiuj!


Tim





PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-12 Thread Tim Morley

On 10 Aug 2007, at 22:55, Donald Rogers wrote:

Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb...  
(142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo  
estas malrapida aŭ tre uzata?


Eble ambaŭ! Laŭ mia memoro ĝi estis sufiĉe rapida por mi, sed mi  
ne vere memoras.



Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*.


Mi ne certas kiujn dosierojn vi referencas. En la dosierujo:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1
troviĝas ses esperantajn dosierojn, sed vi bezonas nur unu el ili. Vi  
elektu laŭ via komputila sistemo.


Por Windows-uzantoj, vi elektu:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OOo_2.3.0_070807_Win32Intel_install_eo.exe


Linuksuloj elektu inter:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_deb.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_rpm.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_deb.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_rpm.tar.gz


Kaj uzantoj de Apple Macintosh elektu:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m225/Build-1/OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg


Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi  
ankaŭ bezonas ĝin?


Ĝi estas la makintoŝa instalaĵo de OpenOffice.org, kiun mi aktuale  
testas.  :o)



Tim






PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


[eo-dev] Ne hezitu daŭrigi!

2007-07-30 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Mi volas nur diri, ke malgraŭ la baldaŭa apero de la (mi forte  
esperas!) plene esperantigita versio 2.3 de OOo, vi ne hezitu daŭrigi  
la pluan tradukadon de la helpdosieroj kaj la eventualan korekton de  
eraroj en la aliaj dosieroj.


Eĉ se la 2.3-a estas dekoble pli bona ol la unua versiaĉo, ĝi  
sendube bezonos plian laboron, kaj venontaj versioj nepre estu pli  
komplete ellaboritaj kaj pli poluritaj, do ĉiu laboro, kiun vi nun  
faros ja helpos al tio.


Mi aktuale ferias (sed jes, ankoraŭ skribas mesaĝetojn kiel la  
ĉia!) Pro tio mi ne aktuale laboras pri OOo, sed tio ne malhelpu al  
vi.  ;o)


Amike salutas


Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGrlkL4qQfaYPSZYwRAmKUAKD5eHmrF1uiaTZ56B9DHCE0bqCdwwCbBNej
f9eBkUt0Hz1WkBxQBAlFIxM=
=ZCCS
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] major/minor -- cxefa/??

2007-07-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Do mi akceptas la popularan voĉdonon.  :o)


Tim


On 20 Jul 2007, at 08:28, Yves Nevelsteen wrote:

mi konsentas kun Joop, kroma estas suficxe tauga traduko de  
minor, pli

bona ol malcxefa

Yves

2007/7/19, Joop Eggen [EMAIL PROTECTED]:


Tim:
 Sed nun mi pensas: ĉu malcxefa ne estus pli bona ol kroma?  
Ĝi certe

estas pli klara kiel kontraŭo de cxefa, ĉu ne?

Mi multe pli preferas kroma ol malcxefa.
Eble sub- aux suba (dokumento/versio) estus pli ordinarlingvaj ol
kroma aux malcxefa, kaj mi komprenas la gxustecon cxe  
malcxefa krado
(subranga krado??). Tamen kroma suficxas kaj estas suficxe  
vaste uzata

kiel kvazauxprefikso en kromnomo k.a.


Joop



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGpi6U4qQfaYPSZYwRAhlvAKCDNjRyd2FnSC427RFOJXOxOaIPdQCgyuGJ
4a30fUj3951IAiyzHNlhZTw=
=tEZc
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-24 Thread Tim Morley

On 22 Jul 2007, at 09:11, Joop Eggen wrote:

Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon:  
ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun  
fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata.


Vidu mian skripton cxie-retrovi-tradukojn, kune kun retrovi- 
tradukojn.awk, en la svn_root/trunk, kiun mi verkis por plejparte  
solvi tiun problemon. Ĝi serĉas eksdatajn tradukojn, markitajn per  
`#~', kaj provas remeti ilin (ene de la sama dosiero) en aktualajn  
tradukojn, kie troviĝas precize la sama tradukenda linio kune kun  
fontreferenca linio.


Estis sufiĉe ofta kazo post la antaŭnelonga ĝisdatigo: plurfoje la  
sama frazo kun diversaj fontreferencoj, kaj la sama frazo sen  
fontreferenco jam tradukita, sed nun eksdata; pro tio mi verkis la  
skripton, kaj mi havas la impreson, ke ĝi sufiĉe bone funkciis.  
(Ĉiukaze estas centoj malpli da tradukendaĵoj post kiam mi uzis  
ĝin, kaj ĉiu kazo, kiun mi kontrolis estis bona).


Fakte, jam havante tiun skripton, kiu serĉas msgid-mesaĝojn kun  
fontreferencoj, mi povus adapti ĝin por trovi tion, kion vi mencias  
-- kazojn, kie la traduko malsamas por sama angla frazo. Tio tamen ne  
nepre estos eraro -- la entuta kialo por la enmeto de tiuj  
fontindikoj estas por ebligi diversajn tradukojn de la sama vorto aŭ  
frazo!



Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3


Ankaŭ mi ja esperas tion!

oni povus konsideri tradukmemoron, en KBabel/poEdit, aux ilo kiel  
OmegaT, eble ecx io kiel TMX, XLIFF.


La tradukmemoro de poEdit estas sufiĉe facile uzebla, sed ne tre  
potenca, mi kredas. Laŭ mia kompreno, OmegaT kapablas trakti  
tradukmemorojn en la formatoj TMX kaj XLIFF, sed mi neniam uzis ĝin.


Alia eblo estus Pootle, iu centra sistemo, kiun establatas duon- 
oficiale ĉe OpenOffice.org mem, sed mi ne aparte ŝatas ĝin pro  
similaj kialoj kiel Rosetta -- ĝi forigas komentojn, kaj mi ne  
certas ĉu historio de dosieroj videblas aŭ ne.


Por tio, fakte, mi estis tre imponita de blame (t.e. kulpo!) --  
funkcio de Subversion por indiki kiu kulpas pri individua linio de  
iu ajn dosiero! Se mi tajpas, ekzemple:

  ~$ svn blame extensions/source/bibliography.po
mi vidas, ke Joop tradukis la tutan dosieron (revizio 34) kaj  
korektis kelkajn liniojn je revizio 186, Donald poste korektis aliajn  
(revizio 247), kaj finfine mi aldonis novajn erojn kun iliaj tradukoj  
je revizio 376.


JEN kialo uzi Subversion.  :o))

Mi dubas iom pri la kapacitoj de la diversaj programoj, sed POST  
2.3 volonte helpos esplori.


Dankon pro la propono. Utilus serĉi la nomojn de la diversaj  
programoj en la arkivoj de retlisto kiel [EMAIL PROTECTED] i.a.  
Tie certe troviĝas informoj kaj opinioj pri la diversaj ebloj.


Cxi-momente mi esperas ke la generado de la po-dosieroj kiuj parte  
entenas nur 6 tekstoj, estas en ordo.


Vi povas mem kontroli, ke la dosieroj estas ĝustformaj:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ 
SRC680_m220/Build-1/POT/OpenOffice.org-SRC680_m220-POT.tar.gz
Tie vi trovos ankaŭ testversiojn de OOo, kune kun esperantlingvaj  
pakaĵoj vindozaj, linuksaj kaj makintoŝaj. La aktualaj evidente  
enhavas nur la malnova versio de nia laboro, sed tre baldaŭ estos  
entute nova.  :o)



Tim







PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] FINTRADUKIS

2007-07-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 23 Jul 2007, at 21:02, Joop Eggen wrote:


Saluton,
escepte de helpcontent2 ĉio estas tradukita!


Hura! Irprenu la ĉampanon!  :o))

Mi prenis la liberecon laste traduki ilin. Temas laŭ mi pri XML- 
aĵoj de la dokumentformatoj de OOo, Master estas do la  
ĉefdokumento.


Vi verŝajne pravas pri la senco, sed atentu, ke master document ni  
tradukas kiel modelan dokumenton, ne ĉefan dokumenton, laŭ  
decido dum la renkontiĝo.



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGpnpn4qQfaYPSZYwRAq2mAJ9OsNG/dgG/G6a8tqDtnl/5NvyMiwCgmrCo
nbRKHOprRdGUG7SVsjyzK7c=
=aEHb
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] major/minor -- cxefa/??

2007-07-19 Thread Tim Morley

Saluton al ĉiuj.

Dum la renkontiĝo ĉe mi, unu el niaj decidoj estis la forigo de  
majxora kaj minora (kiuj, laŭ ReVo, havas nur muzikan sencon)  
favore al:

  major -- cxefa
  minor -- kroma

Sed nun mi pensas: ĉu malcxefa ne estus pli bona ol kroma? Ĝi  
certe estas pli klara kiel kontraŭo de cxefa, ĉu ne?



Tim


PS Por tiuj, kiuj ne konscias pri ĝi, la listo de decidoj troviĝas  
ĉe Google Docs:

http://docs.google.com/Doc?docid=dghh2r98_19d2v4dnhl=en_GB
La verdaj elementoj jam estas ŝanĝitaj en la .po-dosieraro; la  
dokumento poiome verdiĝas!







PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-18 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 18 Jul 2007, at 06:53, Donald Rogers wrote:

En extensions/source/update/propctrlr.po triviĝas multaj ŝtultaj,  
ekzemple:

Right - Alto
Undo data entry - Nur aldoni datumojn
Refresh form - Cxefa formularo
Post - Get;Post
Active record - Agado en rikordo
Current page - Valuta kampo
Yes - Ne;Jes


Ho, tiaj. Ili estas aŭtomatite donitaj per la ĝisdatiga skripto por  
provi helpi; ili ofte ne havas la saman sencon, sed ofte ankaŭ  
enhavas ĝustajn vortojn, kio povas esti utila.


Ni nepre kontrollegu ilin antaŭ ol forigi la svagetikedon.


Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGnd+E4qQfaYPSZYwRAnF9AKCRW4K+tt9cagqMLNTPdW9qj9iflQCg5+dt
DxDGCVNLwp9pjl3K+scP9Dk=
=XUuZ
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Limdato por la eldono 2.3 de OOo

2007-07-17 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Ĉe tiu ĉi paĝo, mi vidas, ke la venonta eldono de OOo (la versio  
2.3) aperos komence de septembro, sed la limdato por enigi niajn  
tradukojn en ĝi estas la 26-a de julio, t.e. post 9 tagoj de nun.


Problemeto estas, ke mi forestos kvar tagojn dum tiu periodo, kaj  
reforiros je la 26-a mem, sed ja intencas, dum la tago aŭ du antaŭe,  
konverti nian laboron al la bezonata formato kaj sendi ĝin al OOo por  
publika eldono kun la aliaj lingvoj.


Do: restas malpli ol 9 tagoj! Mi petas, ke vi koncentru vian laboron  
*ne* sur la helpodosieroj, kiujn ni certe ne finos antaŭ tiu dato,  
sed sur la netradukitaj novaj dosieroj kaj la svagaĵoj ekster la  
helptekstoj. Ne forgesu ankaŭ pofilter por trovi eventualajn eraretojn.


Antaŭdankon pro via daŭra laboro, kaj ne hezitu starigi demandojn al  
la listo laŭbezone.


Ĝis baldaŭ.


Tim


PS Mi ne forgesis la Google-dokumenton pri la aliaj ŝanĝendaĵoj,  
pri kiuj ni konsentis dum la renkontiĝo. Ankaŭ ilin mi faros antaŭ  
ol la Granda Sendo.




-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGnREw4qQfaYPSZYwRAtgoAKDw0ZQ9fVVCZ7re0mOJmTCqJ6BbKwCdEuR0
FOUPcsD2Mpgni98tmE2qs3k=
=NrDf
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia do sieraro

2007-07-16 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 16 Jul 2007, at 09:10, Joop Eggen wrote:

Mi iel pro la amasigxinta retposxto ne legis pri la brancxo, kaj  
ankoraux faris _ignoreblan_ sxangxon por la Vindoza instalilo.


Fakte tio estas bona testo por mi! Normale, ni povas sendepende  
labori -- vi ĉe trunk, mi ĉe mia branch -- kaj poste kunfandi la  
du fadenojn. Tio tamen starigas bezonon de pli profunda scio pri la  
funkciado de SVN, kion mi provas akiri. Havi kunfandindan sed  
bagatelan ŝanĝeton, do, estas tre bonvene por testi!


Por la brancxo oni bezonas apartan dosierujon, se oni ne jam faris  
checkout de la supra nivelo, do ne havas dosierujon /trunk.


Ĝuste tion mi ĵus skribis antaŭ ol legi vian mesaĝon. Mi kredas,  
ke estus utile rekrei vian lokan laborkopion kun la du dosierarojn  
sub unu SVN-arbo.



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGm2Dg4qQfaYPSZYwRAsAHAJ9xUqhaHOUUCsv3vRvJ3UjeMOWAtwCg8PK3
80a2LeMO6I1gC/KNfUBmnz8=
=bFR/
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] nova brancxo

2007-07-16 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 16 Jul 2007, at 22:24, Joop Eggen wrote:

Mi konstatis svage markitajn tradukojn kun \\n en E-o, kaj \n  
en la angla.


Jes, tio estas iom bagatela sed sufiĉe ĝena ŝanĝo, kiu kreas por  
ni ne malmulte da teda provlegado.


Tio estas problemo pri la svag-etikedo -- oni ne scias kial ĝi  
aperas, do oni devas ĉion tre zorge kontrollegi.


Eble estus utile perskripte ŝanĝi la \\n al \n, sed eĉ tiam ni ne  
povus simple forigi la svagetikedojn; oni tamen estus devigataj  
relegi ĉion por kontroli ĉu la angla teksto ne ŝanĝis samtempe  
kiel la \\n.  :o(  Se iu povas proponi metodon por aŭtomatigi tiun  
procezon, mi kun ĝojo verkus skripton por fari tion, sed la solvo ne  
estas evidenta al mi.



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGm+Sh4qQfaYPSZYwRApIlAKC5v95EpgW/BRBFQ+fuAAhZFnMEpACfaENu
eMi1b+DL34q68ZnQgScCnwo=
=dpzu
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosier aro

2007-07-16 Thread Tim Morley

On 16 Jul 2007, at 00:26, Tim Morley wrote:

Se neniu kontraŭas post tago aŭ du, mi transmetos ĉion al la  
ĉefa parto de la deponejo, t.e. al la trunk. Tiel ĉiu ricevos  
ĉion je sia venonta elpreno el la deponejo.


Nu, mi ne plu volas atendi.  :o)  Mi ĵus kunfandis la tuton kaj  
enmetis ĝin en la trunkon de la deponejo, do via venonta ĝisdatigo  
donos al vi amason de ŝanĝoj.


Vi trovos dekon da novaj, tute netradukitaj dosieroj grandaj kaj  
malgrandaj, kaj diversajn tradukojn nun markitajn kiel svagaj  
(fuzzy). Tiujn ni zorge kontrollegu, eventuale korektu, kaj el ili  
forigu la svagetikedon.


Ĝuu!


Tim







PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


[eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosieraro

2007-07-15 Thread Tim Morley

Saluton al ĉiuj.

Mi petas, ke vi elŝutu la dosieraron, kiu troviĝas ĉe http:// 
svn.ikso.net/openoffice/branches/po_680_m220/ kaj rapide trarigardu  
ĝin. (Se vi petas ĝisdatigon de la radika dosierujo de via SVN- 
laborkopio, t.e. la dosierujo, kie troviĝas trunk, normale vi  
ricevos tiun duan arbaron. Ĝi estas sendependa de la ĉefa arbaro (en  
trunk) kaj vi povas havi ambaŭ samtempe senprobleme).


Diru tuj al mi se vi trovas ion misan -- grandan mankantan parton de  
ekzistanta laboro, mankantajn dosierojn, malbonformatajn dosierojn,  
aŭ simile. Mi kredas, ke mi ĉion kontrolis, sed ne malhelpus pli da  
okuloj.


Se neniu kontraŭas post tago aŭ du, mi transmetos ĉion al la  
ĉefa parto de la deponejo, t.e. al la trunk. Tiel ĉiu ricevos  
ĉion je sia venonta elpreno el la deponejo.


Antaŭdankon pro via helpo.


Tim


PS Mi petas, ke vi *NE* ektraduku tiujn novajn dosierojn ĝis kiam mi  
metos ilin en trunk. Ne plikompliku la aferon por mi, mi petas!






PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


[eo-dev] Problem with po2oo script?

2007-07-01 Thread Tim Morley

Hi all.

Our team has a 100% translated UI -- at least, we would have, if  
everything from our .po files was making it into the GSI file.  :o 
(  I'm writing to ask for help in diagnosing and solving the problem.


Our .po files are here, the GSI file is here, and to get the GSI from  
the .po files, I used:

  ~$ po2oo -l eo -t en-US.sdf -i . -o GSI_eo.sdf
as described here.

In the GSI file, for about 40 lines from line 15835 onwards, the  
translations are missing. The first few are ~Help, ~File,  
Alignmen~t, ~Shapes, but in the file officecfg/registry/data/org/ 
openoffice/Office/UI.po we can find:


#:  
GenericCommands.xcu#..GenericCommands.Popups..uno_HelpMenu.Label.value.t 
ext
#:  
StartModuleCommands.xcu#..StartModuleCommands.UserInterface.Popups..uno_ 
HelpMenu.Label.value.text

msgid ~Help
msgstr Helpo

#:  
GenericCommands.xcu#..GenericCommands.Popups..uno_PickList.Label.value.t 
ext
#:  
StartModuleCommands.xcu#..StartModuleCommands.UserInterface.Popups..uno_ 
PickList.Label.value.text

msgid ~File
msgstr Dosiero

#:  
GenericCommands.xcu#..GenericCommands.Popups..uno_ObjectAlign.Label.valu 
e.text

msgid Alignmen~t
msgstr Gxisrandigo

#:  
GenericCommands.xcu#..GenericCommands.Popups..uno_PolyFormen.Label.value 
.text

msgid ~Shapes
msgstr Formoj

Can anybody suggest what we might be doing wrong? Is it a bug in the  
po2oo script? Has anyone else discovered and solved this problem  
already?


Thanks very much in advance for your help.

Cheers.


Tim
Esperanto team leader


PS Just in case my embedded links above don't make it through, here  
they are again:

.po files: http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/
GSI file: http://homepage.ntlworld.com/tim.morley2/OOoEo/GSI_eo.sdf.bz2






PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Fwd: vortaro Esperanto

2007-06-28 Thread Tim Morley

On 25 Jun 2007, at 13:45, Tim Morley wrote:

Ĉu iu, kiu scias pli ol mi pri la literumilo ŝatus respondi al tiu  
uzanto, mi petas? (Bv. kopii la respondon al la listo, por ke ankaŭ  
mi lernu!)


Mi dankas pro la diversaj respondoj al la listo, sed ĉu iu respondis  
ankaŭ al la demandinto?


Antaŭdankon ankaŭ pro tio.


Tim




Begin forwarded message:


From: Klaus Spielvogel [EMAIL PROTECTED]
Date: 24 June 2007 16:22:33 BDT
To: [EMAIL PROTECTED]
Subject: vortaro Esperanto

Estimata Tim Morley,

mi estas Klaus Spielvogel, Esperantisto el Germanio.

Ek kelkajn semajnon mi uzas la OpenOffice 2.1 version. Nun mi  
sercxas E-vortaron
pro kontroli miajn ortografiajn erarojn de miaj E-tekstoj, kiuj mi  
skribas komputile.


Cxu ekzistas vortaron por OpenOffice kiel ekzistas ankaux por  
aliaj grandaj lingvoj?


   samideane

  Klaus Spielvogel






PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] netradukitaj tekstsegmentoj

2007-06-27 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 23 Jun 2007, at 18:13, Joop Eggen wrote:


Ŝajnas, ke la problemo situas ĉe la skriptoj.


Eblas.


1. La po-dosieroj ne enhavas komencan BOM-signon.


Bone.


2. Por ~File mi trovis jenon.
   - En la .sdf mankas la Esperanta versio.
   - En la .po aperas *du* #:-komentoj.


Tiuj observaĵoj veras, sed ne nepre estas ligitaj. Ankaŭ (ekz.)  
~Author ekzistas en la sama fontdosiero, same kun du #:-komentoj,  
sed ĝia traduko ja troviĝas en la .sdf dosiero. Fakte, tio veras  
ankaŭ por ~File... (kun tri punktoj) -- ĝi estas en la sama .po- 
dosiero, kun du #:-komentoj, kaj ankaŭ en la .sdf.


Ni do serĉu alian kaŭzon. Mi daŭrigos tiun serĉon nun...


Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGgmbI4qQfaYPSZYwRAph4AKCUdhV/hptYdDqudchkoE5QneiN9ACcC5Jo
Elg36qXq2Nxg7h4UU/V5yg0=
=ONUJ
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] provlegado

2007-06-27 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

- -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 27 Jun 2007, at 18:31, Yves Nevelsteen wrote:

mi rekomencis la provlegadon, kolektante pridiskutindajxojn por la  
baldauxa

arangxo en Cambridge. La listo kreskas ;-)


Tre bone. Mi ne ŝatus pasigi la semajnfinon senlabore.  :o)


Ne-tradukado de markoj?
Cxu iam vi decidis uzi Windows, Mozilla ktp anstataux Vindozo,  
Mozilo

k.s.?


Laŭ mia memoro, ni neniam decidis pri tio. Mi ne kontraŭas la uzon  
de tradukitaj nomoj, almenaŭ por la plej konataj produktoj, ekz.  
Vindozo, Mozilo, Linukso, kaj evidente Vikipedio, se ĝi ie aperas.  
(Flanka demando: ĉu ankaŭ Ubunto...?)


La tuta demando de majusklitaj nomoj en Esperanto estas dumĉiama  
diskutaĵo, kaj neniam estis/estas konsento, almenaŭ laŭ mia scio.  
Ĉu iu povas informi min pri eventuala konsento/konkludo pri tio?



MySQL-datumbazo versus datumbazo MySQL


Tie, mi preferus la unuan (MySQL-datumbazo) ĉar ĝi estas iom pli  
klara, ĉefe por iu, kiu ne scias kio estas MySQL, sed mi dirus, ke  
ambaŭ formoj povas uziĝi senĝene, laŭ la kunteksto.


En (ekzemple) la dosiero OOo\dbaccess\source\ui\dlg.po oni miksas   
por
konekti al MySQL-datumbazo kaj konekton al datumbazo MySQL. Mi  
sxatus

unuecigi al formato MySQL-datumbazo (kun streketo), do

  - Nomo de la datumbazo Oracle -- Nomo de la Oracle-datumbazo
  - Agordi konekton al datumbazo MySQL uzante JDBC -- Agordi konekton
  al MySQL-datumbazo uzante JDBC


Tiukaze jes, faru tion -- tio koherigos la frazojn. (Aliloke, oni  
povus intence uzi ambaŭ formojn, por ke teksto estu malpli ripetema,  
se la senco restas klara).



Cxu vi konsentas?


Jes.


Tim





- -BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGgqJc4qQfaYPSZYwRAsV3AKDQnXBcC+OIzoSMTK91diocHhI8BwCfWrlr
rGGe1R9kwOvnF5i+vZJQcGI=
=gD4w
- -END PGP SIGNATURE-
-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGgqKh4qQfaYPSZYwRAk1BAJ4rpZcUtFV5T+caaO9uYJuDFqUq7ACeKnmV
GSE3SXaajctPSdKRo54Dldc=
=xGlK
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-03 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 3 Jun 2007, at 16:40, Joop Eggen wrote:


Ĉu reŝanĝi al CDE?


Ni ne traduku OOo kiel MOo, ĉu?  ;o)


-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGYzh54qQfaYPSZYwRAgqGAJ44IOYzZbTNNnKeI0vnihftJb9ogwCgl6Pa
NHRApSh265KaGZOBybm4oto=
=6sK+
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Re: [Openoffice-svn] Openoffice-svn Digest, Vol 3, Issue 72

2007-05-28 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 24 May 2007, at 13:04, Yves Nevelsteen wrote:


laux mi ni interkonsentis ke feature = eblo


Jes.

Por desktop publishing ie mi trovis la tradukon (per)komputila  
eldonado. Eble tio pli tauxgus ol surtabla eldonado, sed mi ne  
certas (mi jam multe diskutis pri la termino desktop gxenerale...).


Ankaŭ tiu estas angla termino, kiun mi taksas iom stulta -- temas nek  
pri desktop nek pri publishing.  :o(  Temas pri perkomputila  
paĝaranĝo, sed tute ne pri eldonado. (Ĉu la programo estigas  
kontrakton kun eldona firmao kaj distribuantoj? Ĉu ĝi aranĝas  
presadon de miliono da ekzempleroj? Ĉu ĝi metas reklamojn en  
ĵurnaloj? *Tio* estas eldonado.)


La vorto perkomputila tute konvenas, mi dirus. Anstataŭ eldonado,  
mi proponas... nu, mi petas ideojn...!



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGW1DG4qQfaYPSZYwRAhZZAKDIYwkNCvzpAGTre3rMzrlDqTk+yQCfR6ZO
zuDdB2f/HrGs+pe4boXo+9Y=
=AK0t
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj

2007-05-28 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 21 May 2007, at 03:02, Bertilo Wennergren wrote:

Lokokupila teksto, aŭ eble pli elegante lokokupa teksto, tute  
ne estas malbona propono.


Ankaŭ rembura teksto (antaŭe menciita) estas pripensinda.


Mi antaŭe ne konis la vorton rembura, sed serĉinte ĝin mi  
konsentas, ke ĝi plene taŭgas por tiu uzo.


Do mi elektas tion kiel traduko: rembura(j) teksto/variablo/ 
datumoj. La senco tre klaras, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la  
vorton lernos ion, kaj poste la senco tute klaros!



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGW1F44qQfaYPSZYwRArAKAKC/z6ZkOP/W8ja3exnGLyXV9CGHuwCg79Rv
ONRDeisnTNdxvuISw+bBz5I=
=svLW
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r274 - trunk/helpcontent2/source/text

2007-05-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 24 May 2007, at 01:42, Bertilo Wennergren wrote:


Nepre kun N.
[...]
Pliaj klarigoj en PMEG:


Koran dankon, Bertilo.

Venontfoje, vi plene rajtas simple afiŝi la URL-on kaj lasi nin legi  
vian jam skribitan klarigon.  :o)



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGVU574qQfaYPSZYwRAju2AJ4+EwNm+SLlEudDPbwh1rTLGBshSACfYUrF
wAG5DWVSPHvzz4cfly69CmI=
=6WeR
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r274 - trunk/helpcontent2/source/text

2007-05-23 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Koran dankon, kiel ĉiam, pro la laboro, Joop. Sekvas kelkaj komentoj.


 #: main0100.xhp#par_id3149569.2.help.text
-msgid 
-The following section lists the help topics available for menus  
and dialogs.

-msgstr 
+msgid The following section lists the help topics available for  
menus and dialogs.
+msgstr La sekvanta sekcio listigas la helptemojn haveblajn por  
menuoj kaj dialogoj.


Ne forgesu, ke ni konsentis pri sekva anstataŭ sekvanta.

+msgstr \\ahelp hid=\\\.uno:PickList\Enhavas komandojn  
aplikeblaj en la tuta dokumento.\\/ahelp\\


Jen demando pri Esperanto mem. Mi ne certas ĉu la vorto aplikeblaj  
devus havi -n aŭ ne. Mi pensas, ke jes, sed ne certas. Konsilojn mi  
bonvenigus!


Dankon.


Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGVIVr4qQfaYPSZYwRAgjnAJ9rYnKRIY1NQLQW394jzzb7EZQrPwCgvzD6
ug+ZOh0Oa9xdsYRNSoilo7A=
=1rro
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-18 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 18 May 2007, at 06:06, Bertilo Wennergren wrote:


Se temas pri mesaĝo de la programo, ke ĝi tiumomente estas okupita
pri forigado de la dosieroj, tiam la plej bona formo estas:
  Forigas la dosierojn.


Jen do kvina propono.  :o)


Mi pensis, ke pri tio ni jam havas klaran interkonsenton.


Ĉu? Kion ni konkludis, laŭ via memoro?


Tim




-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGTWn34qQfaYPSZYwRAilxAKDaz0sP7zAjfYI7B78LM+Bj4bmFpQCg5Jpt
a3NhnnVA8dIzWQk0dLVvk8w=
=QFhr
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)

2007-05-10 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 10 May 2007, at 08:27, Yves Nevelsteen wrote:


Jen bazo por iom da diskutado pri uzataj terminoj :-)

Pattern = motivo - ŝablono
Oni miksas la du en OOoEoTerminaro
Ĉu ŝablono ne ĉiam signifas template?


La problemo estas la angla vorto pattern -- estas ege malfacile  
trovi tradukon en multaj lingvoj, ne nur en Esperanto. La senco estas  
tiom larĝa, ke ĝi facile povas havi kvinon aŭ dekon da tradukoj  
laŭ la kunteksto, sen ajna atentinda problemo.



Interactive = interaktiva - interaga
en \uui\source.po oni uzas interaktiva. Laŭ PIV kaj ReVo estu  
interaga.

Ĉu? (ne aperas en OOoEoTerminaro)


Mi preferas interaga.


Graphics = grafiko - grafikaĵoj - bildoj
La tri formoj aperas en OOoEoTerminaro, ĉu ni traduku graphics kiel
grafiko kaj graph kiel grafikaĵo? (vidu
http://reta-vortaro.de/revo/art/grafik.html#lng_en)


Graphics estas iom plursenca vorto en la angla. Ĝi povas esti la  
pluralo de graphic, (add graphics to gallery, copy local  
graphics to internet) kaj tiam oni traduku ĝin kiel grafikaĵojn,  
sed foje ĝi estas kvazaŭ-sinonimo de video (graphics card) aŭ  
bilda (graphics mode).



Browser = TTT-legilo - retumilo, Web page = TTT-paĝo - retpaĝo
Laŭ mi nuntempe retumilo estas pli kutima ol TTT-legilo kiel  
traduko por

browser.


Mi ankoraŭ preferas la vorton TTT-legilo, ĉar web browser estas  
specife kaj precize tio. Mi umas rete per SVN-kliento, IRC-kliento,  
retmesaĝilo, ktp. do tiuj ĉiuj estas retumiloj. Ni ne konfuzu  
interreto kun TTT, eĉ se tio estas sufiĉe ofta eraro.



Kaj retpaĝo pli kutima ol TTT-paĝo por Web page.


Prave, sed tio ne nepre kontraŭdiras tion, kion mi diras ĉi supre.

En Komputeko troviĝas similaj tradukoj kun ret-: retejo,  
retkamerao,

retelsendi (webcast), retseminario, retkesto (webmail), retservilo,
retbutiko, retrevuo (webzine), retumejo (internet café)


retumejon mi trovas tiom ĝenerala, ke mi apenaŭ povas diveni pri  
kio temas.



retkaptejo (hotspot), retpirato, retpoŝto, retmesaĝo, retumi


Same, se mi partoprenas IRC-diskuton, ĉu mi retumas? Laŭ mi jes, sed  
tio ne kongruas kun la difino de retumilo kiel browser.


retbabili, retbabilejo, retbankumado, retlibrejo, retkomerco, reta  
lernado, retpoŝtilo, retkonekto, retumanto, retaliro, retkonekto,  
rettelefono, retservo, retmoroj,

retland(an)o, enreta konservado (online storage) ;-)


Ĉiujn aliajn terminojn mi komprenas kaj ne malaprobas.


Mi citas ankaŭ Bertilo-n el Vikipedio: Per retumilo oni aliras la
*Reton*(= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton,
novaĵgrupojn kaj
multajn aliajn aferojn. Per TTT-legilo oni aliras (principe) nur  
la TTT-on

(la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto.
Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple TTT- 
legilo, vere

kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on.


Ho bone, Bertilo konsentas kun mi.  :o)


Access = atingi - aliri
Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon  aliri  
domon; li
do konsilas ankaŭ por access uzi la tradukon aliri kaj ne  
atingi. Mi

ne certas.


Kio precize estas la malsamo inter atingi domon kaj aliri domon?  
Laŭ mia kompreno, se oni atingas ion, oni sukcese tie alvenas, sed  
aliri estas simple iri en direkto, laŭ kiu oni eventuale atingus  
la domon.


Se mi ne eraras pri tio, mi dirus, ke internet access signifas  
atingo al interreto (t.e. sukcesa 'alveno' al interreto) ne simple  
paŝoj en tiu direkto.



Drag mode = ŝovmodo - ŝovreĝimo
Mode ĉiam tradukiĝu kiel reĝimo, ĉu?


Jes.


Dummy = falsa - formala
En OOoEoTerminaro aperas falsa. Sed dummy text ne estas falsa  
teksto,
ĉu? KompLeks konsilas formala, ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne  
trovis pli

taŭgan alternativon)


Eble ŝablona teksto, se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu  
rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.



Global settings = malloka agordaro??
global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?


Ho, mi neniam pensis pri tio. Ĉu globala estas esperanta vorto,  
sufiĉe vasta rekonata?


Cxu post / majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/ 
Sxtato en
\sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda,  
sed laŭ mi

gravas elekti kaj unuecigi.


Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj  
konsentas?



Por fini, pri OOoEoTerminaro
  - ĉu estas aŭtomate kompilita listo?


Jes, la listo venas origine de Sun. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavas  
ĉiun anglan vorton, kiu aperis en la interfaco de la tiam aktuala  
versio de OOo, sen tro da ripetoj.


Tamen, la menciita aktuala versio estis antaŭ la 1.0, do nun tre  
tre malnova.



  - ĉu mi rajtas en ĝi samkiel en la aliaj dosieroj fari modifojn
  (ekzemple anstataŭi retro per reen) kaj aldoni eventuale  
mankantajn

  terminojn?


La *rolo* de la terminaro estas tiu de aŭtoritata terminologia  
referenco por la traduklaboro de la skipo, do mi respondas jes al  
via du demandoj -- jes, vi rajtas (fakte devus) fari 

Re: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-09 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 9 May 2007, at 13:12, Joop Eggen wrote:

Jen x-skriba escepto, kiun mi vidis: SXW... (StarOffice Writer  
formato laŭ mi). Atentu ankaŭ pri SxW.


Ho, jes, prave.  :-\  Hieraŭ mi (re)malkovris alian -- mallongigo  
CI por chapter info, kiun mi ŝatus lasi kiel CXI kaj ne ĈI,  
por ke iu ajn uzanto povu tajpi ĝin. Mi ankoraŭ ne certas kie ĝi  
uziĝas, do tiu escepto eble ne bezonas esti escepto.


Ĉiukaze, la via certe estas escepto, kaj ni devas trovi manieron  
eviti tiun ŝanĝon. Se mi kontrolus la sekvan signon, kaj farus la  
ŝanĝon al ĉapelo nur se ĝi ne estas 'W' aŭ 'w', mi kredas, ke tio  
devus funkcii... sed ne  :o(  ĉar estas ankaŭ .sxc, .sxi kaj  
aliaj.  :o(


Do, ni verŝajne devos trovi tiujn kazojn kaj ŝanĝi la tradukon al  
.sxxc aŭ ion similan, kaj mi modifos mian skripton por detekti la  
'xx'.


Dankon pro la atentigo. Bonvolu rememorigi min tiam, kiam ni  
ekforigas la x-ojn!



Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQcnK4qQfaYPSZYwRAowfAJ9mj2/ge17pArlmpPkEsdNLV14xwwCg5u+s
+Ihk/skSLHXuOd8QBycJhvw=
=lLVp
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-09 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 9 May 2007, at 23:30, Joop Eggen wrote:

Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti  
per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo,  
precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla.  
Subversio ankaŭ helpas.


SVN certe helpus se estus problemo pri tio -- estas fakte tre  
malfacile perdi porĉiam ion en SVN-deponejo. Tamen por teknika kialo  
mi ŝatus konservi la x-ojn ankoraŭ dumtempe. Temas pri la kompilado:  
la unuaj kompiloj verŝajne estos iom malfacilaj, kaj mi ne volas krei  
pli da problemoj ol necesas. Se la tradukoj enhavas nur bazajn  
literojn, tio estas unu eventuala problemo tuj forigita.


Post kiam la unuaj versioj ekzistas kaj ni testas ilin, tiam ni  
ĉapeligu la tekston kaj reprovu la kompiladon.


Sed jen okazo por kontroli -- ĉu ĉiu membro de la skipo povas tajpi  
esperantajn literojn senprobleme per sia komputilo? Mi supozas, ke la  
respondo estas jesa, sed ŝatus havi konfirmon.



Tim




-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQk6A4qQfaYPSZYwRAq2EAJ4kB+kg9ZLCpebrrMXwJZwurJT7fACg/ji3
2esKW+Jdtg43z9ShoFnusIE=
=eDCI
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Re: praktika demando

2007-05-08 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 8 May 2007, at 14:57, Bertilo Wennergren wrote:


(Tamen neniu kredu, ke mi estas ege sperta pri tiaj aferoj.
Neniam en mia vivo mi spertis redaktan SVN-konflikton!)


Ĉu vere? Ja hieraŭ mi havis konflikton kun tiu ĉi projekto.

Estas iom bedaŭrinde, ke la iloj de GNU-gettext ne konsentas kun SVN  
pri kion signifas ŝanĝo en la dosiero. Pro tiu malkonsento, nia  
deponejo fakte registras falsajn ŝanĝojn, kaj ĝuste tial mi devis  
solvi konflikteton hieraŭ. Tio problemo ne vere gravas; la sola  
malavantaĝo estas, ke serĉo en la historio de ŝanĝoj de la  
projekto estas iom malplifaciligita, pro la ĉeesto de tiuj falsaĵoj  
inter la veraj ŝanĝoj.


Ekzemple, laŭ la difino de GNU-a .po-dosiero, tiuj du eroj ekzakte  
samvaloras:



 msgstr 
Cxi tiu asistanto gvidos vin tra la licenckontrakto, la transdono  
de uzulaj datumoj de %OLD_VERSION kaj la registrado de %PRODUCTNAME. 
\\n

\\n
Alklaku 'Sekvantan' por dauxrigi.


kaj:


msgstr 
Cxi tiu asistanto gvidos vin tra la licenckontrakto, la transdono  
de uzulaj 
datumoj de %OLD_VERSION kaj la registrado de %PRODUCTNAME.\\n\ 
\nAlklaku 

'Sekvantan' por dauxrigi.


La *teksto* ne ŝanĝis, sed la plurlinia aranĝo ja ŝanĝis. La  
gettext-iloj (inkluzive de poEdit, KBabel, mia serĉo/anstataŭigo- 
skripto, k.a.) traktas tiujn du aranĝojn precize same, kaj eĉ  
senhezite ŝanĝas unu al la alia seninforme, ĉar ili ja estas  
precize samsignifaj.


Tamen, por SVN, tio estas ŝanĝo en la teksto de la dosiero -- kio ne  
malveras -- kaj ĝi registras ĝin kiel ŝanĝo.


Ni povas nenion fari kontraŭ tio, laŭ mia scio, sed ĝi ne estas  
aparte grava problemo, vere.



Tim


PS Mi ĵus rimarkis la vorton licenckontrakto en la tekstero, kiun  
mi hazarde algluis ĉi supre, do nun mi ŝanĝos tion!

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQQAM4qQfaYPSZYwRAigGAKD8N03amiDp1WRbh6a0iMPySkrpnwCgq2pe
hONk2kxt2A2Kf0V68GEWrQw=
=fHhy
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r111 - trunk/sw

2007-05-05 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 5 May 2007, at 20:48, [EMAIL PROTECTED] wrote:


Author: yvesn
Date: 2007-05-05 19:48:49 + (Sat, 05 May 2007)

Log:
kunfandada asistilo -- kunfandada asistanto


Antaŭ ol skribi, ke mi preferas asistilon al asistanto, mi ĵus  
serĉis la vorton wizard en la antaŭaj diskutoj de la skipo, kaj  
trovis:
 -- ke en novembro de 2004, mi skribis asistilon, sen ajna komento  
kiu indikus, ke mi eĉ iomete dubas pri la ĝusteco de la vorto

 -- sed en marto de 2006, mi argumentis favore al asistanto. (!)

Ni ĉiuj rajtas ŝanĝi sian opinion, ĉu ne?  ;o)

Do, leginte miajn proprajn argumentojn, mi akceptas asistanton.


Tim


-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGPPpl4qQfaYPSZYwRAqQ2AKCGmDLs5czTmScJNHZc6SP82xTy5ACgprtx
rd3NF95cDJaAVjYVYCMNq14=
=ttsR
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Programo por la rendevuo

2007-05-03 Thread Tim Morley

Saluton al ĉiuj.

Se vi venos al la rendevuo, aŭ eĉ se ne, mi petas ke vi kontribuu al  
la programo, se eblas.


Ĉe http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo vidiĝas la  
aktuala stato de la aranĝoj. Ne hezitu aldoni pliajn diskutindaĵojn  
al la vikia paĝo. Se vi iom kompetentas pri iu programero, aldonu  
vian nomon apud ĝi, eĉ se jam estas iu alia nomo; estus bone scii  
pri la kompetentoj de la skipanoj.


Se vi ne memfidas pri kiel modifi la retpaĝon, simple sendu la  
informojn al mi, kaj mi ĝisdatigos la paĝon.


Ĝis baldaŭ!


Tim




PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] La nova tradukmaniero per subversio

2007-04-30 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Saluton Joop.

Dankon pro via laboro pri tio. Mi ricevas mesaĝon ĉiufoje kiam oni  
enmetas ŝanĝojn en la deponejon, kaj ĝi estas sufiĉe aktiva nun de  
unu aŭ du semajnoj.  :o)



Se iu deziras enkondukon en subversio, sciigu tion.


Estas du helptekstoj preparataj -- unu por linuksaj,  
komandliniemuloj, kaj alia por GUI-emaj vindozuloj. Ni baldaŭ metos  
ilin ĉe la retejo (anstataŭ la aktuala paĝo, kiu ankoraŭ sendas  
helpantojn al Rosetta). (!)


- Ĉu la .pot dosieroj eble povas esti forigataj; oni ne plu bezonas  
ilin por la tradukado.


Certe, jes. La sola kialo por ne fari tion ĝis nun estas, ke mi ne  
certas, ke ĉiu .pot-dosiero havas korespondan .po-dosieron, kaj ke  
ĉiu .po-dosiero estas ĝisdata laŭ la .pot-aj (t.e. se la .po- 
dosiero estas iom malnova, eblas ke la pli nova .pot-dosiero kun la  
sama nomo nun enhavas novajn frazojn).


Se vi scias, ke tiuj ne estas problemoj, do jes, ne hezitu forigi  
la .pot-dosierojn. (Ne forgesu uzi `svn delete' anstataŭ simple  
forigi ilin, por ke svn rimarku).


- La OOoEoTerminaro.po, la fundamenta terminaro de OOo povus  
ankaŭ eniri subversion.


Tio estus tre bona, fakte, ĉar la plej lasta versio disdonita ja  
enhavas kelkajn problemetojn. Mi aldonos ĝin.


- Mi scivolus pri la stato de la traduko en la formo de  
esperantigita OOo-programaro, post la senreviigaj provoj en la  
pasinteco. Ĉu iu povas facile krei pli aktualan version?


Jen bona demando. Ne mi scias, bedaŭrinde. Yves, ĉu vi iom scias pri  
tio? Bertilo?


- Kiu uzas kiun tradukan redaktilon, kun kiaj spertoj? Mi uzis  
KBabel, dum la momento poEdit.


Mi plej ofte uzas poEdit, sed foje ankaŭ simple Emakson.


Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGNcAH4qQfaYPSZYwRAkyaAKC+WxYxA+hqGIjwqfpCpn65ojDGXQCg4b0I
XhvaYWN2htKL3ym1u0cMTiM=
=7h1r
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Chu majuskli au ne majuskli? Tiel staras nun la demando.

2007-04-30 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 30 Apr 2007, at 11:36, Leo De Cooman wrote:


Bertilo skribis:

Mi mem faris kelkajn ŝanĝojn en tia malpli majusklema
direkto, sed vere necesas unue havi ian komunan principon.


Ankaŭ mi trovas, ke plejofte tiu uzado de majuskloj estas sensenca.
La ekzemplo menciita de Bertilo estas trafa. Enmeti Filmon kaj  
Sonon blinde sekvas la (?) anglan skribmanieron por titoloj de  
verkoj.


Nu, antaŭ tre longa tempo, mi iom diktatore decidis, ke ni sekvu la  
anglan majuskladon. La kialo estis nur, ke oni povas supozi, ke  
apudaj teksteroj en la angla estas pli malpli koheraj tiurilate, do  
se ni sklave sekvas tion en nia traduko (kiam ni ne vidas apudajn  
erojn apude) nia rezulto devus esti similgrade kohera.


Tamen, mi tute konsentas, ke la uskleco de la angla versio de OOo  
ofte aspektas sufiĉe hazarda, kaj eĉ mi kiel anglalingvano ofte  
trovas iom da majusklemo.


Mi do akceptas kaj aprobas la opinion de Bertilo, Joop, Leo kaj  
sendube aliaj: ni sekvu esperantajn regulojn kaj normojn, kaj forigu  
senbezonajn majusklojn.


Jen demando, tamen: ĉu ni konservu majusklojn je la komenco de fraz 
(er)oj, aŭ ĉu ni ĉiujn forigu?



Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGNcJR4qQfaYPSZYwRAijVAJ9xGmF1piKhV+DGwM1RKPD6jLc/uACgq8vL
vX4s0dPZ+Jkgz2e22h2HqLo=
=k/2G
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] RENKONTIGXO de la skipo

2007-04-18 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Saluton Ed.

Estas bedaŭrinde, ke vi ne povos kunĉeesti kun ni, sed trovi  
universale konvena dato estas preskaŭ neeble.


Bonan kongreson al vi, kaj vi certe aŭdos pri nia renkontiĝo poste.

Amike salutas


Tim


On 18 Apr 2007, at 07:42, Eduardo Glez wrote:

Saluton, pro familiaj kialoj mi ne povis legi mesaĝojn ĝis nun,  
bedaŭre tiu semajnfino (7-8 julio) mi ne povos ĉeesti, okazas  
Hispana Kongreso de Esperanto tre proksime de mia urbo kaj mi jam  
devigis min labori por tiu kongreso. Do, mi deziras al vi ĉiuj  
profitan kaj amuzan renkontiĝon.

Ĝis baldaŭ,
Edu.

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGJo0U4qQfaYPSZYwRAmvdAKD8z4Eo1p8tmj+2yrKgdvBFldrxVgCfTpqB
CCcU/ww3VH6aLtIX/f1o6dU=
=jRv9
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] RENKONTIGXO de la skipo

2007-04-14 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 14 Apr 2007, at 08:42, Yves Nevelsteen wrote:


ankau mi konfirmas


Tre bone, dankon.


cxu eblus alveni jam jxaude vespere au vendrede matene?


Jes, senprobleme. Mi estos libera post la 18a horo ĵaŭde, do alveno  
post tiam (ĉu vespere ĉu vendrede matene) estus en ordo.



(mi devas ankorau esplori vojagxeblecojn)


Jen kelkaj eblecoj:
 -- Bruselo (Charleroi) CRL -- Londono Stansted (STN) per  
RyanAir.com, aktuale €60
 -- Lille -- London Waterloo International per EuroStar.com,  
aktuale €77 (+ trajno London -- St £19


Ĝis baldaŭ.


Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD4DBQFGIOgI4qQfaYPSZYwRArrLAJdT8gJ6/FCaOJWTMwnI1IJh1ydZAKDcxI5v
WJ57Jpyq/VOgI/Kau5Pi0A==
=UA4N
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-04-12 Thread Tim Morley
Do, pri la renkontiĝo: la semajnfino de la 7a de julio elektiĝis, do  
mi nun konfirmas mian intencon ricevi grupon de personoj ĉe mi je tiu  
tempo. Bonvolu skribi ĝin sur viaj kalendaroj.


Jen tiuj, kiuj ĝis nun indikis kaj volon ĉeesti kaj (pli malpli)  
disponeblecon:

 -- Bertilo
 -- Joop
 -- Marcos
 -- mi
 -- Vilĉjo
 -- Yves
 -- kaj iu Denizo Priskorn -- ĉu iu konas lin? (Mi jam iom guglis  
lian nomon, sed malmulton trovis)


Julia vojaĝado povas esti multkosta, do estus eble konsilinde baldaŭ  
serĉi kaj mendi vian vojaĝon. Mi sendos vojaĝinformojn rekte al la  
ĉi supraj personoj (simple por ne havi multajn senrilatajn mesaĝojn  
en la ĉilistaj arkivoj).


Salutas vin ĉiujn


Tim


On 1 Apr 2007, at 22:39, Tim Morley wrote:


Saluton al ĉiuj.

**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian paĝon kaj
**  enmetu viajn informojn, se vi eventuale povus
**  ĉeesti rendevuon de la skipo. Dankon.





PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-11 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 9 Apr 2007, at 05:21, Donald Rogers wrote:


Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la
deponejo? Mi supozas ke ni iru al trunk, sed mi ne rekonas la nomojn
de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe?


La dosieroj estas same kiel ni uzis antaŭ antaŭe.  :o)  Ĉe Rosetta/ 
Launchpad, ili havas propran sistemon, pli-malpli laŭaplikaĵan  
(Verkilo, Kalkulilo, Prezentilo, ktp.) sed ĉie alie oni havas unu .po- 
dosieron por ĉiu fontkoda dosiero, kun la sama nomo, kiel tiu lasta.  
Ankaŭ la arbara strukturo spegulas tiun, de la C-fontkodaj dosieroj.


Tian aranĝon ni uzis antaŭ ol ekuzi Rosetta, kiam ni  
interŝanĝis .zip-arkivojn per Yahoo-a retgrupo. Nun ni tien revenas,  
sed kun SVN-deponejon, por aŭtomate fari la laboron, kiu forrabis  
dekojn da horoj de mia vivo!



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGHXJM4qQfaYPSZYwRAi+1AJ9TgfefJQtOMVY2ip5HhLdc2D7LawCgq2Ho
c4wk63HIPykCFZnC1Q9GCHA=
=3UTD
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-04 Thread Tim Morley

Saluton al ĉiuj.

Vi sendube scias, ke ni pasintjare ekuzis la traduksistemon de  
Launchpad.net, la t.n. Rosetta. La rezulto estis ondego de laboro...  
sen la ajna ebleco kontroli la kvaliton, la koherecon, la certecon de  
io ajn...  :o(


Ekzemple, kiam mi vidas iun tradukitan frazon, mi ne scias kiu faris  
ĝin; mi ne scias, ĉu la tradukinto tute certas pri la kunteksto de  
la originala frazo, aŭ simple hazarde divenis; mi ne scias ĉu li/ŝi  
priserĉis ĝustajn terminojn; ktp. Do, por esti certa, ke la traduko  
estas bona, mi devas (re)fari ĉiujn ĉi priserĉojn, kio estas ege  
temporaba.


Ni do forlasas tiun platformon. (Por rakonto anglalingva de iu alia  
en simila situacio, vidu tiun ĉi blogaĵon, kaj ne maltrafu mian  
komenton sube). Ni povas kunpreni la laboron, kiun ni faris, sed nun  
devas zorge tralegi ĝin; restas ankaŭ tradukendaj dosieroj.




Do, tie finas la malbonaj novaĵoj. Jen la bonaj.  :o)

Helpita de Clayton Smith, ni nun havas SVN-deponejon ĉe ikso.net:
http://svn.ikso.net/openoffice/

Se vi jam scias uzi SVN, ne hezitu elŝuti iun dosieron kaj denove  
eklabori. Ĉio kontrollegindas; iom korektindas; multo tradukendas.  
Ĉiukaze, enmetu komentojn ĉie, kie ili povus klarigi viajn pensojn  
pri via traduko. Tio multe helpos al venontaj kontrollegantoj.


Por reenmeti vian laboron en la deponejon, sendu al mi vian elektitan  
salutnomon por la SVN-sistemo, kaj mi kreos konton por vi kaj  
resendas al vi pasvorton.


Se vi ankoraŭ ne scias uzi SVN, ĝi ne estas tre malfacila, almenaŭ  
por nia sufiĉe simpla uzado. Mi rekomendas, ke vi serĉu svn  
introduction tutorial aŭ ion similan en via lingvo, kaj provu  
programon kiel TortoiseSVN por faciligi la aferon.


[Se iu ŝatus verki esperantlingvajn instrukciojn pri baza uzado de  
SVN, tio estus tre bonvena kontribuo.]


Antaŭĝuante la venontecon de la projekto, salutas vin


Tim



PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] PROPONO: RENKONTIĜO de la skipo

2007-04-03 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 3 Apr 2007, at 02:08, Bertilo Wennergren wrote:


Tim Morley:

**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian paĝon


Kiun ĉi vikian paĝon? Adreson mi ne trovis.


En la mesaĝo sendita (kaj en tiu ricevita de mi per la listo) estis  
ligilo al tiu ĉi paĝo:

http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo


Estus tre bele. Mi volonte venos, se mi entute povos.


Tio estus por mi granda plezuro kaj sendube grava kontribuo al la  
antaŭenigo de la projekto. Dankon!



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGEieB4qQfaYPSZYwRAjCqAKDR2hZtmtwjcfTkOGnamCPqrqKWTQCgzyNi
ziCtzW9rBNjrLoKCVaTvmLM=
=EcM1
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kiel testversio!

2007-03-30 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

Saluton al ĉiuj.

Tiu mesaĝo ne multe antaŭigas la aferon, sed mi ĵus malkovris, ke  
NeoOffice (t.e. la sola uzebla versio de OOo por makintoŝoj) proponas  
esperantlingvan pakaĵon, kiu instaliĝas senprobleme per kelkaj  
musklakoj.  :o)  Bonvenon al la mondo de Makintoŝo!


Tamen, la rezulto, evidente, estas same malbona kiel jam priskribita  
en tiu ĉi listo. Eble nur 10% aŭ 20% de la interfaco estas  
tradukita, kaj eraroj tuj videblas.  :o(


Do, restas nemalmulte da laboro. Mi bedaŭras, ke mi ne havas sufiĉe  
da tempo aktuale por dediĉi al tio pro aliaj projektoj. Tamen, tio  
baldaŭ ŝanĝos... vidu venontan mesaĝon...



Tim


On 29 Mar 2007, at 09:24, Donald Rogers wrote:


Yves Nevelsteen wrote:

Saluton,

mi uzas Vindozon 2000, do ne povas instali la testversion.
Volonte mi helpos plu-traduki se teknikisto helpas disponigi  
tradukinterfacon.

Ankaux mi volonte helpas testi je Vindozo.

Saluton, Yves,

Mi legis vian mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj sed hezitis respondi ĉar  
mi ne

estas certa. Neniu respondis al vi, do mi kuraĝas provi.

Versio de la programaro OOo 2.1 ja ekzistas por Vindozo, sed mi kredas
ke vi jam havas ĝin, pro via mesaĝo de 2006-12-02. Mi supozas ke vi
aludas al la lokaĵara dosiero, kiu haveblas en rpm- formato. Tion
Bertilo konvertis al deb-formato (kaj mi ankaŭ faris tion). Ĝi  
estas nur
pakaĵo de dosieroj, simile al zip-dosierpakaĵo. Kion mi ne scias,  
tio
estas ĉu la dosieroj en la pakaĵo estas por-linuksaj aŭ ĉu ili  
povas
funkcii ankaŭ en aliaj mastrumaj sistemoj. La dosiertipoj ne estas  
al mi

konataj, do ni bezonas alies konsilon pri tio.

Bondezirojn,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGDTwL4qQfaYPSZYwRAhPnAKCwaI97SzGwqKUMz+35e/U79KIwjQCgg1Ue
bIuG7yjO1us0KUTTDXTsKwk=
=O6f0
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kiel t estversio!

2006-12-04 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 2 Dec 2006, at 06:08, Bertilo Wennergren wrote:


Mi faris tion. Estis iomete pene, sed mi finfine sukcesis.
Ĉu mi estas eble la unua, kiu vidis Ooo-on en Esperanto?


Verŝajne jes. Gratulon!

Nu, bedaŭrinde tio ne estis tre plaĉa sperto. :(  [...sekvas  
detaloj...]


Ĉio ĉi estas malbona novaĵo.  :o(

Mi bedaŭrinde estas terure okupita aktuale, sed provos estigi  
sistemon por rapide plibonigi ĉion ĉi kiel eble plej baldaŭ.


Mi reskribos.


Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFdJws4qQfaYPSZYwRAnAIAKCdoqcwCKwYusLxrOqZ4gbW5OFmEQCeMvTZ
GKYUkFw9uSq2otD6nnaRUS4=
=nvHT
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Fwd: [Issue 70871] [EO] GUI Translation for 2.1

2006-11-11 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 4 Nov 2006, at 23:33, Donald Rogers wrote:


Certe tio estas bona novaĵo. Mi atendas pluajn anoncojn.
Kiam ni aldonu anonocon al nia retejo?


Publike, ne antaŭ ol ni konfirmas la certan disponeblecon de la  
programaro en Esperanto, sed nenio malpermesas la antaŭan preparon de  
alineo tia:


Ĵus aperis la unua frukto de la longa laborado pri la esperantigo de  
OpenOffice.org -- la unua versio nialingva de la programaro.


Tiu unua eldono devas esti konsiderata kiel testversio. Normale ĝi  
bone funkcias, sed sendube malkovriĝos problemoj kaj fuŝetoj en la  
tradukoj mem. Ni ankoraŭ *ne* rekomendas la programaron por ĉiutaga  
uzado, sed se vi ŝatus helpi al ni plibonigi ĝin, vi povas elŝuti  
kaj ekuzi ĝin, kaj raporti pri eventualaj problemoj, kiujn vi  
renkontas.


Dankon pro via intereso kaj eventuala helpo, kaj atendu baldaŭan  
ĉiean anoncon pri la tutpreta, polurita versio.


Ni povus cetere sendi tian tekston al pluraj lokoj --  
soc.culture.esperanto, [EMAIL PROTECTED], k.s.  
- -- por celi komputilemajn esperantistojn, sed nur post polurado ni  
fanfaronu kaj anoncu ĝin ĝenerale (Libera Folio, ĉe UEA, aliaj  
retlistoj, ktp.)



Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFVfmS4qQfaYPSZYwRAq+QAKDPaL+Lm47dFaCbHvJZdGGgoQ5n9gCgxsil
1zbfeJ7pFqcZvCB0hycd2Yg=
=U5R1
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Nur por informi vin...

2006-11-07 Thread Tim Morley
Saluton.Mi skribas nur por informi vin, ke Joey estas aktuale ĉe konferenco "Ubuntu Developers" en Mountain View, Kalifornio. Li sukcesis plurfoje diskuti kun la programistoj de Rosetta, kaj montris al ili iom kritikemajn mesaĝojn miajn pri la funkciado de Rosetta.  :o)  Fakte, la lastaj estis senditaj al diskutlisto antaŭ nur kelkaj minutoj, do vi povas legi la diskutojn (en la angla) se tio interesas al vi.Ili aspektas tre aŭskultemaj, kaj la rezulto devus esti pli bona Rosetta por ni. Aktuale, estas malfacile poluri tradukon per ĝi, ĉefe ĉar ni ne povas sciigi al aliaj skipanoj kiujn tradukaĵojn ni jam poluris, sed tio baldaŭ ŝanĝos, oni promesas.Amike salutasTim

PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Fwd: Esperanto packs in Ubuntu

2006-10-25 Thread Tim Morley
On 23 Oct 2006, at 23:01, Donald Rogers wrote:Ĉu ni atingos version 6.10 (Edgy Eft) de Ubuntu, kiu estasaperonta je la 26a de oktobro? Ĉu ni povas fari ion por helpi?Pardonu min, mi ne plusendis la mesaĝon, sed la respondo estas "ne".  :o(  La enhavo de Edgy Eft jam estas fiksita, kaj OOo:Eo ne estas parto de ĝi. (Vidu la mesaĝojn ĉi malsupre). Tamen, Joey ĉeestos la pintkunvenon de Ubuntu ("Ubuntu Summit") kiu okazos ĉe Google post kelkaj semajnoj, do li provos tiam diskuti tion kun la respondeculoj.SED... morgaŭ, hazarde, estas la limdato por aldono de lingvoj al la oficiala lingvaro de OpenOffice.org mem. Vidu tiun ĉi mesaĝon:http://l10n.openoffice.org/servlets/ReadMsg?list=devmsgNo=6874Mi do ĵus elŝutis ĉion nian el Rosetta, traktis ĝin per tiuj skriptoj:http://www.ferheng.org/wiki/doku.php/wergerandin:tim_morleytestis la rezultan dosieron per gsicheck kaj sendis ĝin al la projektestro ĉe OpenOffice.org:http://qa.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=70871Ni nun atendu por malkovri ĉu ĉio glatos, sed jeskaze, ni tre baldaŭ povos elŝuti la unuan esperantlingvan version de OOo.  :o)  Mi ege antaŭĝuas tion, kvankam mi ja konscias, ke estos multe da tradukaj problemoj korektendaj. Almenaŭ se ni povos vidi ilin en kunteksto, estos pli facile malkovri la erarojn.Do... ni atendu baldaŭan mesaĝon pri la eventuala apero de la unuaj fruktoj de nia kunlaborego.  :o)TimBegin forwarded message, from Ubuntu mailing lists:Martin Pitt:We need to create an openoffice.org-l10n-eo package, but I do notknow the necessary steps for that. Matthias should, can you shed somelight into that?Matthias Klose:limitations in the OOo build process; we currently cannot add moresupported languages without dropping existing ones. delayed for edgy+1.I'll see, if I can have a look for it for edgy, but I'm unsure about it.Matt Zimmerman:It's far too late to add this to edgy; we have pressing bugs to fix and theRC freeze is tomorrow.

PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part


Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-09-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 18 Sep 2006, at 01:51, Donald Rogers wrote:

Kia estas la sitacio nun? Ĉu ni povas elŝuti la esperantan version  
de OO kaj testi ĝin?


Saluton Donald, kaj dankon pro tiu memorigo, ke mi devintus  
pluokupiĝi pri OOo:Eo antaŭ longa tempo!


Dum iom teda vagado tra la paĝarego de Launchpad.net, mi malkovris  
tiujn pakaĵojn por Ubuntu:
https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo- 
base/1:6.06+20060725
https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo/ 
1:6.06+20060529
https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-support-eo/ 
1:6.06+20060413


Laŭ tiuj paĝoj, estas la dua (language-pack-eo) kiu enhavas la  
tradukon de OOo. Vi povas instali ilin per la pakaĵregilo Synaptic  
(sub la menuo Sistemo--Administrado--Synaptic en Ubuntu).


Do, mi ĵus instalis ĉiujn tri en mia maŝino... kaj OpenOffice.org  
estas ankoraŭ tute anglalingva.  :o(  Mi ne komprenas kial.


Mi sendos mesaĝon al la dissendlistoj de Rosetta/LaunchPad, sed se iu  
alia havas ideon, ne hezitu komenti ĉi tie.


Mi ege ŝatus ĉi jare vidi konkretan rezulton de nia kuna laboro, kaj  
mi pretas dediĉi iom da tempo al ĝi ĝis kristnasko por atingi tion.  
Mi bonvenus helpon de vi ĉiuj tiel, kiel vi povas.


Salutas vin


Tim

-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFFFy8O4qQfaYPSZYwRAqzzAJ4r5w5YoxptGFLA2RB6lEOMQ7toOACgjRKz
jkddogyHkz2p+H8blf9Rfeo=
=MRMi
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] OOo kaj Kubuntu

2006-07-05 Thread Tim Morley
Tio veras aktuale, sed nur dumtempe. Post kiam la .po-dosieroj de OOo  
estos tutfinitaj, ni anstataŭigos ĉiun x-on per ĉapelo.


Ho, sed tio eble ne forigos la malnovan tradukon? Hmm... bone, nun ni  
simple akceptu; post la fino de OOo, mi petos al la estroj de Rosetta  
fari specialan forigon por ni, se ili bonvolos.



Tim


PS Bona novaĵo pri ooo-help-schart. Dankon!


On 5 Jul 2006, at 01:01, Joop Eggen wrote:


Certe iuj el vi jam rimarkis la jenon.
La decido uzi la x-skribon por OOo havas reciprokan kromefikon kun  
la resto de Ubuntu, kie oni uzas la plenan unikodon.
LaunchPad donas liston de alilokaj tradukoj. Tiu listo do nun estas  
a#265;a miksa#309;o.

---
ooo-help-schart (malgranda dosiero) estas preta.



-
Mails löschen war gestern:   Yahoo! Mail jetzt mit 1GB kostenlosem  
Speicher.


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Pliaj tradukoj

2006-06-22 Thread Tim Morley

Saluton al ĉiuj.

Mi esperas, ke la vivo traktas vin bone. Ĉi tie la suno (finfine!)  
ekbrilas, kaj ni kiel eble plej multe profitas.


Mi skribas por informi vin, ke nova amaso de sufiĉe bone organizitaj  
tradukaĵoj atendas vin, se vi ankoraŭ emas al komputika tradukado.


Ĉe https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/+lang/eo oni nun  
organizas la pakaĵojn de Ubuntu pli-malpli laŭ graveco, t.e.  
laŭ uzofteco, laŭ videbleco de kutima uzanto, ktp. La ordo estas  
neperfekta, sed laboro pri unu el la plej supra dudeko da dosieroj  
listitaj ĝenerale estos bona kaj utila afero por uzantoj kaj uzontoj  
de Ubuntu.


Dum la tradukado, vi eble rimarkos proponitajn tradukojn de aliuloj  
(neskipanoj). Ne hezitu kopii-alglui tiujn se ili estas bonaj. Krome,  
se vi rimarkas, ke iu neskipano ofte proponas bonajn, trafajn,  
ĝustvortumajn, senerarajn frazojn, mi petas, ke vi atentigu min pri  
tiu (eventuale kun komentoj pri oftaj eraretoj), por ke mi povu  
inviti lin/ŝin al la skipo. (Mi aktuale rifuzas novajn membrojn ĝis  
kiam ili montras sin kapablaj kaj kompetentaj, pro timo pri la  
kvalito de la farota laboro).


Informe, Joey laboradas pri la nun finitaj dosieroj de OOo,  
purigante multajn eraretojn. Mi ĵus verkis skripteton por rekrei la  
230 malgrandajn .po-dosierojn el la 10 grandaj de Rosetta, kaj mi  
ankoraŭ esperas, ke ni povos kompili kaj ektesti OOo en Esperanto  
antaŭ la aŭtuno.   :o)


Bonan daŭrigon al ĉiuj.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Re: Regular language pack updates (Mark Shuttleworth)

2006-06-12 Thread Tim Morley
La ĉi suba mesaĝo ĵus aperis. Ŝajnas kiel bona novaĵo, sed mi ne  
scias precize kiel profiti de tio. Se iu, kiu pli bone konas Ubuntu/ 
LaunchPad/ktp. povas klarigi, bonvolu!



Tim


Begin forwarded message:


Date: Fri, 09 Jun 2006 19:22:36 +0100
From: Mark Shuttleworth [EMAIL PROTECTED]
Subject: Re: Regular language pack updates
To: Martin Pitt [EMAIL PROTECTED], Carlos Perell? Mar?n
[EMAIL PROTECTED]
Cc: Christian Reis [EMAIL PROTECTED], Jordi Mallach
[EMAIL PROTECTED],  Steve Alexander [EMAIL PROTECTED],
Rosetta-Users [EMAIL PROTECTED]

Martin Pitt wrote:

The integration with our translation platform Rosetta has finally
become mature enough for us to generate language packs automatically.


I can't tell you how happy it makes me to see this in action :-)

Well done, both of you!

For those of you who can not wait to enjoy newly added  
translations on
their desktop, we provide daily language pack updates. Just add  
one of
the following apt sources (depending on the Ubuntu release you  
use) to

/etc/apt/sources.list to get them:

  deb http://people.ubuntu.com/~pitti/langpacks/daily/hoary- 
updates ./
  deb http://people.ubuntu.com/~pitti/langpacks/daily/breezy- 
updates ./
  deb http://people.ubuntu.com/~pitti/langpacks/daily/dapper- 
updates ./




This is extremely cool! It basically means that translation teams can
effectively monitor their progress on a day by day basis, beta-testing
the translations, catching issues and glitches before they get pushed
out to the broader user base. That's going to make a big difference to
quality.

Mark


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-05-27 Thread Tim Morley

On 27 May 2006, at 05:28, Joop Eggen wrote:


Nia laboro sub Breezy 5.10 nun estas portata de mi al Dapper 6.06.


Ho, koran dankon, Joop.

Escepte de ooo-other mi aldonis la novajn tradukojn denove  
atingante 100%.


Vidu ĉi supre.  :o)

Mi komprenas ke ni unue volas vidi establon de E-a OOo, sen helpo,  
sed eble

kontinuas la laboro.


Ne hezitu daŭrigi la tradukadon. La helposistemo estas grandega kaj  
bezonos sendube multe da laboro, do ju pli baldaŭ ni komenos, des pli  
rapide ni finos. La streboj por kompili la programaron estas aparta  
laboro, kaj la progreso de la du taskoj ne malhelpas unu la alian.



Cxu la forlasitaj tildoj (~) kaj x-notacio estos
konvertitaj?


La tildoj estos aŭtomate aldonataj dum la kompilado. La forigo de la  
x-oj estas malpli urĝa ol la kompilado mem. Mi eĉ dirus, ke ni unue  
provu kompili kun la x-oj, ĉar estos certe aliaj problemoj solvendaj,  
kaj aldono de strangaj signoj estos unu plia komplikaĵo. Kiam ni  
havos funkciantan version kun x-oj, ni povos komenci la korektadon de  
ĝia traduko, kaj samtempe ekkompili kun ĉapeloj.


Krome restas aferoj kiel vortaro, dokumentsxablonoj, legu-min- 
dosieroj, la

retejo.


Vortaro por literumkontrolo ni devus aldoni, sed tio jam ekzistas;  
estas nur teknika problemo enigi ĝin en OOo-on. (Ĝi uzas MySpell,  
iuspeca variaĵo de iSpell kaj aSpell).


La dokumentŝablonoj, mi kredas, estas jam tradukitaj, ĉar ili estas  
en la .po-dosieroj jam prilaboritaj, se mi ne eraras. Mi supozas, ke  
ni malkovros la respondon al tiu demando post la kompilado.  :o)  La  
legu-min-oj estas sufiĉe etaj, kaj fakte ni verŝajne verkos nian  
propran por klarigi pri la esperantaj aldonaĵoj.


Kaj la retejo... nu, ĝi ekzistas, eĉ se la enhavo ne multe evoluas.  
Certe kiam ni publikigos nian programaron, ni verku novajn paĝojn,  
sed antaŭe... se vi volas, ne hezitu!



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Re: Esperantigoj: Gmail kaj Openoffice

2006-05-24 Thread Tim Morley

On 24 May 2006, at 10:28, Bertilo Wennergren wrote:


Jes, sed se oni iras anstataŭe al
https://launchpad.net/products/openoffice/+translations;, kaj
elektas dosiernomon, oni vidas, ke neniom ajn estas tradukita
en Esperanton!

Ĉu denove ĉio perdiĝis? Aŭ ĉu mi simple estas nekapabla kompreni
la labirinton de launchpad?


LaunchPad ja estas labirinteca, mi konsentas. La adreso, kiun vi  
citas, estas por la baldaŭ eldonota versio de Ubuntu (t.n. 6.06  
Dapper Drake), kaj ni ĝis nun laboras pri la antaŭa versio (la  
5.10 Breezy Badger).


Ŝajnas evidente al mi, ke oni nepre kopiu ĉiun prilaboraĵon el la  
antaŭa versio por la nova, sed tio ankoraŭ ne okazis por la nia. Mi  
jam demandis kiam tio okazos (kun kopio al [EMAIL PROTECTED]) sed ne  
venis respondo.


Ĉiukaze, eĉ se la Ubunt'uloj pretas enigi la esperantigitan OOo-on  
en iun version de Ubuntu, laŭ mi ni devus klopodi mem kompili la  
programaron kun niaj tradukoj. Tiel, ni povos komenci la  
kontrollegadon kaj korektadon de la tradukoj, sendepende de aliuloj.  
Krome, ni ne volas, ke uzontoj de OOo estu devigataj instali Ubuntu- 
on antaŭ ol povi profiti de nia laboro. Estos nia tasko disponebligi  
OOo-on por Vindozo, Makintoŝo (se eblas), kaj aliaj Linuksoj krom  
Ubuntu.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-05-19 Thread Tim Morley

On 19 May 2006, at 15:46, Bertilo Wennergren wrote:


Ĝuu!


Mi jam antaŭĝuas.  :o)  Dankon pro la aldono.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Re: Add macros to localized OOo for distribution

2006-05-17 Thread Tim Morley
Informcele.TimBegin forwarded message:From: Laurent Godard [EMAIL PROTECTED] Date: 17 May 2006 06:59:35 BDT To: dev@native-lang.openoffice.org Subject: Re: [native-lang] Add macros to localized OOo for distribution   H Tim  Not sure if this is the best place to ask this question, so if you know a better place, please let me know.   regarding translation [EMAIL PROTECTED] regarding macros [EMAIL PROTECTED] or [EMAIL PROTECTED] for deployement [EMAIL PROTECTED]  We're hoping to (finally!) publish the Esperanto version of OOo in the not-too-distant future. We've used Rosetta to get 100% translated set of strings, and we're now looking into compilation etc.  that's really great !!!  Here's the question though: we want to add a set of macros to the default download/installation of OOo in Esperanto, which will make typing in Esperanto easier, particularly for non-technical users. Is this easy to do? Is it possible? How would we go about it?  There are many possibilities - modify source code so that they are include at building time look at oooSiurces/wizards - build your extensions as uno packages + a post-install script some discussion occured some weeks ago and it seems tjhe installer is not ready but this is the goal of the Extensions projetc to make thingeasy to deploy and maintain  Thanks in advance for your help.  Let us know about the evolution of the esperanto translation !!  Regards  Laurent  --  Laurent Godard [EMAIL PROTECTED] - Ingénierie OpenOffice.org Indesko  http://www.indesko.com Nuxeo CPS  http://www.nuxeo.com - http://www.cps-project.org Livre "Programmation OpenOffice.org", Eyrolles 2004  

Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2006-05-17 Thread Tim Morley

On 17 May 2006, at 08:47, Yves Nevelsteen wrote:

Cxu eblus facile aldoni konvertadon al html-formato kiel mi faris  
en la retpagxo http://users.pandora.be/esperanto/fleja/enhavo/ 
computer/konvertilo.html ?


Tio ja estus valora aldono al la makrooj, ĉu ne?


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] 100% preta

2006-05-16 Thread Tim Morley
Tio estas problemo, kiun ni jam iom diskutis antaŭ mi-ne-scias-kiom  
da tempo.


Mallonge, estis du skoloj:
 -- la Teknikistoj proponis, ke uzuloj uzu rimedon kiel Ek!,  
Tavultesoft Keyman, Malikson, aŭ ion similan; por Linukso kaj  
Makintoŝo, oni agordu sian propran klavarpelilon.
 -- la Praktikistoj proponis, ke oni aldonu al OOo mem funkcion por  
konverti (almenaŭ) x-ojn al ĉapelojn, kiun uzulo povus ŝalti/ 
malŝalti per aldona butono en iu ilobreto.


Kiel ioma programisto, mi tute komprenas la unuan sintenon, ĉar tiu  
funkcio ja apartenas al multe pli malalta tavolo de la sistemo, t.e.  
en la klavarpelilo. Oni devus agordi tion unufoje, kaj ĝi devus  
funkcii por ĉiu ajn programo.


Tamen, kiel praktikulo, kun iom da sperto pri gvidado de  
prikomputilaj novuloj, mi mem havas grandan preferon por la dua  
solvo. Ĝi simple helpos al pli da personoj, kaj teknikistoj, kiuj jam  
havas Ek! k.s. simple ne ŝaltu nian aldonitan funkcion en OOo.


Mi imagas neteknikeman esperantiston, kiu aŭdas pri tiu nova  
programo, tute en Esperanto (kaj tre verŝajne ankaŭ en lia lingvo),  
kiu estas senpage instalebla, ktp. Li instalas ĝian belan  
esperantlingvan version... kaj malkovras, ke li ne povas entajpi eĉ  
ununuran frazon en Esperanto pro manko de ĉapeloj. Klarigoj pri  
instalado de kroma programo por povi tajpi povus esti utilaj, sed mi  
timas, ke multaj seniluziiĝus kaj forlasus la programon.


Mi scias, ke se ili ne povas tajpi en Esperanto en OOo, ili ne povas  
tajpi en Esperanto en iu ajn programo; sed ni kreas tute esperantan  
redaktilon; ĝi devus esti kapabla redakti Esperanton.


===

Restas, tamen, la iom grava problemo, ke tiu eventuale aldonota  
funkcio ne ekzistas, kaj iu devus prilabori ĝin kaj trovi la bonan  
lokon enmeti ĝin en la 200Mb-an fontkodon. Ĉu iu skipano ŝatas  
defiojn...?


===

Nu, mi klarigis miajn pensojn pri tio, sed tio ne estas unuhoma  
skipo. Kion opinias aliuloj?



Tim


On 16 May 2006, at 23:03, Joop Eggen wrote:

Nun ĉio estas fintradukita. Mi korektis miajn funkcinomojn post  
reserĉo de la

funkcispecifoj.

Alia punkto. Por fari el OpenOffice.org plena pakaĵo la entajpado  
de la

ĉapelitaj literoj ja ofte bezonas iun rimedon.
Por mia Linukso neniu problemo. Por Vindozo eble ankoraŭ problema -  
kiuj

solvoj estas konataj?
Antaŭ sufiĉe longa tempo mi ne sukcesis uzi Ek! por tio, interne  
de OO.
Ekzistas funkcianta TavulteSoft klavarpelilo, tamen tiu jam estas  
komerca

produkto.
Joop





___
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http:// 
messenger.yahoo.de


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] 100% preta

2006-05-16 Thread Tim Morley

On 17 May 2006, at 00:16, Bertilo Wennergren wrote:


Unu elturniĝo estus aldoni tiujn makroojn, kiujn mi disponigas
en mia TTT-ejo.


Tio, fakte, estus tre kontentiga solvo -- teknike eleganta, facile  
uzebla de ajna komencanto, kaj eĉ pli bone, ĝi jam ekzistas.


Kial ne mi havis tiun ideon?  ;o)

Mi ne scias ĉu eblas facile aldoni makroojn por ke ili aŭtomate  
aperu depost la instalo, sed mi sendos mesaĝon al iu listo de OOo por  
peti helpon pri tio.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Add macros to localized OOo for distribution

2006-05-16 Thread Tim Morley

Hi.

Not sure if this is the best place to ask this question, so if you  
know a better place, please let me know.


We're hoping to (finally!) publish the Esperanto version of OOo in  
the not-too-distant future. We've used Rosetta to get 100% translated  
set of strings, and we're now looking into compilation etc.


Here's the question though: we want to add a set of macros to the  
default download/installation of OOo in Esperanto, which will make  
typing in Esperanto easier, particularly for non-technical users. Is  
this easy to do? Is it possible? How would we go about it?


Thanks in advance for your help.

Regards,


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-11 Thread Tim Morley

On 11 May 2006, at 00:51, Donald Rogers wrote:


Tim Morley wrote:
Unu erareton mi rimarkis: la menuero Agu laŭleĝe en la  
maldekstra kolumno ne aperas en la paĝo /index.html (ligilo  
Enkonduko).



Ne ne vidas ĝin tiel. Ĉu ankoraŭ?


Ankaŭ mi ne vidas ĝin nun.  :-\  Eble mi sonĝis tion, pardonu.


Mi ruĝigis ĝin.


Tre bone.  :o)


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-11 Thread Tim Morley
Ni nun havas ligilon sur la anglalingva paĝo al nia esperantlingva  
paĝo. Vidu supre ĉe:


http://why.openoffice.org/

Bedaŭrinde, ĝi estas iom perdita inter la aliaj lingvoj, sed  
almenaŭ ĝi ĉeestas.


Dankon denove al ĉiu helpanto je tiu laboro.  :o)


Tim


On 6 May 2006, at 17:58, Tim Morley wrote:

Se iu ŝatus esperantigi tekston pri tiu ĉi kampanjo, aktuale  
farata de OpenOffice.org, tio estus bonvena kontribuo.


Jen ligiloj al diversaj alilingvaj versioj:
en: http://why.openoffice.org/
fr: http://fr.openoffice.org/get_legal-fr.html
nl: http://nl.openoffice.org/waarom.html
mk: http://mk.openoffice.org/files/documents/215/3391/index.html
id: http://id.openoffice.org/legal.html
de: http://de.openoffice.org/marketing/whyOOo.html

Se tiu, kiu tradukos povus traduki la fontkodon de la paĝo, ne nur  
la teksto, tio multe helpus al Donald, kies tasko estos enretigi  
ĝin. Tio ne estas malfacile -- vi simple alklaku la version ĉi  
supre el kiu vi volas traduki, kaj elekti Vidi -- Paĝa Fonto en  
via TTT-legilo. Vi vidos ion tian:


p class=nonscreena name=contentstart:/a/p

/p
/div
/div
div id=bodycol
br /
table style=width: 100%; border=0
  tbody
tr
  tddiv style=border: 1px dashed black; margin: 0px auto;  
padding: 15px; width: 94%; background-color: rgb(255, 255, 255);

  h1Get Legal - Get OpenOffice.org/h1
  span style=font-weight: bold;Is your office software  
legal?/span According to figures published by Microsoft, 35% of  
the software in the world is thought to be counterfeit or otherwise  
illegal. br /

  br /

Kaj vi simple traduku la partojn, kiuj vidiĝas en la finita paĝo,  
ekz. Get Legal - Get OpenOffice.org kaj Is your office software  
legal? ktp.


=

Bonvolu anonci al la grupo vian intencon eki tiun laboron, por  
eviti ripeton senutilan de laboro.


Antaŭdankon pro tio.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-10 Thread Tim Morley

On 10 May 2006, at 06:06, Donald Rogers wrote:


Ĝi troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo Novaĵoj.
http://eo.openoffice.org/kial.html


Dankon pro tio, Donald. Mi tuj atentigos la kampajnorganizantojn por  
ke ili aldonu 'eo' al sia listo de lingvoj.


Unu erareton mi rimarkis: la menuero Agu laŭleĝe en la maldekstra  
kolumno ne aperas en la paĝo /index.html (ligilo Enkonduko).



Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta?


Hmm... mi emus pli emfazi ĝin, eble per ruĝo aŭ io simila. La  
paĝaro ja ne multe ŝanĝas, do kiam estas ŝanĝo ni devus k.e.p.  
multe atentigi pri tio, ĉu ne?  :o)



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukhelpilo

2006-05-10 Thread Tim Morley

On 10 May 2006, at 11:28, Joop Eggen wrote:


Ĉu iu jam laboras kun 'Traduku' sub firefox?


Mi memoras, ke mi jam aŭdis pri tio, sed ankoraŭ neniam uzis. Eble  
nun estu la momento.



Nur atentu la ĉapelitajn literojn kaj ooo-ĵargonon.


Ĉu ne eblas aldoni nia Terminaro al la vortaro de Traduku? Aldoninte  
tion, kaj eventuale la Komputilan Leksikonon, la ilo iĝus vere  
potenca helpilo.


Mi vidis, ke la helpteksto en Ubuntu 5 estis tiel tradukitaj, sen  
postkorektoj ;).


Ĉu temas pri OpenOffice.org, aŭ la helpteksto de Ubuntu mem? Pri  
OOo, normale neniu rajtas traduki sen esti membro de la aktuala skipo  
(kaj se estas iu en la skipo, kiu uzas aŭtomatan tradukilon sen  
korekti la rezultojn, bonvolu tuj halti!) Se temas pri Ubuntu mem, ni  
ankoraŭ ne posedas tiujn dosierojn, do ne povas malhelpi al tiu(j),  
kiu(j) tiel laboras.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-06 Thread Tim Morley
Se iu ŝatus esperantigi tekston pri tiu ĉi kampanjo, aktuale farata  
de OpenOffice.org, tio estus bonvena kontribuo.


Jen ligiloj al diversaj alilingvaj versioj:
en: http://why.openoffice.org/
fr: http://fr.openoffice.org/get_legal-fr.html
nl: http://nl.openoffice.org/waarom.html
mk: http://mk.openoffice.org/files/documents/215/3391/index.html
id: http://id.openoffice.org/legal.html
de: http://de.openoffice.org/marketing/whyOOo.html

Se tiu, kiu tradukos povus traduki la fontkodon de la paĝo, ne nur la  
teksto, tio multe helpus al Donald, kies tasko estos enretigi ĝin.  
Tio ne estas malfacile -- vi simple alklaku la version ĉi supre el  
kiu vi volas traduki, kaj elekti Vidi -- Paĝa Fonto en via TTT- 
legilo. Vi vidos ion tian:


p class=nonscreena name=contentstart:/a/p

/p
/div
/div
div id=bodycol
br /
table style=width: 100%; border=0
  tbody
tr
  tddiv style=border: 1px dashed black; margin: 0px auto;  
padding: 15px; width: 94%; background-color: rgb(255, 255, 255);

  h1Get Legal - Get OpenOffice.org/h1
  span style=font-weight: bold;Is your office software  
legal?/span According to figures published by Microsoft, 35% of the  
software in the world is thought to be counterfeit or otherwise  
illegal. br /

  br /

Kaj vi simple traduku la partojn, kiuj vidiĝas en la finita paĝo,  
ekz. Get Legal - Get OpenOffice.org kaj Is your office software  
legal? ktp.


=

Bonvolu anonci al la grupo vian intencon eki tiun laboron, por eviti  
ripeton senutilan de laboro.


Antaŭdankon pro tio.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org

2006-05-06 Thread Tim Morley

On 6 May 2006, at 19:40, Yves NEVELSTEEN (privé - privata) wrote:


aldone trovigxas mia traduko

certe necesas gxin provlegi


Koran dankon al Yves pro tiu ege rapida laboro. Mi rapide tralegis  
kaj rimarkis nur unu tajperaron, sed mi (aŭ iu volontulo) devus zorge  
kontrollegi ĝin kune kun alilingva versio, preferinda la origina  
angla, por kontroli, ke neniu sencero perdiĝis aŭ aldoniĝis.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Kia situacio kun la po-dosieroj?

2006-05-05 Thread Tim Morley
On 5 May 2006, at 13:39, Joop Eggen wrote:Iel mi dubas la aktualecon de la ooo-tradukoj. Kio okazas? Ĉu la antaŭa problemo aŭ ĉu novaj fontoj de OOo?JoopBegin forwarded message:From: Tim Morley [EMAIL PROTECTED]Date: 5 May 2006 15:11:21 BDTTo: Carlos Perelló Marín [EMAIL PROTECTED]Cc: [EMAIL PROTECTED]Subject: Re: Trying not to panic here...On 2 May 2006, at 19:06, Carlos Perelló Marín wrote:We are restoring these missing translations from backup. "They will beback in Rosetta by tomorrow morning.Unfortunately they're not.  :o(  The Esperanto team finished ooo-writer weeks ago (currently showing 430 strings missing), and more recently finished ooo-base (55 now missing), ooo-common (115 missing), ooo-commongui (337 missing), and ooo-other (185 missing).Please could you hunt through any other backups of your databases and see if you can track down this work?Sorry for the inconvenience, we know you've been worried about losingyour work, and we understand that.Still worried here...Tim

Re: [eo-dev] Kia situacio kun la po-dosieroj?

2006-05-05 Thread Tim Morley
On 5 May 2006, at 13:39, Joop Eggen wrote:Iel mi dubas la aktualecon de la ooo-tradukoj. Kio okazas? Ĉu la antaŭa problemo aŭ ĉu novaj fontoj de OOo?La ĉi suba mesaĝo klarigas tion, kio okazis. Mallonge: -- oni ja fuŝis ion ĉe Rosetta, kaj iom da nia laboro malaperis de la publika retejo dumtempe -- post kiam ni raportis pri tio, oni serĉis kaj retrovis nian laboron en restaŭrkopio de iu datumbazo -- oni remetis nian laboron en la publikan retejonSe vi rigardas nun ĉehttps://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/+translationsvi vidos, ke la dosieroj, kiujn ni fintradukis nun enhavas kelkajn dekojn aŭ centojn de netradukitaj frazoj, sed tio ne estas pro perdo de nia laboro fare de Rosetta. Tion kaŭzis la evoluo de OpenOffice.org mem -- la plej lasta versio enhavas diversajn frazojn, kiuj ne estis en la versio, kiun ni tradukis.Almenaŭ tiel klarigis la situacion Carlos Perelló Marín  en la ĉi suba mesaĝo. Mi ankoraŭ ne kontrolis, sed mi ne havas kialon ne kredi lin.Nia tuta laboro ĝis nun estis pri la versio 5.10 (la t.n. Breezy Badger), kaj nun oni prepariĝas por la venonta versio de Ubuntu, la 6.06 (t.n. Dapper Drake). Aktuale, se oni rigardas la tradukojn de OOo en Dapper:https://launchpad.net/products/openoffice/+translationsoni vidas, ke (a) oni pli bone dividis la helpdosierojn por plifaciligi la tradukadon, sed (b) aktuale, Esperanto tute forestas de la tradukoj. Mi supozas, ke je iu dato ili devas repreni la laboron faritan pri la lasta versio por la nova, sed mi ne scias kiam ili faros tion.Konkludo: ni denove povas labori pri la tradukoj farotaj ĉehttps://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/+translationskaj estas kelkaj centoj da novaj tradukendaĵoj, kiuj nin atendas.Bonan laboron al ĉiuj!TimBegin forwarded message:From: Carlos Perelló Marín [EMAIL PROTECTED]Date: 5 May 2006 17:08:09 BDTTo: Tim Morley [EMAIL PROTECTED]Cc: [EMAIL PROTECTED]Subject: Re: Trying not to panic here...El vie, 05-05-2006 a las 15:11 +0100, Tim Morley escribió:On 2 May 2006, at 19:06, Carlos Perelló Marín wrote:We are restoring these missing translations from backup. "They will beback in Rosetta by tomorrow morning.Unfortunately they're not.  :o(  The Esperanto team finished ooo- writer weeks ago (currently showing 430 strings missing), and more  recently finished ooo-base (55 now missing), ooo-common (115  missing), ooo-commongui (337 missing), and ooo-other (185 missing).Please could you hunt through any other backups of your databases and  see if you can track down this work?Hi,I understand that you're still concerned about lost work.I checked again, and I'm completely sure that no data is lost.I see that Esperanto is not fully translated right now. The explanationis that there are new pot files since you did the translations. We arepreparing openoffice.org backport from dapper, and this needs the newtemplates.You can see this if you download the po files[1][2]. The missingtranslations will appear as obsolete translations, because the Englishstrings were either changed or removed.Rosetta will do a better job of dealing with changes to pot files in thefuture, when we have worked on the rosetta-fuzzy-merge[2] spec.Sorry for the inconvenience, we know you've been worried about losingyour work, and we understand that.Still worried here...Please, contact me if you want to look into this furtherCheers.Tim[1]https://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/+pots/ooo-writer/eo/+export[2]http://librarian.launchpad.net/2490572/eo.po[3]https://launchpad.net/products/rosetta/+spec/rosetta-fuzzy-merge-- Carlos Perelló MarínUbuntu = http://www.ubuntu.commailto:[EMAIL PROTECTED]http://carlos.pemas.netValencia - Spain

Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Tim Morley
Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis  
en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ  
tiu tre baldaŭ ripariĝos.


Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari  
same de tempo al tempo.



Tim


On 29 Apr 2006, at 03:21, Joop Eggen wrote:

Mi vidis ooo-writer iom supre de la aliaj ooo-aj pakaĵoj. Krome  
ĝi ŝajnas 0%

tradukita. Ĉu eble LaunchPad-eraro?

Mi volis diri ke mi ĝojus pri kuntradukado de aliaj pri la lastaj  
kelkaj

pakaĵoj, precipe ooo-calc kaj ooo-draw.

Joop



-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Tim Morley

On 2 May 2006, at 14:17, Bertilo Wennergren wrote:


Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi
Launchpad-on.


Ankaŭ mi komencis pripensi tiun eventualaĵon.  :o(


Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi
mesaĝojn...


...kaj la eblo prikomenti tradukojn, kaj la eblo scii kiu tradukis  
kion, kaj la eblo konservi malnovajn tradukojn se iu faras malbonan  
ŝanĝon...



Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo?


Ankoraŭ ne, sed oni almenaŭ sufiĉe rapide respondis al mia  
informpeto kun la anglalingvaj mesaĝoj, kiujn mi plusendis al la  
grupo. Pli ol tio mi ankoraŭ ne scias, sed plu informos kiam mi mem  
ricevos informojn.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Tim Morley

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:


2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?


Cvana, laŭ http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana


3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]


Foliojn.

4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al  
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas  
klara!]


Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili  
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon en kunteksto en la  
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la .po- 
dosiero.


4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa  
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]


Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj  
duopa :-) ]


:o)


4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)


Dependas de la kunteksto. Ofte la referenco helpas: se estas DRAW/ 
GEOMETRIC_FORMS/TEXT_CIRCLE, oni povas supozi, ke estas circla. Se  
estas WRITER/MAIL_MERGE/CIRCULAR, do estas Circulero.



4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]


Mi tute ne scias!

5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero  
sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?]


Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon  
por la interpunkcioj.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-01 Thread Tim Morley

Informcele...

Tim

On 29 Apr 2006, at 03:21, Joop Eggen wrote:

Mi vidis ooo-writer iom supre de la aliaj ooo-aj pakaĵoj. Krome  
ĝi ŝajnas 0%

tradukita. Ĉu eble LaunchPad-eraro?



On 30 Apr 2006, at 15:57, Steve Alexander wrote:

Tim Morley wrote:

Hi.

Please put my mind at rest and reassure me that all the work the  
Ubuntu

Esperanto Team has done in the last month still exists somewhere...
because it appears to have gone from Rosetta at the minute.  :o((

We'd finished ooo-base, ooo-basic, ooo-common, ooo-other, ooo- 
padmin and
ooo-writer, but they're all now showing 0 strings translated for  
Esperanto.


Help!!


Hi Tim,

None of the rosetta experts are around at the moment, because it is a
weekend and a public holiday.

I just wanted you to know that launchpad people have seen your email,
and we'll look into this first thing folks are back at work.

--
Steve Alexander




-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-04-11 Thread Tim Morley

On 11 Apr 2006, at 10:34, Bertilo Wennergren wrote:


Mi trovis informon pri operacioj seek kaj tell.


Tio sonas kiel teknikaĵoj, kiujn uzanto de Ooo neniam bezonas legi
nek kompreni. Se estas tiel mi proponas ne traduki tiujn vortojn,
sed eble nur meti ilin inter citilojn, almenaŭ nun provizore.


Tio ŝajnas al mi bona solvo.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] ooo-commongui

2006-04-08 Thread Tim Morley

On 8 Apr 2006, at 02:53, Donald Rogers wrote:

En ooo-comongui troviĝas multaj eroj kiuj havas kunpremitan  
aspekton, ekzemple:

DateSold
SpouseID ;-)
UnitPrice
SalesTax
DeliveryID
ktp
Ĉu ili estas nomoj de kampoj en iu datumbazo? Ĉu tradukotaj?


Vi bone divenis, ke ili estas etikedoj por datumbazaj kampoj, kaj  
jes, oni traduku ilin.


Mi memoras, ke mi ie legis, ke la longo de tiuj nomoj estas strikte  
kontrolenda, sed mi ne plu memoras kiom da literoj estas permesataj,  
nek kie mi legis tion!  :o(  Mi proponu, ke ni provu ne plilongigi la  
anglajn formojn.


Se mi bone memoras, estas longaj nomoj kaj mallongaj nomoj; eble  
estas nur la mallongaj, kies longo estas kontrolenda, sed mi ne certas.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard

2006-04-08 Thread Tim Morley

On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote:


Donald Rogers:


Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia
OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj  
kazoj?

Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.)


Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke standard estas plursenca en la angla  
(=normala/norma/normo/k.s.)


Plej ofte en OOo la senco estos normala sed eble foje ankaŭ norm[o| 
a].


Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi  
ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej  
kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus  
esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj  
preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ  
mi, ne.


Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por  
nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en  
la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.  
Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo  
estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj  
esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas  
komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco.


Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas  
malferma al plua diskuto.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Expanded - Extended

2006-04-02 Thread Tim Morley

On 2 Apr 2006, at 05:07, Bertilo Wennergren wrote:


En ooo-commongui mi renkontis la jenajn du ĉenojn:

  Status Expanded Selection

  Status Extended Selection

Laŭ la Terminaro kaj expanded, kaj extended estu etendita, sed
kredeble temas pri distingo, kiun ni devas fari.

Laŭ modelo de la Sveda traduko mi provizore tradukis jene:

  Stato de Kompletiga Elekto

  Stato de Etendita Elekto


Sen pli da kunteksto -- se ni ne scias pri kiu elekto la frazo temas,  
nek kiel ĝi estas expanded nek extended -- estas malfacile scii  
ĉu vere estas grava distingo distingenda aŭ ne.


En tiu situacio, do, la plej bona elturnaĵo estas tio, kion vi faris  
-- trovi modelon en alia lingvo, esperi ke ties tradukinto sciis pli  
ol ni, kaj sekvi ĝin.  :o)



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Legend

2006-04-01 Thread Tim Morley

On 1 Apr 2006, at 13:13, Bertilo Wennergren wrote:


Mi trovis en la Terminaro rubriko kiel tradukon de legend. Tio
ŝajnas al mi erara.


Se mi bone memoras, ni diskutadis pri tio, kaj finfine elektis  
rubrikon sen vere esti kontentaj pri ĝi.



Laŭ mi estu simple klarigoj.


Mi pensis pri klarigilo, kiu pli precize tradukas la anglan  
legend, t.e. nomo por la aro de klarigoj, sed fakte tio ne necesas,  
kaj klarigoj tute konvenas.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Kiel traduki extension

2006-04-01 Thread Tim Morley

On 1 Apr 2006, at 15:58, Bertilo Wennergren wrote:


Joop Eggen:


Mia persona prefero estas kromnumero, sed ankaŭ numersufikso
ne estas malbona.


Prave. Ambaŭ estas tute bonaj.


Ah... mi jam tradukis ĝin kiel Kromciferoj. Tio iomete pli plaĉis  
al mi pro iu nebula sento, ke vera telefonnumero reprezentas iun  
kompletan aron de ciferoj, sed la kromciferoj estas nur kromaj  
aldonaĵoj, ne vera aro.


Tio almenaŭ al mi havas sencon (!) sed vere, la malsameco estas tre  
fina.


Kaj ĉiukaze, mi ne plu kapablas trovi la frazon por ŝanĝi ĝin!  ;o)


Tim


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Kiel traduki extension

2006-03-31 Thread Tim Morley

On 31 Mar 2006, at 21:49, Leo De Cooman wrote:


Tim skribis:
Kiel ni esperantigu extension en la kunteksto de  
telefonnumeroj? ...


Tiusence (laux la sistemo en nia lando) oni ne rajtus diri ke gxi  
estas kroma, nek ekstra, nek plia, nek aldona, nek  
suplementa, ...


Tamen, en la kunteksto de OOo, ĝi ja ĉiam referencas kromaĵon,  
ĉar ĝi aperos kiel etikedo de kampo post la telefonnumero, kiu povas  
nur enhavi kromajn ciferojn. Se ne estas kromaj ciferoj, oni lasu  
tiun kampon malplena, sed la ekzistokialo de la kampo estas por teni  
extension number, t.e. kroma, aldona parto de telefonnumeron.


Mi do kredas, ke ni ja rajtas -- eble, fakte, devus -- traduki  
extension per vortumo, kiu enhavas la ideon de kromaĵo,  
pliaĵo, ktp.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-03-30 Thread Tim Morley

On 30 Mar 2006, at 00:42, Donald Rogers wrote:


OpenDocument file #1393 ktp


Konsentite kun Bertilo -- tio estas propra nomo netradukenda.


Monikers #1127 supozeble Nomoj


Tion mi ankoraŭ ne renkontis en OOo, sed jes, nomoj devus sufiĉi  
por tio.



Starimage (ĉu ĝi estas tiparo, programo aŭ...?)


Ŝajnas, ke StarImage estas iu programo (eble ero de StarOffice por  
redakti bildojn?) do ni lasu ĝin sentraduke.



tell operation (komparu al seek operation = enpoziciigo (laŭ KL)


Tion mi nek vidis, nek eĉ komprenas, do ne kapablas konsili.


wildcard - ĵokero (laŭ KL)


En ordo. Tiun tradukon mi mem jam uzis en OOo:Eo.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] GRAVE: pri elŝuto/alŝuto de dos ieroj

2006-03-29 Thread Tim Morley

On 29 Mar 2006, at 10:35, Gian Piero Savio wrote:

Dum la revizio mi neniam elŝutis/alŝutis ooo-writer dosieron. Mi  
uzas LaunchPad kaj, se mi ŝanĝis ion, mi alklakas Save  Continue.

Ĉu el tio fontas la problemo?


Tio estas precize la labormaniero rekomendata kaj rekomendinda.  :o)   
Dankon pro la provlegado, Gian Piero.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] 'po'

2006-03-29 Thread Tim Morley

On 30 Mar 2006, at 00:34, Bertilo Wennergren wrote:


Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne.


Rekte rilata kaj ege grava por OOo:Eo? Eble ne, sed ekstertemaj  
diskutoj igos nin komunumo, anstataŭ simple seka dissendlisto pri  
teknikaĵoj.  :o)


Mi ne bedaŭras, ke mi lanĉis la diskuton, kaj mi lernis iom pri  
'po', do dankon al ĉiu kontribuinto.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] 'po'

2006-03-28 Thread Tim Morley

On 28 Mar 2006, at 14:15, Bertilo Wennergren wrote:


msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita
datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en
informmendo.



Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin!


Po sidas tute perfekte tie.


malŝarĝite elspiras

Ĉu ne eblas anstataŭ informmendo uzi simple mendo kiel  
ĝeneralan

tradukon de query?


Akcepteble, jes. Mi ni kontraŭas.


Kaj ĉu ne estu speco de datumbazo?


Ĝuste. Jen la bezono provlegi.  ;o)


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] GRAVE: pri elŝuto/alŝuto de dosieroj

2006-03-28 Thread Tim Morley

Saluton.

Mi ĵus vidis, ke kelkaj plibonigoj -- mi ne scias kiom -- kiun mi  
faris en la dosiero ooo-writer estis (verŝajne nevole) malfarita de  
iu, kaj mi forte suspektas, ke temas pri elŝuto/alŝuto de la dosiero.


Specife, temas pri la frazo n-ro 8 en ooo-writer:

_: sw/sdi/swslots.src#FN_BACKSPACE.sfxslotinfo.text↵
Backspace

kiun ni unue tradukis kiel:

_: sw/sdi/swslots.src#FN_BACKSPACE.sfxslotinfo.text
Retropasxo

antaux ol malkovri, ke ni devus forigi la unua linion. Gxuste tiun  
sxangxon mi faris, kaj lasis la tradukon tiel:


Retropasxo

Hodiaŭ, mi vidas, ke ĝi denove enhavas la du liniojn!  :o(



Kiam oni alŝutas dosieron, kiun oni antaŭe elŝutis, *ĉiuj*  
tradukitaj frazoj de via alŝutado estas akceptitaj kiel la plej  
aktualaj kaj plej bonaj. Tio estas granda problemo se iu alia (ekz.  
mi!) intertempe plibonigis iun tradukaĵon ĉe LaunchPad, ĉar via  
elŝutita dosiero ankoraŭ enhavas la malnovan, malbonan tradukon, kiu  
forigas mian plibonigon kiam vi re-alŝutas ĝin.


Tio estas problemo pri Rosetta, fakte, sed ĝis kiam la programistoj  
riparos ĝin, ni ne vere havas elekton, krom simple eviti la problemon  
per evito de elŝuto/alŝuto de dosieroj.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-26 Thread Tim Morley

On 27 Mar 2006, at 00:37, Donald Rogers wrote:


Ĝis nun ni havas:
to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la  
individuajn vortojn)


Ŝajnas bonaj al mi.


touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto


Mi neniam aŭdis tion, sed mi neniam diskutis touchpad-ojn  
esperante.  :o)  Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj ne vidas problemon  
kun ĝi.


ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4?  
- punktojn (Bertilo)


Certe.


Window Manager - Fenestra Agordilo


Mi ne certas pri tiu agordilo. Iuspeca regilo estus pli bona, ĉu  
ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj forigon de ĉiuj  
fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas agordado, sed io  
pli. Ĉu iu alia havas proponon?



Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco


Mi ĵus tradukis tion kiel Politiko pri Privateco. Ĉu problemo?


Tim


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Konfigur(ajh)o

2006-03-26 Thread Tim Morley
Hmm... mi supozas, ke mi uzas tiun vorton kiel sinonimo de  
configure en la angla, sed vi pravas, ke tio temas ĉefe pri agordado.


Mi supozas, ke la demando estas: ĉu nia aktuala uzo de konfiguri  
sufiĉe malsimilas de la akceptita senco de agordi por validigi nian  
uzon? Jeskaze, ni konservu la vorton. Alikaze, mi devos denove fari  
ĉiean serĉo-anstataŭigon. (Tion mi faris, plurfoje nun, por pluraj  
problemoj jam diskutitaj ĉi tie -- paragrafo-alineo, 'ĉi-' -  
'ĉi', '~' en tradukoj, k.a. -- sed ĝis nun Rosetta akceptis neniun  
alŝuto mia por ooo-writer. Ili ja akceptis ĉiun alian mian por aliaj  
dosieroj, sed neniam por ooo-writer, kaj mi ne scias kial.)


Sed laŭ viaj, karaj skipanoj, ĉu konfiguri = agordi aŭ ne?  
Antaŭdankon pro la respondoj.



Tim


On 22 Mar 2006, at 02:08, Bertilo Wennergren wrote:


Mi ĵus rimarkis, ke en la Terminaro uziĝas la radiko KONFIGUR/.
Efektive ĝi troviĝas en la Komputada Leksikono, sed ĉu vere ni uzas
ĝin en la ĝusta signifo?

Lau KL konfigur(aĵ)o estas:

  Kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj  
inter ili,
  motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj  
de la

  koncernaj aplikoj.

Sed ŝajnas al mi, ke en la Terminaro konfiguro k.t.p. uziĝas por  
io

alia. Ŝajne temas pri io simila al agordaĵoj.

Ekz. Misa datumbaza konfiguro ŝajnas havi nenian rilaton al ia
kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter
ili, motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj
de la koncernaj aplikoj.

Eble la difino en KL estas maltrafa. Aŭ eble mi ĝin tute  
miskomprenis.


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Aliaj tradukoj: ne nepre fidindaj

2006-03-25 Thread Tim Morley

On 26 Mar 2006, at 00:48, Bertilo Wennergren wrote:


Mi demandis al mia edzino, kiu re-re-rekonformis, ke Resümee
signifas nur resumo au vivprotokolo kaj nenion alian. Pri
daŭrigi tute ne povas temi. Se iu skribis Resume ohne Fehler au
Resümee ohne Fehler, tio nepre estas fuŝega traduko.


Ho, dankon pro la konfirmo. (Konfirmo, ke fakte mi miskomprenis la  
germanan tradukon, sed ne gravas...)


Estas do du eblecoj:
  (1) aŭ la tradukskipoj por ambaŭ el tiuj grandaj lingvoj same  
fuŝis la tradukon de tiu frazo, kiun ni, la esperanto-skipo, bone  
komprenas;
  (2) aŭ fakte ni mise komprenas ĝin, kaj ĝi fakte referencas iun  
perfektan privivan dokumenton.


Ambaŭ eblecojn enhavas dubindaĵon, sed mi pli emas kredi la unuan.  
Mi ĵus sendis mesaĝon al dev@l10n.openoffice.org por peti la  
konsilon de aliaj tradukantoj (vidu http://l10n.openoffice.org/ 
servlets/BrowseList? 
listName=devby=datefrom=2006-03-01to=2006-03-31first=1count=116).


Ni vidos.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Granda helpo dum tradukado (estis: Match case)

2006-03-20 Thread Tim Morley

On 20 Mar 2006, at 11:15, Bertilo Wennergren wrote:


Cetere la tradukado estas sufiĉe amuza, interalie pro la blinda
palpado sen kunteksto. Ofte simple ne eblas scii, kiu senco estas
celita (nek ĉu temas pri substantivo aŭ verbo aŭ eble io alia...).


Nu, jes kaj ne. Ne forgesu, ke la Esperanta estas nur unu el multaj  
tradukoj, kiuj troviĝas ĉe Launchpad, kaj vi rajtas konsulti la  
aliajn lingvojn laŭvole. Tio ofte multe helpas kun la traduko.


Fakte mi devintus pli malfrue konsili tion*.

Vi povas trovi la aliajn tradukojn samkiel vi trovas la esperantan --  
vi simple elektu alian lingvon el la listo. Tamen, la kreintoj de  
Rosetta jam pensis pri tio, kaj inkluzivis funkcion, por apude afiŝi  
trian lingvon por helpi al tradukantoj. Sur la traduka paĝo, supre de  
la dek tradukendaj frazoj, troviĝas falmenuo kun la iom kripta  
etikedo Alt: (t.e. alternativa lingvo). Se vi elektas alian  
lingvon el tiu listo (ekz. la finnan) kaj musklakas la butonon  
Change, vi ĉiam vidos la finnan tradukon de ĉiu frazo apud la  
spaco por la Esperanto-traduko. Evidente vi povus anstataŭe elekti  
vidi la francan, la nederlandan, la germanan, ktp. kiel helplingvo.


Nu, mi forte konsilas tion al ĉiuj, kiuj scipovas alian lingvon por  
ajna plua laboro, ĉu traduka ĉu provlega. Pardonu min, ke la anonco  
venas tri tagojn tro malfrue por la traduko de la tuta dosiero ooo- 
writer, sed mi estas tamen tre kuraĝigita, ke ni jam finis tiun  
parton en tiom mallonga tempo. Se iu preferas provlegado al  
tradukado, ne hezitu ŝalti alternativan lingvon kaj ekprovlegi ooo- 
writer.


Kaj ek al la cetero!  :o)


Tim


*Flago por Donald -- bonvolu kunarigi tiun penson mian kun la aliaj  
kiun vi jam kolektis ĉe http://eo.openoffice.org/pri-tradukado.html.  
Koran dankon!


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Uzo de ĉi

2006-03-19 Thread Tim Morley

On 19 Mar 2006, at 10:57, Leo De Cooman wrote:


Mi pensas, ke plejparte mi estas la ŝuldanto pri tiuj ĉi uzado.
Mi pardonpetas pro miaj eraroj   :o(


Mi ne petis konfesojn  ;o)  sed dankon Leo.


Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Terminoj

2006-03-19 Thread Tim Morley

On 19 Mar 2006, at 20:37, Joop Eggen wrote:


Nun: pica = cicero
Laŭ mi: pica = pigo [PIV, pigo(2)]


Jes, prave, almenaŭ laŭ tiu ĉi paĝo:
http://www.cl.cam.ac.uk/~mgk25/metric-typo/
(Mi tute ne scias el mia propra sperto).


Nun: Writer / Calc / Base
= Writer,Skribisto / ...


Ne ne. Kie vi trovis tiujn tradukojn? Ni uzas:
 -- Writer = Verkilo
 -- Calc = Tabelilo
 -- Draw = Desgnilo
 -- Impress = Prezentilo

Por Base ni ne ankoraŭ faris decidon, ĉar ĝi estas nova en la  
versio 2.0, sed via Datumbazilo aspektas al mi kongrua kaj taŭga.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



  1   2   >